Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Georges LAGRANGE
Kromnomo: Serĝo Elgo
Vivtempo: 1928 - 2004
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento: Georges LAGRANGE (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928, mortis la 30-an de aprilo 2004), esperantiĝis en 1947, tradukisto (de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj), verkisto de poezio, de teatraĵoj, de noveloj kaj de (krim-)romanoj sub pseŭdonimo Serĝo Elgo, membro de FEI, akademiano, kunlaboranto de PIV 2002, kunrespondeculo de Kvinpetalo.

Vinko Markov: Memore al... Georgo Lagranĝ' (1928-2004)

Georgo Lagranĝ' naskiĝis en la norda ĉirkaŭurbo de Parizo, la 31an de aŭgusto 1928. Post sukcesaj elementaj studoj li eklernis la metion de lignaĵisto, sed estis trafita de okulmalsano, kiu tute perdigis al li la vidkapablon por unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo por la alia. Pro la risko fariĝi tute blinda li devis elekti alian metion, kiun li povos fari eĉ sen la okuloj. Li hezitis inter du eblecoj : masaĝisto kaj pianagordisto, kaj sufiĉe rapide elektis : " Mi iom vizitis masaĝistojn por vidi kiel ili laboras, sed tio ne allogis min. Multaj homoj fantazias pri tiu metio, kredante, ke oni karesas belajn virinajn korpojn dum la tuta tago, sed fakte la averaĝa aĝo kaj stato de la klientinoj estas iom seniluziiga . Krome la piano-riparado postulas laboradon pri ligno, kaj tio ebligis al mi konservi ligon kun mia antaŭa metio. "

Esperanton li malkovris en la progresemaj gazetoj, kiujn legis lia patro. Li lernis ĝin sola per la Racia Kurso (franclingve Cours Rationnel) de 1922 (kun la " modernaj " aŭtomobiloj, kiuj jam aspektis iom kadukaj en 1947). La unuajn esperantistojn li renkontis en la sidejo de SAT. Surprizis lin la konstato, ke ili tute ne prononcas la vortojn laŭ la indikoj de la libro. " En tiu epoko la homoj malpli facile vojaĝis ol nun. Sekve la pariza prononcmaniero multe kripligis la lingvon, kiun ili parolis. Feliĉe la problemo solviĝis kun iom da tempo. La maljunaj fuŝuloj estis anstataŭitaj de pli lerta generacio... Cetere ili jam parolis multe pli bone ol la francaj esperantistoj de 1900 ".
Paralele al sia profesia kariero, Georgo multe aktivis por esperanto sur diversaj kampoj. Li regule kontribuis al La Tri Koboldoj, pariza kabaredo gvidita de Rajmundo Ŝvarc, kaj eĉ trovis tempon (kiu ŝajne ĉiam mankas al multaj nunaj ne emeritaj kamaradoj) por esperantigi poemojn kaj klasikajn teatraĵojn, malgraŭ la multaj horoj, kiujn li pasigis en la pariza metroo, irante de la hejmo de unu kliento al tiu de alia. Dum tiuj subteraj vojaĝoj, li interalie tradukis la tragedion Andromaka. " Tiam ne estis lumo inter la metrostacioj, sed tio ne ĝenis min. Dum la halto mi legis du versojn, kaj poste cerbumis pri la rimo kaj la traduko en la mallumo. "

En 1963 li iĝis ĉefredaktoro de la SAT-amikara gazeto " ĉar [la komitatanoj] flatis min. Tio estas malnova ruzo, kiu jam kostis unu fromaĝon al la korvo, sed ĝi ĉiam sukcesas senmanke ". En liaj tiamaj ĉefartikoloj svarmas la pikaj spritaĵoj, kiuj egale riĉigas liajn beletrajn verkojn kaj asociajn raportojn. " Jen pipfumanto ; se la tempon, kiun li bezonas por la pipon flegi, sengudrigi, malŝtopi, skrapi kaj grati li uzus por lerni Esperanton, li jam estus atingita la Kapablecon [...] tial [mi] neniam fumas pipon, sed nur cigardeojn jamfaritajn kaj tiel perdas tempon nur por ekbruligi ilin kaj platestingi ties pinton. (Pri la cindroj ĝenerale mi ne zorgas : ili falas iom ĉien kaj ilin balaas la edzino, kiam la tavolo atingis balaindan dikecon). Mi eĉ planis momenton, por trovi tempon por la bulteno, uzi maĉtabakon anstataŭ cigaredojn, sed mi ŝategas pace vivi hejme kaj evidente mia edzino ankoraŭ pli ŝatas tabakfumon en la aero ol tabaksukon sur la planko. Tial mi rezignis. "
Fine de la 70aj jaroj li ekaktivis kadre de Teatro ESperanto de PArizo (TESPA), kiu ebligis la surscenigon de pluraj el liaj tradukoj, kaj en la kabaredo La Ruza Kruĉo, kie li tradukis kanzonojn, kiujn kantis Ĵak Lepŭil', la gvidanto de la kabaredo.
En 1982 li renkontiĝis kun Yvonne Martinot kaj Suzanne Bourot, dum staĝo en Ĉaŭdefono. Sub la impulso de Yvonne Martinot, kaj kun la helpo de kelkaj sindonemuloj, ili fondis la internacian kulturcentron Kvinpetalo, kiu de tiam proponas tre altnivelajn lingvajn kaj kulturajn staĝojn. En tiu kadro kaj kiel respondeculo pri la ekzamenoj de FEI (Franca Esperanto Instituto) li senlace batalis kontraŭ la " eternaj komencantoj ", kaj klopodis por plialtigi la ĝeneralan lingvan nivelon. Ŝajne lia foje grumbla postulemo fortimigis kelkajn virinojn, sed multaj el tiuj, kiujn li turmentis dum staĝoj aŭ ekzamenoj, tute kontentis pri la atingitaj rezultoj.

