Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Velimir PISKOREC
Edukado-ensalutnomo:Velimir
Vivtempo:1966 -
Devenlando:Kroatujo
Prezento:Velimir Piškorec

I. Biografio

Velimir Piškorec estas universitata profesoro pri lingvistiko en la Fako por germanaj studoj de la Filozofia fakultato de Universitato de Zagrebo, Kroatio. Li naskiĝis la 3-an de marto 1966 en la urbeto Đurđevec en Kroatio. De 1986 ĝis 1993 li studis germanan kaj anglan lingvojn ĉe la Filozofia fakultato de Universitato de Zagrebo. En 1996 li finis postdiplomajn studojn pri lingvistiko kaj ricevis la akademian titolon de magistro de sciencoj, defendinte la tezon pri germanaj pruntvortoj en la kajkava kroata dialekto de lia naskiĝurbo Đurđevec. En lia doktoriĝa disertacio, defendita en 2001, li pliprofundigis siajn esplorojn de germanaj pruntvortoj en la kroata lingvo konsiderante krom lia gepatra dialekto pliajn kvin najbarajn lokajn dialektojn, ĉiuj apartenantaj al la kajkava kroata dialektaro de la regiono Podravina.

Li laboras ekde 1993 ĉe la sama fakultato; ĝis 1994 en la Instituto pri lingvistiko kaj ekde 1994 en la Fako por germanaj studoj. Ekde 2011 li estas estro de la fakultataj Postdiplomaj doktoraj studoj pri lingvistiko kaj ekde 2017 la estro de la Katedro pri la germana lingvo. En la akademia jaro 2011/12 li estis vicdekano de Filozofia fakultato de la Universitato de Zagrebo pri studprogramoj kaj tutviva edukado.

Temoj de lia scienca intereso estas: kontakta lingvistiko kun speciala rilato al kroataj-germanaj/aŭstraj lingvaj kaj kulturaj interligoj, esplorado de pruntvortoj, lingva biografistiko, interlingvistiko, esperantologio, dialekta geografio kaj interlingvistiko. Lia bibliografio konsistas el du centoj da unuoj, verkitaj precipe en la germana kaj kroataj lingvoj: sciencaj studoj, artikoloj, recenzoj, tradukoj kaj televidaj kaj radiaj kontribuoj. Ekde 2015 li estas gvidanto da la nacia ekolingvistika kaj dialektgeografia projekto Zvučni atlas hrvatskih govora (Sonatlaso de kroataj dialektoj, http://hrvatski-zvucni-atlas.com/). Kune kun la aŭstra lingvisto Hannes Scheutz en 2015 li kompilis la lingvan sonatlason de aŭstraj kaj germanaj pruntvortoj en kroataj dialektoj (https://www.sprachatlas.at/lehnwoerter/data/atlas.html). Por tiuj du projektoj kaj la respektiva interaktiva lingva ekspozicio la Parlamento de Respubliko Kroatio honorigis lin per la plej alta ŝtata jarpremio por sciencistoj por popularigo de humanistikaj sciencoj por la jaro 2015.

Velimir Piškorec esperantiĝis kiel elementlernejano en 1978 en la loka E-klubo Koko en Đurđevec kaj aktivis en la Movado dum 1980-aj jaroj. Li ricevis honoran mencion en la Belartaj konkursoj en la jaro 1987 por originala prozo (Viveroj). Dum la Universala Kongreso de UEA en Zagrebo en 2001 li estis vicrektoro de la Kongresa Universitato. Post tiu jaro li komencis kunlabori kun la mondfama germana interlingvisto Detlev Blanke (1941-2016) kaj ekinteresiĝis pri aktivecoj de la germana interlingvistika fakasocio Gesellschaft für Interlinguistik (Asocio por Interlingvistiko). Li estis preleganto dum GIL-konferencoj en la jaroj 2009, 2011, 2012 kaj 2016. Nuntempe li estas la nura eksterlanda membro de la kvinmembra Komitato de GIL.

