Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Claude GACOND
Vivtempo:1931 -
Devenlando:Svislando
Agadlando(j): Svislando
Prezento:Fonto:
La saman tekston (kun multaj ilustraĵoj) vi povas vidi en Esperanto kaj en la franca lingvo
sur la pedagogia paĝaro de Claude Gacond.

Claude (-Henri) Gacond, sviso franclingva, naskita la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel. Li frekventis la lernejojn en tiu ĉi svisa urbo: elementa lernejo (1938-1945), duagrada lernejo (1945-1947). Li forlasis Neuchâtel dum unu jaro por studi la germanan lingvon en la privata lernejo Ecole d'Humanité (Homarana Lernejo) de Paulus Geheeb en Goldern en Berna Oberlando (1947-1948). Tie, dank'al tiu pedagogo kaj al la instruisto de matematiko Gerard Cool, ambaŭ esperantistoj, li ricevis unuajn pozitivajn informojn pri esperanto. Tiun lingvon li poste reaŭdis en la laborrestadejoj de Civila Servo Internacia (SCI), kie li deĵoris dum siaj ferioj ekde la komenco de la liceaj studoj (1948-1951, kiujn li efektivigis en Neŭŝatelo en pedagogia sekcio. Post unujara frekventado de la Neŭŝatela Universitato (1951-1952, li eniris la porinstruistan lernejon (Ecole normale) (1952-1954).

Kiel militrifuzanto lia opozicio al la armea servo estis objektive prijuĝata pro la graveco de lia help-servado jam alportita kadre de SCI, des pli, ke li fariĝis membro de ĝia svisa komitato. Unue devigita deĵori kadre de sanitara armea servo, Claude Gacond baldaŭ estis eliminita el la armeo kaj devigita al pagado de porarmea imposto, kiun li rifuzis efektivigi, tial li havis la okazon pledi ĉe la tribunalo favore al la kreo de civila servo.

Estas dum siaj pedagogiaj studoj, ke en 1952 li aŭtodidakte eklernis esperanton kun sia studkamaradino Andrée(-Esther) Giroud (naskita la 25-an de julio 1933 en La Chaux-de-Fonds), kiun li edzinigis la 17-an de majo 1958. Jam ekde 1953 Claude Gacond aktivis kiel sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando (EJS), la junulara sekcio de Svisa Esperanto-Societo (SES), kies centra komitatano li fariĝis, kaj tre baldaŭ (1955) ankaŭ kiel sekretario de Esperanto-Edukistaro de Svislando (EES), la svisa sekcio de ILEI.

Ekde 1955 dum 21 jaroj li organizis en Adelboden internacian junularan skirestadon en la novjara periodo kaj ekde la sama jaro preskaŭ ĉiumonate semajnfinajn kursojn por EJS kaj EES. En tiuj ĉi renkontoj li ellaboris efikan aŭdvidan esperanto-instruadon, kiu estas la bazo de la didaktika materialo, kiun li verkadas ekde sia emeritiĝo en 1994.
Lia pedagogia kariero disvolviĝis laŭ du etapoj. Unue Claude Gacond instruis en la vilaĝo La Sagne (1954-1969) kaj lia pedagogia tezo estis dediĉita al la interlerneja korespondado per esperanto kaj al eksperimenta esperanto-kurso. Li fakiĝis didaktike kiel kursprogramisto kaj didaktikisto por subkapablaj infanoj. Lian klason elektis la porinstruista lernejo kiel staĝejon. Dum sia instruado Claude Gacond havis 8-foje la okazon eksperimenti esperanto-instruadon, la lastan en la urbo La Chaux-de-Fonds.

