Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Detala Gramatiko de Esperanto
Aŭtoro(j): WENNERGREN, Bertilo
Eldonejo:lernu! 2010
ISBN:978-80-89366-09-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:B1, B2, C1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:FEL: 12,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La gramatik-libron Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, PoMEGo) laŭ la instigoj de Jorge Camacho kaj Osmo Buller ekverkis la akademiano Bertilo Wennergren ĉirkaŭ la jaro 1991. La unua kompleta teksto estis preta ĉirkaŭ la jaro 1994. Surbaze de la instigo de Stellan Lagerstroem ĝi estis kun helpo de li kaj de Per Aarne Fritzon publikigita enrete kiel hiperteksto helpe de la TTT-servilo de la Teknika Altlernejo en Stokholmo kaj fariĝis publike legebla.
Ekde la versio 14.0 la 24-an de decembro 2005 ĝin kiel 696-paĝan paperan version eldonis ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
Pli poste la mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperis kiel detala lernu!-gramatiko sur la retpaĝaro www.lernu.net, kies teamano Wennergren fariĝis.
Ĉar la libroforma PMEG malgraŭ sia nomo - manlibro - estis pro sia paĝo-amplekso la helpilo kontraŭ la vento-forblovigo, la aŭtoro decidis presigi ĝian malpli ampleksan libroforman version bazitan sur la lernu!-gramatiko sub la nomo Detala Gramatiko de Esperanto. Ĝi estis eldonita en la jaro 2010 kunlabore de E@I kaj ILEI kadre de la komuna projekto Flugiloj de Malfacila Vento, kiu celas trejni novajn instruemulojn de Esperanto.
La 217 paĝoj de la Detala Gramatiko de Esperanto servas por ricevi bonan kaj profundan superrigardon de la lingvo Esperanto.
En la Enkonduko la Antaŭparolo priskribas la historion de la evoluo de la Detala Gramatiko de Esperanto kaj mencias ankaŭ la alian gravan libron, nome la Manlibron pri instruado de Esperanto - ambaŭ libroj ne manku al tiuj, kiuj volas instrui Esperanton. Tradiciaj Gramatikaj terminoj (kiel "akuzativo", "substantivo", "predikativo") donas mallongajn klarigojn de ili el la vidpunkto de la Esperanta gramatiko kaj sekvas la uzon en la Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien. Tamen ĉi tie estas menciitaj ankaŭ la ne tradiciaj terminoj laŭ la PMEG (ekz. "o-vorto" anstataŭ "substantivo" aŭ "rolvorteto" anstataŭ "prepozicio").
La unua ĉapitro Skribo kaj elparolo klarigas alfabeton de Esperanto, supersignitajn literojn, elparolon, vokalojn kaj konsonantojn, akcenton.
Sekvaj 28 ĉapitroj pritraktas jenajn temojn: Vortospecoj kaj frazroloj * Substantivoj * Adjektivoj * Adverboj * Singularo kaj pluralo * Artikolo kaj aliaj difiniloj * Apostrofo * Pronomoj * Rolmontriloj * Tabelvortoj * Konjunkcioj * Kombinitaj vortetoj * Komparado * Negacio * Demandoj kaj respondoj * Nombraj vortoj * Kvantaj vortoj * Apozicio * Verboj * Participoj * Verboj kaj frazroloj * Subfrazoj * Nerekta parolo * Vortordo * Vortfarado * Sufiksoj * Prefiksoj * Afiksecaj elementoj.Ili ne nur seke klarigas la unuopajn gramatikaĵojn, sed per multaj ekzemploj, eĉ per montrado de eraraj aŭ tre malrekomendindaj ekzemploj, helpas kompreni la unuopajn gramatikaĵojn. Ankaŭ la uzado de dikaj aŭ kurzivaj literoj multe helpas la orientiĝon en la teksto.
La verko Detala Gramatiko de Esperanto celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi klarigas la gramatikon de Esperanto en facile komprenebla maniero. Ĝi estas ĉefe praktika lernilo, kiu ne manku sur la librobreto de ĉiu Esperantisto, kiu volas uzi la Internacian Lingvon bonmaniere.

Recenzis: Magdaléna FEIFIČOVÁ, Žilina la 9-an de decembro 2010
Kreodato:2010-08-19 15:12:30
Lasta redakto:2013-12-11 18:04:05
Montroj:32005
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 197; Viaj elŝutoj: 0

Detala Esperanto-gramtiko - Fragmento el la libro  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 161
Kreodato: 2010-08-30 18:46:02

Plena kovrilo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 36
Kreodato: 2010-08-30 18:50:02

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
leandro_abrahao je 2015-10-06 19:27:09

En la retbutiko de la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo pluraj ekzempleroj estas aĉeteblaj.
Nur oni atendu ĝis finiĝos ilia Esperanto-kongreso post la 13a de oktobro, ĉar dumtempe la butiko ne funkcias.
Jen la ligo http://www.easp.org.br/butiko/

3.
Verdastel je 2015-10-06 19:23:30

Notu ke la libro nuntempe ne plu estas havebla !

2.
leandro_abrahao je 2013-12-11 15:02:21    

Ĝi estas la libro, kiu plej progresigis min. En ĝi mi trovis respondojn al demandoj, kiuj jam de tre longe svarmis en mia kapo. Ĝi estas vere traleginda.

1.
Forigita uzanto je 2011-01-04 09:30:23    

Tio ĉi estas vere bona libro por studi aŭ superrigardi gramatikaĵojn. Mi multfoje uzas ĝin, se en mi leviĝas gramatika demando. Vere bone farita, travidebla libro ĝi estas!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.