Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Ĉefaj principoj de fremdlingvo-instruado, La |
Subtitolo: | Instruado - sen turmentado! |
Aŭtoro(j): |
MELNIKOV, S. Aleksandro |
Eldonejo: | Rostov-na-Donu, 1999. |
ISBN: | 5-8480-0212-6 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | metodika libro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 9,00 EUR (sen varimposto) FEL: 9,00 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | La libreto estas praktika manlibro por isntruistoj kaj instruemuloj. Ĝi liveras multajn uzeblajn konsilojn por kursgvidantoj, kiuj intencas fari pli efikaj kaj interesaj siajn lecionojn. Detele legeblas informoj pri kelkaj metodoj, prezentiĝas (bedaŭrinde nur supraĵe) ankaŭ kelkaj lerniloj. Kadre de la psikologiaj-didaktikaj aspektoj estas analizataj kelkaj tipaj situacioj de la instruprocezo kaj doniĝas konsiloj ('konkludoj') por sukcesigi tiujn kazojn. En la sekvaj partoj la aŭtoro, sperta kursgvidanto, donas utilajn, ofte spritajn priskribojn por dekoj da konkretaj instrupaŝoj, instruendaj temoj. Verŝajne tiuj partoj estas la plej originalaj kaj utilaj eroj de la libro. El la unua eldono apenaŭ restis ekzempleroj en la libroservoj, pro tio ni kuraĝas sugesti almenaŭ du ideojn por la eventuala sekva eldono kaj re-redaktado:1) Por ke la legantoj pli facile orientiĝu en la informamaso estus bone, se la tipografia kaj paĝaranĝo estus pli logika kaj strukturita, aŭ almenaŭ bona indekso helpus la malkovradon. 2) La listo pri la plej bonaj internaciaj Esperanto-kursoj estas tro limigita kaj unuflanka, neniel aktuala, nek mondskala. Ĉiukaze la libron ni konsilas eĉ al spertaj kolegoj por ke ili akiru novajn ideojn. |
Recenzoj: | Valoraj konsiloj en konciza volumo, IPR, 2000/2. |
Kreodato: | 2005-07-08 19:16:35 |
Lasta redakto: | 2010-08-30 20:13:38 |
Montroj: | 38795 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
PRI LA AŬTORO
ENKONDUKO
Iomete pri la terminoj kaj prezento de la materialo
Sciate pri.....
Cseh(Ĉe)-metodo
Lozanov-metodo
La esplor-kreiva metodo
Zagreba metodo
Trakure pri E-lerniloj
PSIKOLOGIAJ-DIDAKTIKAJ ASPEKTOJ DE ESPERANTO-INSTRUADO
AGORDAJ KAJ KURAĜIGAJ DIRENDAĴOJ ANTAŬ, DUM KAJ POST LA KURSO
PRAKTIKAJ KONSILOJ POR KREI MALSTREĈAN ETOSON DUMLECIONE KAJ PLIFACILIGI ENMEORIGADON DE STUDATA MATERIALO
Uzado de pseŭdonimoj
Specimenoj de pseŭdonimoj
Uzado de ritaĵoj
Konsidero de la "homa faktoro"
Specimenoj de pantomimaj taskoj
Uzado de mini-ŝokoj
Iomete pri paŭzado
KION FARU KURSGVIDANTO POR INSTRUI LEGI, AŬSKULTI, PAROLI KAJ SKRIBI - ĜENERALAJ KONSILOJ
KION FARU KURSGVIDANTO POR MALTEDA RIPETADO DE LERNATAJ VORTOJ
PREZENTO DE NOVAJ LERNENDAJ VORTOJ
KREAJ TASKOJ POST TRASTUDO DE NOVA LEKSIKA AŬ GRAMATIKA TEMO
Verkaĵoj
Teatraĵoj - Dialogoj - Pantomimaĵoj
Ludoj
HELPILOJ POR CERTAJ TEMOJ
Salutoj
Konatiĝo - Sinprezento - Biografio
Personpriskribo - familio
Vestoj
Korpo
Laboro kaj ripozo - Profesio - Hobioj - Kiel pasas mia tago
Loĝejo kaj hotelo
Numeraloj
"KI-vortoj"
Proverboj - Frazeologiaĵoj
Apartaj vortoj kaj gramatikaĵoj
Por lerni diversajn vortojn kaj temojn
Sinonimoj kaj alivortigoj
Kunigo de frazoj kaj tekstoj el pecoj/frazoj
Ĉiutagaj problemaj situacioj
Ludoj
KONKLUDAJ VORTOJ
BIBLIOGRAFIO
SUPLEMENTO
Pri ILEI kaj Internacia Ekzameno de UEA/ILEI |
Vortolisto: |
estas |
Direkto de la vortolisto: |
unudirekta |
Gramatikaj resumoj: |
estas |
Solvoj por la ekzerco: |
estas |
Indekso: |
estas |
Konstruo de unu leciono
Enhavo de la tekstoj
Tipo de teksto: |
ĉenrakonto kun samaj rolantoj |
Metodo
Ekstera formato
Mezuro: |
14x20cm |
Paĝnombro: |
96p. |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
nenio |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
simpla, bona |
|
|