En 1962 li transprenis la funkcion de esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia, kiel posteulo de Edmond Privat (1889-1962) kaj kun sia edzino, kiu dialogis kun li, li plenumis tiun elsendan laboron dum 30 jaroj ĝis 1992.
En 1967 definitive statute fondiĝis la planlingva fako 'Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale' = CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds, kiun li ekkreis en 1954 per savo de arĥivaĵoj. Kaj en 1968 li kunfondis la esperanto-studejon Kultura Centro Esperantista = KCE. Ŝparinte sufiĉan monrezervon, de 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por povi plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de ambaŭ institucioj CDELI kaj KCE, kaj por verki perkorespondan kurson de esperanto por franclingvanoj.
En 1974 komenciĝis la dua etapo de lia pedagogia kariero en La Chaux-de-Fonds, urbo kie troviĝas CDELI kaj KCE. La aŭtoritatoj, kiuj subtenis lian agadon favore al esperanto, oferis al li duontempan instruistan funkcion. Kaj lia edzino Andrée Gacond estis dungita de la Muzik-lernejo kiel profesorino de bekfluto. En 1991 Claude Gacond emeritiĝis el sia nesalajrita funkcio de direktoro de KCE, kaj aldone al sia duontempa instruista funkcio li estis elektita por intensive instrui la francan lingvon al fremdlingvaj lernantoj 16-26-jaraĝaj en la supera metilernejo Centre professionnel du Jura Neuchâtelois (Profesia Centro de Neuŝatela Ĵuraso).

Ekde sia emeritiĝo en 1994, el siaj du instruistaj funkcioj, Claude Gacond daŭrigas sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrita arĥivisto. Kaj li daŭrigas la verkadon de Didaktikaj konsiloj al instruantoj kaj studantoj de esperanto. La pretigon de la necesa instru-materialo li efektivigas sub la metodika nomo gaconda metodo. Parton el sia tempo li ankaŭ dediĉas al la redaktado de artikoloj. Rilate al la instruado ni menciu lian serion Didaktikaj rendevuoj aperinta en la revuo Literatura Foiro. Laŭ invito li gvidas seminariojn por instruantoj kaj studantoj de esperanto, tio ĉi tre regule en la esperanto-centro Kvinpetalo en Bouresse (Francio) ekde 1994. Favore al Svisa Esperanto-Societo, kiun li prezidis (1987-1993) kaj kies honora membro li fariĝis en 2003, ekde 1997 li plenumas la funkcion de redaktoro de ĝia revuo Svisa Esperanto-Societo informas.
Esperantuje pluraj organizaĵoj honorigis Claude Gacond pro la graveco de liaj aktivecoj pedagogia kaj arĥivista. Tiel en 1999 ILEI elektis lin honora membro pro lia helpado al profesoro István Szerdahelyi, kiun li gastigis en La Chaux-de-Fonds ĉiusomere ekde 1969, por ke li povu dokumentiĝi pri planlingvistiko ĉe CDELI favore al sia instruado de esperanto kaj interlingvistiko en la Universitato Eötvös Loránd en Budapest kaj por ke li povu gvidi kursojn kadre de KCE.
Kun lia apogo kaj tiu de la tradukisto kaj pedagogo Stefan MacGill, Claude Gacond restrukturigis la esperanto-ekzamenojn de UEA kaj ILEI. La nova ekzamena formulo estis sukcese eksperimentita kadre de internaciaj sesioj okazintaj en KCE en La Chaux-de-Fonds. Tial Claude Gacond estis ankaŭ honorigita de Internacia Esperanto-Instituto en Hago en 2000 kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies dumviva membro li estis. Ekde sia esperantiĝo Claude Gacond ankaŭ estas ano de Sennacieca Asocio-Tutmonda (SAT), kaj pere de sia aktiveco en CDELI li estas en kontakto kun multaj verkistoj kaj esplorantoj pri planlingvistiko.
Politike Claude GACOND aktivas kadre de la social-demokrata partio. Dum 16 jaroj li estis elektita kiel ano de la decida konsilantaro en la komunumo La Sagne (Conseil général), kiun li havis la honoron prezidi en 1960, kiam lia edzino ankaŭ elektiĝis kiel ano de tiu konsilantaro sekve al la pozitiva voĉdono de la civitanoj de la kantono Neuchâtel en 1959 favore al la civitana egaleco de la virinoj. Kaj dum 4 jaroj Claude Gacond ankaŭ estis deputito en la Parlamento de la Ŝtato Neuchâtel (Grand Conseil), kie li aktivis favore al la eksterlandanoj dezirantaj svisiĝi celante la simpligon de la svisiĝa proceduro.
Kulture Claude GACOND aktivas en pluraj societoj: Société neuchâteloise de géographie, (Neŭŝatela Geografia Asocio), kies komitatano li estis dum pluraj jaroj, Société neuchâteloise des sciences naturelles (Neŭŝatela Naturscienca Asocio), Sociétés neuchâteloises d'histoire et d'archéologie (Neŭŝatelaj Historia kaj Arkeologia Asocioj) kaj Club 44 en La Chaux-de-Fonds. Liaj kontaktoj en tiuj medioj estis certe favoraj al la disvolviĝo de KCE kaj CDELI.
Claude kaj Andrée Gacond ŝatas migradi piede kaj skie en la montaroj ĵurasaj kaj alpaj. Per sia kampinga buseto ili veturadas en Francio admire al ties kamparoj. Ili estas promenantoj botanike interesataj, admirantoj kaj defedantoj de la naturo, vizitantoj de preĝejoj kaj urbetoj romanikaj, gotikaj, barokaj kaj modernaj, amatoroj pri pentrado kaj muziko, legantoj de beletraĵoj franc- kaj esperant-lingvaj.   •   •   •

