Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Mazi en Gondolando
Subtitolo:Inter-generacia kurso de Esperanto por infanoj, junuloj kaj ... plenaĝuloj
Aŭtoro(j): HARRIS, Wendy
Eldonejo:Den Haag - IEI, 1995.
ISBN:83-85677-40-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 39 (la kompleto) EUR (sen varimposto)
FEL: 47,00 (la kompleto) EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:Adapto de la fama BBC-seria lingvokursa materialo. La esperantlingva versio konsistas el la libro, vidbendo kaj kantokasedo, krom la kompleto aĉeteblas ankaŭ porinfana ekzercolibro (vidu la recenzon sube).
La materialoj estas uzeblaj ankaŭ memstare laŭ diversaj aplikmanieroj por la diversaj celgrupoj. La filmo estas kolora, tre alloga kaj amuza. La voĉon de la rolantoj donas poloj kun sufiĉe bona prononco.
La filmo ne dividiĝis je lecionoj, estas kontinua la rakonto. Por mallongaj gramatikaj klarigoj la intrigo estas interrompata, aplikiĝas mediatoroj (gramatikcelaj resum-skemoj) kaj speciala rolulo en apartaj situacioj.
La tuto estas taŭga por ne nur instrui la internacian lingvon, sed ankaŭ veki la atenton pri ĝi jam ekde la frua infanaĝo, ja la etuloj ofte volonte rigardas la filmon ankaŭ en ties tuta longeco, kiel ili tion faras kun la aliaj desegnofilmoj en la televidiloj.La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, fine kelkajn resumajn ekzercojn kaj leksikan indekson.

Inter niaj instrumaterialoj troveblas kompleta kursoprogramo kun unuopaj lecionplanoj kaj dekoj da aldonaj ekzercoj. Serĉu ilin inter la ekzercoj.
Por pliaj informoj
turnu vin al: IEI kiu ankaŭ vendas la materialon.
Simpla teksto kaj ludo pri Mazi troveblas en la hejmpaĝo de Kastora Klubo.
Spektu la videofilmerojn en YouTube.
Recenzoj:La unua renkontiĝo kun Mazi, IPR, 1995/3.Konsideroj pri Mazi - instrucele, IPR, 1996/2. Ekzercu kaj Ludu, IPR, 97/2. (p.31-32.)Kelkaj gvidlinioj rilate 'Mazi-n', IPR, 1999/2.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2021-04-24 12:35:27
Montroj:21545
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 35; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 35
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 4.63; | Aldoni propran opinion

9.
Athanase je 2018-03-14 14:19:22

Mi kore dankas vin kara Mazi.
Estas bonega lernilo kiu forte helpas bonplibonigigi nian nivelon ekde Bazo!

8.
leo je 2008-10-30 21:18:13    

TRE BONE

7.
Beatrice Allée je 2006-04-13 23:49:25    

Bonega lernilo, kiu ebligas aŭskulton de la parola lingvo ekde la komenco. La lernantoj alkutimiĝas aŭskulti malsamajn voĉojn, ne nur tiun de la instruanto. Ili spertas tujan komprenon. Ĉiujn miajn spertojn vi trovos en la metiejo. Aldone, kiel diris Bert, ĝi estas bona filmo por distri infanojn, kiuj - eĉ se ili ne lernas la lingvon, eble iam memoros pri la lingvo de Mazi... Miaj du 30monataj nepoj multe ŝatas la filmon, kaj ĉiam demandas pri Korvaks.

6.
Berto Schumann je 2005-02-28 15:45:16    

Uzebla en E-klubo au por denaskuloj. Precipe tauga por infanoj, sed same utila por lernantoj de chiu agho.
Distra por infanoj pro la bildoj, ech se tiuj ne deziras lerni E-on

5.
Monika Molnar je 2002-10-24 02:35:01    

La infanoj ŝatas la "Grandan Mazi-n", eĉ se ĝi havas homajn trajtojn ... ekz.: neniu estas perfekta ;))

4.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:43:50    

Ĉarma kaj interesa, sed ellaborita por la angla, por ties gramatikaĵoj, ne estas 100%-e utiligebla.

3.
Joan Inglada Roig je 2002-06-28 01:25:29    

Bonega instrua kaj didaktika metodo. Pedagogie mi taksas ĝin tre taŭga pro la maniero kombini la rakonton kun la skeĉoj. Mi opinias ke la movado bezonas pliajn el tiaj instruiloj.

2.
Hokan je 2002-03-11 17:22:10    

Sufiĉe amuza kaj samtempe lerniga.

1.
Carola Antskog je 2001-12-20 16:32:06    

Ege klara strukturo. Donas bonan bazon. Taŭgas ankaŭ por gimnazianoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.