Titolo: | Mil unuaj vortoj en Esperanto (NOVA) |
Aŭtoro(j): |
AMERY, H. GRIMLEY EVANS, Edmund (trad.) CARTWRIGHT, S. (Ilustr.) |
Eldonejo: | Esperanto-Asocio de Britio, 2004. |
ISBN: | 0-902756-21-4 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | vortaro |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 12 EUR (sen varimposto) FEL: 14,60 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | La nova eldono de la jam antaŭe tre ŝatata kaj pro tio elĉerpiĝinta vortaro havas tutnovan veston, estas plibonigita kaj aspekte kaj lingve. La ilustraĵoj estas pli klaraj kaj vivaj, pli proksimaj al la infana legantaro ol la antaŭe uzitaj karikaturecaj desegnaĵoj. La libro trairis ankaŭ lingvajn ŝanĝojn; ĝi prezentas 1100 vortojn, el kiuj 110 nove aperis, ĉar en la lasta tempo ili akiris uzrajton en la socio. En ĉ. 150 kazoj estas forigitaj la anglismoj kaj ofte ricevis prioritaton vortoj el la baza radikaro kun derivaĵoj (malsanulejo anstatŭ hospitalo, vendejo anstatuax butiko ktp). En la paĝflankaj bildaj vortolistoj same okazis ŝanĝoj: multloke aliaj pli gravaj vortoj estas eligitaj en pli klara kaj bona ilustraĵo. La librofina alfabeta vortolisto kun la koncernaj paĝindikoj helpas retrovi vorton en la laŭtema paĝaranĝo. Jene sub la enhavo videblas la liston de la temoj.La libro estas uzebla multforme, ne nur kiel vortaro, sed ekz. ankaŭ kiel rakontiga bildaro kun eblo krei kaj priskribi serion de okazintaĵoj. Gratulon al la kontribuintoj de la nova eldonaĵo kiu certe estos ŝatata de infanoj kaj ankaŭ de plenkreskaj komencantoj. Anglalingvajn informoj pri la tuta kursomaterialo kaj la eldonejan mendeblon vi trovas ĉi tie. |
Kreodato: | 2004-11-29 00:00:00 |
Lasta redakto: | 2014-08-07 15:14:11 |
Montroj: | 23573 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
TEMOJ: hejmo, kuirejo, ĝardeno, metiejo, strato, ludilbutiko, parko, bestoĝardeno, veturado, kamparo, bieno, marbordo, lernejo, malsanulejo, festo, vendejo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, mi-korpo, vestaĵoj, homoj, agoj, malaj vortoj, tagoj-festoj, vetero, hejmbestoj, sportoj, koloroj-formoj-nombro, kermeso, cirko. |
Unuoj: |
26 |
Longeco de unu unuo: |
1-2p. |
Vortolisto: |
estas |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Indekso: |
estas, leksika |
Ekstera formato
Mezuro: |
31X23 cm |
Paĝnombro: |
63 |
Koloreco: |
tre bunta |
Ilustraĵoj: |
belegaj, faritaj de Stephen Cartwright |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|