Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Rob MOERBEEK
Vivtempo:1936 -
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento:Tromulto pri Rob Moerbeek

El idealismaj neriĉaj socialistoj kaj esperantistoj Jan Moerbeek kaj Alida Elisabeth Prins la 1-an de majo 1936 naskiĝis la dua infano, kiun ili kontraŭ la gusto de la familio nomis Robert. La baldaŭa mondmilito malebligis pluan okupiĝon pri Esperanto, sed kiam alproksimiĝis la Harlema UK ili retrovis la kaŝitajn lernilojn kaj komencis vizitadi laboristajn kurskunvenojn; promenante en dimanĉoj ili uzis nur Esperanton kaj mi ilin akompanis, multe komprenante kiel gimnaziano. La aliajn 3 fratojn interesis aliaĵoj.

Laboregante (ambaŭ instruis ankaŭ la anglan) ili sukcesis havigi al ni ĉiuj universitatan kleriĝon; kiel studfakon mi elektis tiun de la pli aĝa Jan, supozante ke tio almenaŭ reduktos librokostojn. Bonegaj profesoroj pri la antikva greka, Latino kaj antikva historio inspiris kaj tiel mi licenciiĝis. Malpli sukcesis la klasa instruado mezgrada (1963-1969). En Almelo mi aliĝis al la laborista FLE, el Winschoten vizitadis la NEA-klubon en Groningen, aliĝante ankaŭ al UEA. El miaj muzikamikoj en Emmeloord mi konservis du ĝis nun. Dume la patro sendadis tradukekzercojn, kiujn li severe korektadis. Fine lia penado helpis min sukcesi en la Supera ekzameno (1968), lastokaze por ekhavi instrurajtigon, ĉar poste ekvalidis la elementa ekzameno laŭ la “mamuta leĝo”, en kiu mia patrino diplomiĝis inter la unuaj. Bone enspezante mi povis pagi DM-econ de UEA por mi kaj la dankindaj gepatroj.

Post plursomerferiaj volontulaj semajnoj min akceptis kiel oficiston la Direktoro Victor Sadler en la Centra Oficejo de UEA. Vakis la posteno de libroservista helpanto, ekspedisto. Poste aldoniĝis bibliotekaj laboroj kaj korektado de tekstoj (“Esperanto en Perspektivo”: granda tento lasi ridigan eraron!), foje traduketoj. La Direktoro – laŭpete – korektadis mian lingvuzon, sed ankaŭ permesis po duonferion porĉeesti la lekciojn de S-ino A.J. Middelkoop ĉe la bone konata Universitato de Amsterdamo. Ili estis ĝuinde altnivelaj. Pro malsano de S-ro A. Bloemhard Roterdama Esperanto-Komitato petis min lecioni por ĝenerala publiko. Iom da tempo aldoniĝis skriba kurso pri la antikva greka kun fojajĉeestaj lecionoj.
En 1978 S-ino Middelkoop, lekciinte ekde 1969, indikis ke pro malmultaj studentoj ŝi volas transdoni la honoron al iu pli juna. Mi hezitis, kaj proponis la librovoran, verkadantan Gerrit Berveling. Tamen la universitata adminisrtracio neglektis lian kandidatiĝon kaj dank’ al mia latina profesoro A.Lehman (ĵus forpasinta) mi ricevis kontraŭ jarraportoj po-jarkvinan instrupermeson, kiun oni bonvolis daŭrigi ĝis 1998. Private ni ankoraŭ longe daŭrigis ĉe amsterdamaj partoprenantoj.
Rezultis diversaj broŝuretoj: “Ne tiel sed ĉi tiel. Por agrablaj kontaktoj kun blinduloj kaj malforte vidantoj” de Herman van Dijk. (Ni lasis la honoron al Jaap Koning, kiu la unua tradukis la tesktetojn por ukraina plutradukonto).

