Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Eŭgeno S. PEREVERTAJLO
Vivtempo:1938 - 2012
Devenlando:Uzbekujo
Prezento:Forpasis la Apostolo de Esperanto en Taŝkento

Azia E-movado suferis ege severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbekia esperantisto, brila E-pedagogo, dojeno de mezazia E-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938-2012).
Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora E-propagandisto, talenta kaj senlaca E-instruisto…
Siatempe li esperantigis la romaneton Timur kaj lia taĉmento de Arkadij Gajdar (HEA, 1982), publikigis la 11-lingvan E-kurson en la revuo Sovetskij Uzbekistan (1988-1990), verkis kaj eldonis du originalajn lernolibrojn Invito al Esperanto (internacie uzebla ABC-libro) kaj Lernolibro kun ekzercoj (novstila lernilo por plenkreskuloj)…
En 1962 - komisiite de leningradaj esperantistoj - ESP serĉis en Turkmenio la arkivon de konata blinda verkisto Vasilij Eroŝenko.
Eŭgeno S. Perevertajlo estis neordinara homo, manlaboristo kaj samtempe intelektulo, vaste konata kaj respektata movadano, multjara UEA-delegito en Taŝkento, afabla, bonkora kaj helpema gastiganto de Pasporta Servo kaj Servas Internacia.
Estingiĝis la mirinda vivo, kiu dum pli ol duonjarcento lumis en Esperantujo kaj sindoneme plantis E-semojn en la korojn de sennombraj adeptoj de la internacia lingvo. Ve, kun lia forpaso ŝajne foriris la tuta epoko de veteranaj aktivuloj, esperantistiĝintaj en nia regiono fine de la 1950-aj jaroj... Ni ne forgesos vin, kara ESP!
Funebre kaj kondolence,
Nome de uzbekiaj esperantistoj

Anatoli Ionesov

Foto, sendita de Boris Kolker, farita en januaro 2012, kiam Eŭgeno lastfoje partoprenis apudmoskvan Esperanto-renkontiĝon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 17; | Aldoni propran komenton

17.
Ootoito je 2013-01-27 13:55:04

Miaj sinceraj kondolencoj ekde Tenerife insulo

16.
fransoazo je 2013-01-07 13:33:06

Saluton,
Retrovinte leteron de li mi deziris rekontakti lin perrete, sed malkovras ke li malaperis! Mi volis danki lin pro la helpo al mi en 1997 kiam mi estis instruistino kaj korespondigis mian klason kun 21 klasoj ekster Eŭropo, dank'al lia konsilo pri protokolo de skribado: unu linio nacilingva, 2 linioj por traduko.Tio bonege sukcesis kaj mi estas dankema.

15.
Juan je 2012-05-04 07:33:30

Niajn sincerajn kondolencojn! Mi unue legis pri Eŭgeno en la libro "Kun esperanto en la tornistro" kaj, jaroj poste, kontaktis lin por havi informojn pri Uzbekio. Li ĉiam helpis nin ĝentile, trovis tempon por ni kaj, kiam ni finfine alvenis en Taŝkent, li gastigis nin kaj montris al ni la veran vivon de la landanoj. Ni ĉeesstis sian konstantan aktivecon pri Esperanto kaj pri multaj aliaj aferoj. Mi volas ankaŭ saluti sian filinon: via patro fieris pri vi!
Ripozu en paco.

