Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Tiberiu MORARIU
Vivtempo: 1901 - 1987
Devenlando: Aŭstro-Hungarujo
Agadlando(j): Aŭstrujo, Danujo, Estonujo, Finnlando, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Nederlando, Norvegujo, Pollando, Rumanujo, Svedujo, Svislando, Turkujo
Prezento: Tiboerio Morariu naskiĝis en Kassa (nun Kosice*) la 28-an de septembro 1901.
Denaske li parolis du lingvojn: la rumanan kaj la hungaran, ĉar lia patro estis rumano kaj patrino hungarino. Pro profesiaj kialoj liaj gepatroj transloĝiĝis en urbon Kolozsvár (Cluĵ).

Jam en 1921, la juna Tiberio lernis Esperanton en sia hejmurbo Cluĵ. Dum sia restado en la universitata urbo Cluĵ, Tiberio Morariu konatiĝis kun Andreo Cseh, kreinto de unika metodo de instruado de Esperanto al grandaj grupoj de lernantoj. T.Morariu fariĝis la plej konata Cseh-metoda instruisto de Esperanto post ĝia fondinto. Komence de 1921 estis sekretario de Esperanto-Klubo en Cluĵ kaj de 1923 sekretario de Rumana Esperanto-Centro en Bukureŝto.
Ekde 1924 instruis Esperanton en la policoficira altlernejo en Gradiŝtea (apud Bukureŝto). Li fondis en 1924 la Rumanan Esperanto-Instituton en urbo Cluĵ kaj estis ĝia direktoro ĝis la 1928 kiam forlasis Rumanio. Ĉefdelegito de UEA por Rumanio, gvidis Cseh-kursojn en Rumanio (1922-1928) kaj en Svedio, Danio, Aŭstrio kaj Svislando. Li organizis naciajn rumaniajn Esperanto-kongresojn en Timisoara, Arad, Ploiesti, Galati kaj Brasov.

Kiel Cseh-instruisto li alvenis en 28-an de septembro 1928 Svedion, kie li restis post sia edziĝo al svedino Lizzie Andersson. Li kunlaboris al ,,Esperanto Triumfonta”, ,,Heroldo de Esperanto”, ,,Esperanto”, kaj ,,Literatura Mondo” per originalaj noveloj, skizoj kaj tradukaĵoj. Aperis liaj tradukoj el la rumana literaturo: ,,Niĉjo mensogulo”(de Bratescu –Voinesti, 1927), ,,Nobela Peko” (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio; ,,Sonorilo kaj Kanono” (de E.Isac, 1930). Premiita oratoro dum la UK en Krakovo en la jaro 1931. En 1951 aperis lia verko ,,Sub la stelo” (originalaj prozaĵoj kaj vojaĝimpresoj).

En la historio de Esperanto brile reliefiĝas ne nur lia aktiveco kiel instruisto-prelegisto, sed ankaŭ kiel bonega stilisto kaj tradukisto. En 1941 Sveda Esperanto-Federacio dungis lin kiel sindikon kaj tiun taskon li plenumis dum la militaj jaroj (ĝis 1944). Li deĵoris kiel presa sekretario ĉe la Rumana Legacio (1945-1950). En la sama periodo, Tiberio Morariu traktis, bedaŭrinde sen sukceso, kun Rumana Ministerio por Eksternaj Aferoj, pri kontrakto por subvencio de la aperigo de rumana literatura antologio en Esperanto (tradukita de li, lia fratino Eugenia Morariu kaj Sigismundo Pragano).
Redaktis la svedan revuon "La Espero” (1953-1969) kaj dume li oficis ĉe la sveda eksportfirmao Atlas Copco ĝis sia pensiiĝo.
Li forpasis la 4-an de Julio 1987 en Stokholmo (Svedujo).

En majo 2011, honore al la samjara 110a datreveno de lia naskiĝo Katalin Kováts aperigis sian biografian romanon pri Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj. La romano "Stelsemantoj en la ora nordo" prezentas la vivon de Tiberio, liajn laboron kaj sindediĉan agadon, donas trarigardon pri la sevda movado kaj ties granduloj. Dum la verkado de la romano Katalin serĉis kaj helpe de Kerstin Rohdin retrovis la filinon de Tiberio: Dorica Morariu kiu dum jardekoj ne praolis Esperanton kaj okaze de la libro reaktivigis siajn konojn kaj helpe kontribuis al la verkado de la libro.
La libro estis feste prezentita en la ĉeesto de la filino de Morariu dum la Sveda Kongreso en Stokholmo, la 14an de majo, 2011.
Vidu sube fotojn sube kaj elŝutu kelkajnspecimenpaĝojn ĉe la prezento en la KATALOGO: Stelsemantoj en la ora nordo.

Foto de Olof Petterson el Stokholmo: Katalin kaj Dorica

*La urbo tiutempe apartenis al Hungario, sed nun formas parton de Slovakio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Katalin je 2011-02-23 18:48:37

Saluton kaj dankon al vi.
Mi nun verkis longan, detalan artikolon pri Morariu, kiu aperos en aŭgusto en la memorlibro omaĝe al Claude Gacond. Krom tio mi estas laboranta por eldoni ankaŭ libron kun multaj interesaĵoj pri Morariu kaj la pioniroj de la 30-aj jaroj. Do, vi certe trovos pliajn nutraĵojn.
En la Panteono jam estas prezento de Pragano, bv. ankaŭ tion vidi.
Kaj mi volonte akceptos prezentojn (aŭ almenaŭ proponojn) pri aliaj meritplenaj E-instrusitoj.
La rumana sekcio de ILEI estis jam petita kontribui, mi eĉ havis promeson, sed ne venis ajna materialo, bedaŭrinde.

1.
Forigita uzanto je 2011-02-23 18:17:12

Ege bona prezento. Ĝi estas mallonga, tamen, sciigas la necesajn informojn pri la elstara persono.
Mi satus legi en ĉi tiu rubriko ankaŭ pri aliaj elstaraj esperantistoj rumanaj.
Dankon al kompilanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.