Dum la postaj jaroj li verkis krimromanojn sub la plumnomo Serĝo Elgo. Tiuj libroj meritus tutan artikolon. Ĉi tie mi nur menciu, ke kelkaj recenzistoj foje grumblis kontraŭ la " predikoj ", kiuj " trudas " la " socian tendencon " kaj " vivkonceptojn " de la aŭtoro. El vidpunkto de SAT-ano tiuj " predikoj " estas nek ĝenaj, nek maloportunaj, sed fakte tre pravaj kaj meditendaj. Ili pruvas, ke beletro foje estas pli efika enkondukilo al profunda pripensado ol teoria politika traktato.
Li tre aktive partoprenis en la preparado de la Nova PIV, kien li enkondukis multajn teĥnikajn terminojn, kaj tre fieris pro la finfina eniro de vortoj, kiujn li jam proponis al Varingjeno en 1970. " Mi proponis al li la vorton patno, tre oportuna vorto por domkonstruado. Li diris : jes, tre bone, sed ne enkondukis ĝin. Li preferis uzi la spacon por mezepokaj beletraj terminoj.  "

Li estis ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto, kaj eĉ dum momento estro de ĝia gramatika sekcio. Li intencis demisii post sia 75-jariĝo ĉar " post tiu aĝo, oni kadukiĝas kaj riskas diri stultaĵojn, kio estas aparte ĝena por akademiano ". Bedaŭrinde lia malsaniĝo ne lasis al li la eblecon plenumi tiun decidon.
Li mortis la 30an de aprilo 2004.

Konklude mi nur povas denove instigi vin al frandado de liaj diversaj verkoj kaj al plua laborado por la plialtigo de la ĝenerala lingva kaj kultura nivelo de la esperantistaro. Jen certe la plej taŭga maniero omaĝi al li.
el La SAGO, majo 2004

Fonto: http://arnolag.free.fr/Famili/VinkoMarkovNekrologoGL.php
Informoj en Vikipedio

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Verdastel je 2015-09-01 16:54:18

Iam antaŭ kelkiom da jaroj mi unuafoje vizitis la esperantocentron Kvinpetalo por partopreni en lingvostaĝo. Mi alvenis fine de posttagmezo. En la manĝoĉambro virinoj trinkis teon. Ankaŭ al mi oni proponis teon. Ĉe la tablangulo sidis maljuna viro. Mi iom timeme demandis lin de kie li venas, kaj li respondis ridetante: "de la apuda ĉambro". Neniun mi konis kaj ĉiuj ridis: mi renkontiĝis kun mia plej grava esperantoinstruonto, Georges Lagrange. Humure okazis la unua kontakto kaj tiu eco plejofte akompanis lian instruadon, kiam li ne grumblis pro la nekonscia mistratkado de Esperanto far staĝantoj aŭ pro la invado de la angla lingvo.
Kun li dum kelkaj - ve! - tro malmultaj jaroj mi perkoresponde laboris super tradukoj kaj verkoj cele al trapaso de ekzamenoj.
Sendinte mian taskojn mi senpacience atendis la korektojn ĉiam abunde komentitajn. Li korektis la erarojn, instigis al plibonigo de la tekstoj per pravaj, trafaj, spertaj kaj klerigaj rimarkoj, konsilis legaĵojn, kaj ĉiam puŝis min pluen, kvazaŭ li malfermus pordojn al novaj allogaj kaj esplorindaj kampoj.
Estis agrable ĝui la kleron de tiu viro dum la studhoroj. Sed plie dum la manĝoj, kiam li babilis kun la staĝantoj, interesite de ĉies vojo al Esperanto, kaj ĉiam aldonante iom pri sia vasta multflanka kulturo. Li ŝategis paroli pri la evoluo de la franca lingvo kaj de la regionaj francaj dialektoj.
Laborante sub la gvido de Georgo mi vere konsciis ke Esperanto estas granda kvankam juna lingvo, kaj ekaprezis ties literaturon. Mi malkovris la esperantan poezion kaj ekŝatis ĝin. Ekde tiu periodo mi legadas kaj ĝuadas precipe la esperantan originalan literaturon. Jen granda paŝo en mia esperantolernado, en mia vivo. Granda puŝo al diskonigo kaj instruado de Esperanto.
Philippe Pellicier

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.