Ekde 2006 li publikigis plurajn interlingvistikajn kaj esperantologiajn studojn kaj artikolojn. En la jaro 2008 li organizis gastprelegaron de Detlev Blanke en la Filozofia fakultato de Universitato de Zagrebo. En la sama jaro li estis idea kreanto kaj programa redaktoro de la scienca kaj faka konferenco Esperanto kaj kroata kultura identeco, kunorganizita de Kroata Esperanto-Ligo kaj Filozofia fakultato.

Kadre de la studprogramo de la Fako por germanaj studoj, valida antaŭ la bolonja universitata reformo, li gvidis en la akademia jaro 2006/2007 la elekteblan germanlingvan kurson Elektitaj ĉapitroj el eko- kaj interlingvistiko. Dum la akademiaj jaroj 2009/2010 kaj 2010/2011 li gvidis germanlingve por doktoriĝaj studentoj de lingvistiko la kurson Interlingvistiko. Ekde la akademia jaro 2008/2009, kadre de la reformita studprogramo, li gvidas du elekteblajn interlingvistikajn kursojn: Planlingvojn, germanlingve por studenoj de germanaj studoj, kaj Interlingvistikon kaj la strukturon de Esperanto, kroatlingve por ĉiuj studentoj de la Filozofia fakultato de Universitato de Zagrebo.

II. Elektitaj interlingvistikaj kaj esperantologiaj studoj

Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko. Zagreb: Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, 2015, 118 p. (kunlabore kun Sanja Janković; esperantigis Josip Pleadin)

Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike (Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko). Zagreb: Udruga zagrebačkih esperantista, 2015, 116 p. (kunlabore kun Sanja Janković)

Inter- und Ökolinguistik im Vergleich: Ansätze, Traditionen, Schnittstellen. Plansprachen – ideengeschichtliche Aspekte, hrsg. von C. Brosch und S. Fiedler (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 20), 2013, p. 9-32.

Terminologische und onomasiologische Aspekte des Spelin. Fachkommunikation – interlinguistische Aspekte, hrsg. von C. Brosch und S. Fiedler (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 19), 2012, p. 69-103.

Von Volapük zu Spelin. Zum Leben und Werk des kroatischen Plansprachlers Juraj (Georg) Bauer (1848-1900). Die Rolle der Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen, hrsg. von Sabine Fiedler (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 17), 2010, p. 99-131.

O fonologiji planskih jezika s posebnim osvrtom na esperanto (Pri fonologio de planlingvoj kun aparta fokuso al Esperanto). Proizvodnja i percepcija govora, red. Vesna Mildner i Marko Liker. Zagreb: Filozofski fakultet Sveučilišta u Zagrebu, Odsjek za fonetiku; Odjel za fonetiku Hrvatskoga filološkoga društva; FF press, 2010, p. 297-312.

Iz života i djela Mavra Špicera (1862.-1936.) (Pri la vivo kaj verkaro de Mavro Špicer). Našički zbornik 8, red. S. Lučevnjak. Našice: Ogranak Matice hrvatske Našice, 2007., p. 145-210.

Naĝu, naĝu, ŝipo mia – prvi hrvatski esperantski časopis Kroata Esperantisto (1909.-1911.) (Naĝu, naĝu, ŝipo mia – la unua kroata Esperanto revuo Kroata Esperantisto, 1909-1911). Jezik i mediji – jedan jezik, više svjetova, ur. J. Granić. Zagreb – Split: Hrvatsko društvo za primijenjenu lingvistiku, 2006, p. 563-574.

Standard između organskoga govora i planskoga jezika – hrvatski standardni, đurđevečki i esperanto (Norma lingvo inter la loka dialekto kaj planlingvo – kroata norma lingvo, la dialekto de Đurđevec kaj Esperanto). Strani jezici 35 (2006), 1, p. 51-61.

III. Ligiloj

Persona paĝo:
http://www.ffzg.unizg.hr/german/cms/index.php?option=com_content&task=view&id=1457&Itemid=1&lang=english

Bibliografio:
https://bib.irb.hr/lista-radova?autor=211704

Instruado de Esperanto:
https://www.esperanto.hr/agado_ffzg_velimir.htm

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
ilonaesp je 2017-12-21 22:19:44

Gratulojn pro la enpanteoniĝo. Diskonigu plu esperanton kaj interlingvistikon en la Zagreba universitato! Amike kaj kolege Ilona

Kopirajto © 2001 - 2018 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.