Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto Internacia Lingvo: Praktika kurso de Esperanto (3-a eld.)
Aŭtoro(j): WIT, A.J.F. de
Eldonejo:Vogelenzang, 1989.
ISBN:90-70-843-05-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 6,90 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):nederlanda
Nia opinio:La metodike tradicia lernolibro estas verkita por komencantoj, kapablaj rapide trapasi la unuajn malfacilaĵojn de la lingvolernado.
Diverstemaj kaj diversstilaj lecionoj liveras la leksikon pri la ĉiutaga vivo. Post la leciontekstoj kelkaj (ne tro variaj) ekzercoj trairigas la lernantojn tra la gramatikaĵoj (nederlandligve klarigitaj) kaj tra la koncernaj taskoj: tradukigaj (eĉ kelkfoje de E-o al la nederlanda!), respondigaj al demandoj kaj inverse. Detala vortolisto helpas la komprenon kaj paralele kun la tekstoj, kaj fine de la unuopaj lecinoj.
La tuta libro ŝajnas esti kalejdoskopo de nia movado, ankaŭ el la vidpunkto de la redaktado, ja plurloke rekoneblas ĉu ilustraĵoj, ĉu preskaŭ senŝanĝitaj leciontekstoj, viditaj jam en aliaj E-lerniloj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-01-03 00:37:22
Montroj:21438
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

2.
redaktoro je 2006-11-29 22:37:59    

Tiuj informoj troveblas en la paĝaro. Bonvolu puŝi la ligilon "Pliajn, detalajn informojn legu ĉi tie>>" kaj vi vidos multe pli. (Ĝi estas verda, super la ruĝa strio "Nia opinio". Tio funkcias ĉe ĉiu kataloga-ero. Bonan serĉadon.


1.
Ivo Schenkel je 2006-11-29 20:05:23    

Estus interesa aldoni la kvanton da paĝoj de la libro, kaj kiom da lecionoj ĝi entenas.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.