Ja elstaris blinda kursanino, Nora Reinders-Bartels, dank’ al kiu necesis du semajnojn antaŭ ĉiu lekcio pretigi la materialon por brajligo per bonfarulino. Kiam ni iris prezenti la FEL-eldonaĵon al la aŭtoro en Begio, tiu atentigis nin pri simila broŝuro rilate rulseĝulojn. Tiel ekestis “Ĉu ne eblus ĉi tiel? Por agrablaj kontaktoj kun move handikapitoj.” Nin plezurigis krom la belaj ilustraĵoj (priskribu por nevidanto!) la suka lingvaĵo flandra. Kaj la trian jaron ni finis per “Trans la sonizolan muron”, kompilaĵo pri surd(blind)uloj, la plej izolitaj. Nora ne plu vivis, kiam ni tradukis la tre spritan vojaĝrakonton “Al la Oraj Montoj” de nia mondbiciklanto Kieg Eichholtz kaj la lernolibron de Stano Marcek.
Nora (1930 – 1998) eksedziniĝis (la edzo Johan Reinders ne komprenis sian multe pli kleran edzinon) kaj en la jaro de la nederlandaj UK kaj IKBE (Int. Kongreso de Blindaj E-istoj) invitis min al geedziĝo, Zamenhoftage.
Ni kune partoprenis kongresojn, jarkunvenojn, semajnfinojn, ekzamensesiojn, trajne korektadis ŝiajn tradukojn (ŝi nigre tajpis ilin dense, preskaŭ senerare). Ni kune plej ĝuis la Pekinan UK en 1986, el kiu ni hejmenportis adresojn de 56 plumamikoj, el kiuj restis malmultaj, kaj laŭ konsilo de Hans Bakker ni kun la kunĝuintoj fondis “Amikan Rondon por ĉinaj Esperantistoj” (ARĈE).
Post ŝia dolora forpaso, mi havis la iluzion povi transpreni la zorgon pri la brajla biblioteko plus libroservo de LIBE, kvin sonrevuoj ktp. Daŭris laboroj ĉe UEA ĝis 2001, poste po dutaga volontulado en la Centra Oficejo; korektado de 8 revuoj, libroj (foje vortaroj, kvankam skandale malrapide). LIBE, ISAE kaj TEVA surprizis per HM-eco. Krom UEA, mi membras en SAT, ILEI, ISAE, LIBE (komitatano A ekde 2001), TEJO (dumviva patrono), TEVA (landa reprezentanto), AEH, Esperanto por UN, Esperanto Nederland, loka klubo (kiu ne plu funkcias de post la retiriĝo de Ton Verwoerd; sed en kvar aliaj kluboj mi estas donacanto/partoprenanto), Nosobe; manke de alia kandidato mi transprenis la prezidon de NGGE, komisionano pri statuto kaj komisiito pri UN-aferoj en ILEI, komisionano pri eksteraj kontaktoj de Esperanto Nederland.
Mi verkas por pluraj gazetoj, abonas ankaŭ plurajn aliajn.
En Kubo estis mia 35-a UK de post 1966.
Pri Esperanto mi atentigis ĉe sukura kurso (frazaro plurlingva bezonas adapton), mondfederistoj (E-kurseto kun Jan Willem van Leenhoff, kun kiu mi ankaŭ proponis al la UN-Ĝenerala Sekretario Ban Kimoon diversajn agadojn por savi la mondajn valoraĵojn, rimarkigante ke per Esperanto eblas engaĝi plian talenton ekster la angla medio; artikoloj en kaj pri Esperanto en ĝia organo “Één wereld”, broŝuroj “WFBN 60-jaro”, “Vizio por la estonteco”), Nederlanda Asocio por UN (NVVN: trajnado al Hago kostas), malpli ofte Humanista Ligo, mia politika partio, “Ĝenerala Nederlanda Asocio”.

Kutime la plej progresintojn mi instruas en kursosemajnfinoj (Esperanto Nederland dufoje jare; Nosobe po unufoje). El lokaj kursoj restas unu lernantino: Ruth Richardsson, kiu jam deĵoris en la Roterdama UK kaj prezentis Nederlandon en la Havana Inaŭguro; kvar kursonoj en Lejdeno (i.a. J.W. v. Leenhoff). Plej fervore mi siatempe pledis por “Indiĝenaj Dialogoj” de i.a. Bessie Schadee kaj la lekcioj de Wim Jansen, vidhandikapula helpo de Jacques Tuinder (Evidente).
Private mi lanĉis kampanjon por militvidvinoj post la nederlanda koloniperda milito en Indonezio. La nederlanda gazetaro rifuzis aperigi eĉ unu el dek unu gazetaraj komunikoj prie.
Lastatempa iniciato: alternsemajna ripeto, t.e. tradukfrazoj por nederlandanoj pri la plej oftaj eraroj. (Koos Scharroo ilin aperigas en la retpaĝaro de Esperanto Nederland. Necesus adapti por ILEI)
Mi propagandas la 3 librojn de Nora, kaj krom la menciitaj titoloj, “Ekzamenan Ekzercaron” (2008), la “(kart) Ludon de la Nuda Vero” (trad. Marlijne Hemelaar). Bone ke oni ankoraŭ trovis erarojn post mia korektado: ĝuste tion mi bezonas, mi devas lerni ankoraŭ multe! Dubindas kiom longe financoj ebligos partopreni kongresojn kaj donaci, interalie al trobezona afrikano.

Sed honeste, mi ŝatus foje repensiiĝi por legi la multajn librojn hereditajn de mia bona patro kaj tiujn kiujn mi ne povis ne aĉeti de miaj kolegoj, laste Ionel Onet. Kaj: pianludi pli bone (Schumann, ks.)

Kore por la Panteono de www.edukado.net Rob Moerbeek, en novembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
r7o6b je 2015-12-20 18:31:57

Kiom da eraroj mi entekstigis. Foje mi korektu!
Kore, Rob.

2.
fejfi je 2010-12-14 23:11:37

Mi ne scias, kiam kaj kie mi renkontiĝis kun vi, kara samideano Moerbeek. Povas esti, ke tio okazis dum la ekskurso al la CO, farita dum la fervojista kongreso, okazinta en Hago. Sed gravas, ke mi ĝis nun portas en mia koro brilon de viaj okuloj kaj vian larĝan rideton de bonkorega homo. Mi ŝatus deziri al vi, ke vi ne ĉesu labori por E-movado, ĉar tion oni sentus profunde, sed ke malgraŭ tio vi trovu ankaŭ la tempon por la librolegado kaj muzikumado...
Sincere kaj estimplene
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:22:17

Bonvenon en nia Panteono, Rob, kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo kaj protektado de lingvaj barbarismoj de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.