Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Olle OLSSON
Vivtempo: 1909 - 2003
Devenlando: Svedujo
Agadlando(j): Svedujo
Prezento: OLLE OLSSON (naskiĝis en Höör 1909, mortis la 13-an de oktobro 2003) estis honora membro de UEA kaj de ILEI en Svedio.

Esperanton li lernis fine de la 1920-aj jaroj kune kun sia frato, Nils Olsson. Ili esperantigis sian tutan familion, kio videblas sur kluba foto en la 1930-aj jaroj. Li renkontis s-ron L Sinha kaj invitis lin al sia gepatra hejmo. Informo troveblas en la libro de s-ro Sinha: ”Vojaĝo en Svedio” kaj en la familia tradicio. Vizito de hindo en tiu tempo estis grava evento.
Li en 1930 fondis E-klubon de Lund (kies honora membro li fariĝis 1936). Poste li kreis Studentan Klubon de Lund kaj li prizorgis ĝin preskaǔ ĝis sia morto. Dum pluraj jaroj ĝi vigle laboris kaj kunlaboris kun UN-grupoj. Eĉ dum siaj lastaj jaroj en hejmo por maljunuloj li gvidis esperantokursojn. Kiel profesia instruisto li gvidis multajn E-kursojn kaj estis unu el la pioniroj de ILEI. En la 1940-aj jaroj li laboris kiel instruisto en lernejo en Vimmerby (Småland). 1996 mi vizitis tiun urbon (de Astrid Lindgren) kune kun esperantisto. Ni eniris la turisman oficejon. La oficistino tie demandis, kiun lingvon ni parolis. Ŝi rakontis, ke ŝi lernis esperanton en sia junaĝo de Olle Olsson. Li gvidis kursojn plurloke en Svedio kaj estis tre ŝatata instruisto. De 1965 ĝis 1982 li plenumis la taskojn unue kiel dua sekretario kaj ekde 1974 kiel kasisto de ILEI. Li aktive laboris en la internacia ILEI dum la jaroj, kiam okazis la internacia lerneja projekto en Eǔropo i.a. kun « Grajnoj en Vento ». Dum multaj jaroj li estris la Svedan sekcion de ILEI. Por helpi gejunulojn partopreni en internaciaj aranĝoj li kreis kun aǔstra donacinto « Fondaĵon Erika Linz ». Post UK 1934 en Stockholm li partoprenis postkongreson en Tallinn kune kun sia frato (mia patro), kiu rakontis pri ilia unua Esperanto- renkontiĝo eksterlande, kiel kortuŝitaj ili estis de la plenkora akcepto.

Li estis estrarano de la Sveda Sekcio de KELI, kelkjare kiel prezidanto. Li estis prezidanto de Suda Distrikto de Sveda Esperanto Federacio 1963-1983. Dum tiuj jaroj la laboro estis tre vigla kun kunvenoj, seminarioj kaj kursoj. Dum jardekoj li kunaranĝis Dan-Svedajn Tagojn.
Li prenis ĉiujn okazojn informi pri esperanto – en grupoj kaj lernejoj, eĉ dum la renkontiĝo post la funebra ceremonio de lia frato.
Li entombiĝis 24-an de oktobro (UN-tago) 2003.
Li heredigis monon al Fonduso Olle Olsson por informo kaj disvastigo de Esperanto.

Kerstin Rohdin por la Panteono de www.edukado.net, 2010-12-17
Foto: UEA-arkivo

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.