Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Konversacia vortaro
Aŭtoro(j): CSEH, Andreo
BORSBOOM, Ed (red.)
Eldonejo:IEI, Hago, 2010
ISBN:978-90-805651-3-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 13,20 EUR (sen varimposto)
FEL: 13,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La fama pedagogo Andreo Cseh en la 30-aj kaj 40-aj jaroj instruis Esperanton al dekmil homoj kaj liaj disĉiploj, la trejnitaj Cseh-instruistoj laborante dise en la landoj de (ĉefe) Eŭropo laŭ lia metodo gvidis milojn da Cseh-kursojn.
Tiutempe la metodo furoris kaj allogis plurmil personojn al la movado. Ĝi atentigis pri la internacia lingvo ankaŭ gravajn edukinstancojn kaj politikistojn.
En 1933 danke al la agado de A. Cseh en Hago estis fondita la Cseh-Instituto de kie la majstro reĝisoris la internacian agadon de siaj instruistoj, de kie li sendadis la instruistajn helpmaterialojn kaj kie li redaktis la revuon La Praktiko.
Tie estis eldonita – inter aliaj helpiloj - ankaŭ la konversacia vortaro, kiu entenis vortodifinojn, vortumitajn de la Cseh-kursanoj kaj zorge notitajn kaj ordigitajn de Cseh mem.
Kiel sciate la metodo ne uzas pontolingvon, ĉio okazas en la cellingvo mem, tial por komprenigi vortojn kaj konceptojn oni devas uzi diversajn teknikojn, inter ili: pantomimon, gestojn, objektojn, bildojn kaj ankaŭ difinon (kiuj baziĝas je la jam konataj vortoj).
Kompreneble je komencanta nivelo, kun tre limigita vortostoko ankaŭ la elementoj de la difinoj devis esti same bazaj, por pli bone parolantoj jam eĉ eble tro simplaj kaj amuzaj. Ĉiuokaze la memkreita vortolisto ŝajnis anstataŭi la unuajn pli seriozajn unulingvajn vortarojn.
La eldonaĵo de Cseh havis sukceson, ĝi apartenis al la baza pakaĵo, kiun instruistoj uzis kaj lernantoj povis akiri. Ĝi havis 3 eldonojn en la « pra »-tempo kaj en la 70-aj jaroj la instituto simple reproduktis la lastan eldonon en simpla formo.
La nuna eldono, aperinta en 2010, estas ne simpla reprodukatĵo. La belaspekta libro liveras reredaktitan vortoliston de la Cseh-kursoj, en la prizorgado de Ed Borsboom.
La redaktoro ne nur revortumis kelkajn difinojn (markitaj per asterikso en la vortaro) pro ilia eksmodeco, neklareco aŭ politike mallarĝpensmanieraj difinoj, kelkfoje eĉ rekte ofendaj vortumoj (Eŭropo : malnova, malriĉa, mafeliĉa mondparto).
Borsboom zorgis ankaŭ pri la lingva unuecigo, nome pri la konsekvenca uzo de la artikolo LA en la difinoj.
Konsiderante ankaŭ la nuntempan uzon de la metodo estis neeviteble kompletigi la vortaron per modernaj, bazaj vortoj kaj aldoni kelkajn mankantajn elementojn.
Freŝan kaj amuzan aspekton donas al la simpla vortolisto la plurdeko da desegnaĵoj de Jese van Dijl, kiuj dekstraflanke de la paĝoj ĉiam reflektas al unu el la vid-al-vidaj vortodifinoj ; kelkfoje klare kaj tuj retroveblaj, kelfoje iom enigmaj. (Elŝuteblas sube du ekzemplopaĝoj!) La puraj, humurplenaj ilustraĵoj ofte karikaturece emfazas ankaŭ kelkajn gravajn trajtojn de la Cseh-metodo aŭ rekte de la majstro mem (cinciminciĉurmur : nomo de la kato de Andreo Cseh).
Sur la titolpaĝa kovrilo videblas unu el la famaj Cseh-instruistoj Aŭgust Weide, dumlecione ĉirkaŭata de siaj Cseh-ekipaĵoj, plastaj bloveblaj bestoj. Borsboom en la enkonduko mallonge prezentas la iaman Cseh-instruiston, sed fakte restas tamen misterio kial ĝuste li aperas sur la kovrilpaĝo el inter la same forgesitaj centoj da aliaj samideanoj. (Ĉu ĉar tiu foto ŝajnis la plej bona por la kovrilopaĝo?)
Dorsflanke legeblas mallonga resumo pri la libro (bedaŭrinde kun tajperaroj) kun eta, ne tre konata portreto de la majstro, Andreo Cseh.
La allogan libreton ni konsilas aĉeti por interesiĝantoj, studantoj kaj aplikantoj de la metodo, ĉar ĝi reprezentas historian valoron. Verŝajne ĉefe pro ĝia prezo la libro eble ne vere popularos inter la lernantoj de la lingvo, kiuj povus pli apreci la multe malpli kostan kaj pli ampleksan kaj seriozan oficialan radikaron de Luiz Portella.

Prezentmaterialon kaj artikolon pri Andreo Cseh kaj la nuna situacio vi povas legi en la Dosierujo :

Aliaj libroj, eldonaĵoj ligitaj al Andreo Cseh kaj lia metodo troveblas en la KATALOGO.

Kreodato:2010-11-15 19:27:58
Lasta redakto:2014-10-14 15:35:45
Montroj:27780
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 123; Viaj elŝutoj: 0

Konversac Vortaro - interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 79
Kreodato: 2010-11-15 19:37:10

Konversacia vortaro - Interna paĝo 2  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 44
Kreodato: 2010-11-17 20:50:01

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.