Fonto: la paĝaro de Gacond

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; | Aldoni propran komenton

8.
Renatocorsetti je 2021-07-30 10:49:42

Mi ne havis multegajn okazojn rilati kun Claude en la pasintaj jaroj, sed ĉiufoje la rilatoj estis agrablaj. Bondezirojn okaze de la 90-jariĝo! Amike Renato

7.
Forigita uzanto je 2011-09-01 09:53:09

Mi eksciis pri via 80-a datreveno de naskiĝtago. Do ĉion bonan por vi. Ni konis unu la alian, en restoracio de Cully, apud Laŭzano, antaŭ tre longa tempo. Longan kaj sanan vivon, Esperanto akompane.
Petro CHIBLEUR

6.
Monika je 2011-09-01 08:54:53

Kara Claude,
Ankoraŭfoje mi deziras al vi tre feliĉan 80-an naskiĝtagon kaj longan, bonsanan vivon!
Amike, Monika M.

5.
Katalin je 2011-08-31 22:53:22

Okaze de la 80a naskiĝdatreveno de kolego Gacond okazis bela memorfesto en Chaux-de-Fonds la 27an de aŭgusto 2011. La raporton pri tio vi povas legi en la novaĵpaĝo: http://www.edukado.net/novajhoj?id=160.
En la nomo de la redakcio mi kore salutas Claude Gacond kaj deziras al li bonan sanon, multe da forto por plulabori pri sia metodika paĝaro kaj ĝui la tempon postlaboran. Katalin Kováts

4.
Monika je 2010-12-15 13:35:12

Saluton Claude,
Bonvenon inter la unuaj honoratoj! Mi deziras al vi longan, sanan vivon kaj multe da plezuro. Kiel vi diras ĉiam: "Kuraĝon antaŭen!" ;o) Amike salutas vin, Monika

3.
paulmanuel je 2010-12-15 11:11:30

Kara Profesoro kaj samideano Claude Gacond, Vi estis mia unua instruanto de Esperanto, nia kara lingvo, en Ĉaŭdefono. Antaŭe mi neniam aŭdis paroli Esperanton, kvankam mi eklernis per Junulkurso aŭtodidakte, sed kun vi mi povis Vivi nian lingvon, pro tio mi ĉiam estos ŝuldanta al vi.
Mi sincere gratulas vin pro via sindonemo kaj vivo dediĉita al Esperanto kaj Esperantujo.
Havu Internan Pacon.
Paulo Meliz

2.
fejfi je 2010-12-14 23:30:07

Estimata samideano,
mi ĝojas ekvidi vian vizaĝon en ĉi Panteono. Foje, antaŭ multaj jaroj, ni renkontiĝis en via Centro - ĉu vi rememoras la slovakan grupon, kiu krom alio serĉis en Svislando ŝpurojn de la aŭtoro de la unua slovaka E-lernolibro Albert Ŝkarvan, kaj dum la restado en Ŝo-de-fon inspektis la groton, kiu troviĝis sub unu el viaj tiamaj asociaj domoj? En mia rememoro restis belaj travivaĵoj el tiu vojaĝo.
Al vi mi deziras, kara samideano, precipe fortan sanon, kaj ankoraŭ multan agrablan esperantumadon!
Sincere kaj amike
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:09:57

Bonvenon en nia Panteono, kara Claude kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro, via iama disĉiplo en Chaux-de-Fonds, (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.