Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Eduardo VIVANCOS
Vivtempo: 1920 - 2020
Devenlando: Hispanujo
Prezento: Eduardo Vivancos (Barcelono, 19-a Septembro 1920).

El laborista familio kun tamen intensaj sociaj kaj kulturaj interesoj, li partoprenis en la proleta movado dum la Hispana Dua Respubliko, floranta periodo por progresemaj ideoj, kiu inspiris diversajn sociajn movadojn ĉie en la mondo. Tiel, en 1935 li aliĝis al la ĉefa anarkiista sindikato en Eŭropo: CNT. En tiaj utopiaj rondoj li pasie eklernis Esperanton, kiun li vidis kiel esencan elementon de nova mondo konstruota.

Tiutempe, Eduardo multe ŝatis kuri kaj li estis unu el la atletoj de la Popola Olimpiado, planita internacia multsporta evento, kiu devintus okazi en Barcelono en 1936 kiel kontraŭfaŝisma protesto kontraŭ la samjaraj Olimpikaj Ludoj de Berlino. Tamen, la eko de la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) malebligis la okazon de tiu Olimpiado. Pro malfacilaj travivaĵoj de milito kaj koncentreĵoj, Eduardo ne plu konkursos en kurado ĝis ĝia vetereana aĝo, sed eventuale en la 1960j jaroj li kuros denove kaj eĉ partoprenos maratonojn (interalie en Bostono) kaj ankaŭ mondajn konkursojn pri atletismo por veteranoj.

Ankoraŭ adoleskanto, li batalis en la hispana milito por defendi la demokration. Li iĝis komisario de kulturo de lia soldataro, instruante legi kaj skribi al analfabetaj kamaradoj. En la tranĉeoj li lernigis unuafoje Esperanton al junaj soldatoj kaj tie ili ankaŭ informiĝis pere de Informa Bulteno, esperanta liberecana publikigaĵo pri la milito. Tiam Eduardo verkis taglibron, duonon hispane kaj poste en Esperanto. Bedaŭrinde, tiu dua parto verkita en la internacia lingvo perdiĝis dum la retiriĝo de la respublikana armeo.

Finfine li ekziliĝis (ankaŭ sia patro) kaj kiel centmiloj de aliaj samnacianoj li pasigis grandan parton de la dua mondmilito en pluraj koncentrejoj en Francio kaj ankaŭ en Germanujo. Tie li kunvivis kun aro de samideanoj de malsamaj landoj, inkluzive de la kataluna akademiano Jaume Grau Casas. Jaume Grau estis la verkinto de la lernolibro per kiu Eduardo eklernis la internacian lingvon. Post la dua mondmilito Eduardo loĝis en Parizo. Tie li konatiĝis kun sia edzino Ramona, tie naskiĝis liaj filoj Floreal kaj Talia, kaj eventuale ankaŭ alvenis el Barcelono tien liaj fratino kaj patrino. Lia pli juna fratino Julitte Ternant entusiasmiĝis pri Esperanto kaj ankoraŭ hodiaŭ aktivas, ĉefe en SAT-rondoj.

En Francio la agado de Eduardo estis ŝlosila en la kreo de internacia asocio de junaj anarkiistoj. Li estis la unua redaktoro de ĝia bulteno Senŝtatano, tute verkita en Esperanto. En sia redaktora posteno, li plifortigis signifajn rilatojn kun aziaj liberecanoj. Ekzemple, li tradukis hispane la ĉefan verkon de Lao Tsé, danke al la ponta esperanta versio farita de la japano Taiji Yamaga. En 1993 okaze de veterana monda konkurso pri atletismo, Eduardo vizitos la familion de Yamaga kaj faros plurajn e-prelegojn en Japanio. Tiam li ankaŭ vizitos Ĉinion kaj detale raportos pri tiuj vojaĝoj en Flama, revuo de la anoj de la centro de la kataluna landaro en Toronto, kun kiu li konstante kunlaboros dum pli ol jardeko.

Fakte, kiam evidentiĝis ke la faŝisma reĝimo daŭros, Eduardo kun sia familio (inkluzive iom poste de siaj gepatroj) translokiĝis al Kanado. Estis la jaro 1954. En Toronto li iĝis la motoro de la loka esperanta movado dum kelkaj jardekoj, instruante la internaciajn lingvojn al pluraj generacioj de samideanoj. En 1973 li ĉeforganizis la SAT-kongreson en Toronto, la unua ekster Eŭropo. Tie li ankaŭ aktivis en la Canadian-Spanish Association for Democracy kaj organizis viziton al Kanado de elstaraj hispanaj figuroj, kiuj luktis kontraŭ la diktaturo. Ekzemple, Federica Montseny, la unua virino kiu iĝis ano de Eŭropa registaro en la 1930j jaroj en Hispanio.

Kiel ekstreme kohera homo, Eduardo aktivis por demokratio ankaŭ en la internacia Esperanta movado. Ekzemple, li publike kontraŭis UK-on okazinta en Madrido em 1968. Tiun polemikan eventon solene malfermis frato de registarano de la hispana diktatoro kaj ankoraŭ hodiaŭ gravas en diskutoj pri neŭtraleco en la kadro de UEA.

Nuntempe Eduardo Vivancos restas mense aktiva kaj daŭre propagandas Esperanton laŭ siaj ebloj, kiel mi mem observis kiam mi vizitis lin en Majo 2017. La flegistinoj kaj aliaj laboristoj de la restadejo kie li loĝas difinas lin kiel bonkoran kaj bonhumoran idealiston, esencajn trajtojn de modela esperantisto. En la Universala Kongreso de Seulo en 2017 li ricevis UEA-diplomon pri elstara agado.
Dankon al Xavier Alcalde pro la helpo akiri la informojn.

Poste aldono:
Xavier Alcade kadre de Mondafesto en 2020 prelegis rete pri Eduardo Vivancos, kiu ĝuste tiam ventjariĝis. Centjariĝo de esperanta legendo (Tago de Veteranoj 2020)

Eduardo Vivancos forpasis la 30-an de decembro, 2020)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.