14.
landrivero je 2012-04-21 01:48:12

Trista kondolenco al s-ro Eugeno Serg Perevertajlo
En la lastaj vesperoj mi venis hejmen tre malfrue kaj ne havis tempon viziti la listojn. Hieraǔ nokte mi surretiĝis kaj legis malĝojan novaĵon ke jam forpasis Eugeno Serg Perevertajlo (Eugeno S. P) el Taŝkento en Uzbekistano. Mi ne kredas miajn okulojn! Tamen kelkaj reagoj pruvas ke tio estu vera.
Mi kaj s-ro Eugeno neniam vidis unu alian, sed ni havis 11-jaran interŝanĝon ekde 2001. Memore al tiu ĉi apostolo de Esperanto mi elektas pecojn el liaj mesaĝoj.
Pri ĝemelaj urboj
S-ro Eugeno estas fortan subtenanto de Esperanto-apliko en agado de ĝemelaj urboj. Frue en junio de 2001, t.e. antaǔ starigo de la projekto Ĝemelaj Urboj en 2002, li skribis al mi: “Estimata s-ano Wu Guojiang, mi kun plezuro kaj atento legis vian mesaĝon pri ĝemelaj urboj. Mi povas diri, ke viaj pensoj pri agado de esperantistoj estas miaj pensoj. Tio estas praktika realigo de eblecoj de Esperanto en la servo de vera interkompreno kaj paco Esperantistoj de ĝemelaj urboj estas pli feliĉaj, ĉar ili povas rilati inter si senpere, sen tradukistoj, per la komuna lingvo.”
En 2002 en respondo al la mesaĝo de s-ro Roland[1] li skribis: “Mi ricevis peton de komisiito de UEA kaj pensas, ke vi prezentu al li viajn ideojn kaj dezirojn pri ĝemeliĝo, precipe kun Berlin... Mi ĉiam feliĉas, kiam Esperanto servas ankaǔ por la neesperantamovadaj aferoj.”
En oktobro de 2006 leginte novaĵon ke naskiĝis la nova estraro de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio), li skribis: “tiu ĉi estraro plenumos la taskojn, kiuj evoluigos la aplikadon de Esperanto ankau ekstermovade. Se Esperanto donas iun utilon, ĝin nepre atentos la publiko. La ĝemelurba movado estas tre utila por la pliproksimiĝo kaj amikeco inter malproksimaj urboj, personoj,asocioj.”
En septembro de 2011 reage al nova retejo por Berlin kaj Brandenburgio (Germanio) aperinta en la listo < lokaj-esperanto-grupoj&gt; ĉe Yahoogroups.com li skribis: “Se vi, kara Roland volas vere kunlabori kun la homoj, loĝantoj de ĝemelurboj de Berlino, skribu al ties urbodomoj, urbestraro, sendu viajn proponojn tien. Se la administristoj respondos al vi pozitive kaj konsentos kunlabori kun vi (via teamo), komencu kunlabori. Iom poste proponu al la administristoj lerni Esperanton por uzi ĝin en via kunlaboro. Klarigu al ili, ke Esperanto estas komforta lingvo. Klarigu, ke angla kaj aliaj lingvoj estas tre malfacilaj por lerni kaj uzi ĝin, fakte tiuj lingvoj estas praktike neelerneblaj. Eble (certe) ili lernos Esperanton, ĉar ili estas praktikemaj homoj.
Se vi, kara Roland, volas, ke Esperanto estu azata, turnu vin al la praktimenj, aktivaj homoj. La nunaj esperantistoj preferas komforte sidi en sia varma, senventa marĉo.
Pri la movado de Liaoning
Pri la unua kvinjara plano de LEA por la 21-a jarcento, li akcentis: “Unu el la planeroj estu aplikado de Esperanto en ĉiutaga vivo en la malproksima Ĉinio.”
Informiĝinte ke finiĝis la unua kurso de Evolua Historio de Esperanto en Liaoning Universitato. Li skribis: “Kiam oni prolas pri la historio oni devas pensi pri la estonteco.”
Pri la lasta mesaĝo
La la lasta mesaĝo de s-ro Eugeno, kiun mi legis, estas ke li reagis al la novaĵo “Google tradukas aǔtomate el Esperanto al 63 lingvoj kaj inverse!” aperinta en la listo ĉe Yahoogroups.com en la 24-a de februaro 2012. Li skribis: “Jen venis preteksto, ke ni refoje informu pri tiu ĉi novaĵo al la vasta publiko en la eŭropaj landoj. Se iu sendos la novaĵon al la amaskomunikiloj, nepre aldonu la faktojn pri la lingvo, pri kapablo de Esperanto esti vaste uzata kiel internacia lingvo por ĉiunivelaj internaciaj kontaktoj, rilatoj, organizaĵoj (priskribo de ĝia historio, lingvorajtoj k.s. estu sur la lasta loko).
La forpaso de s-ro Eugeno estas granda perdo ne nur por lia familio, sed ankaǔ por la uzbekistana kaj monda Esperanto-movado, precipe por la projekto “Ĝemelaj Urboj”.
Legante tiujn pecojn mi sentas ke s-ro Eugeno ne foriras, li vivas ankoraǔ, kaj vivos en la koroj de esperantistoj de Liaoning eterne, kaj en memoroj de la tutmondaj esperantistoj eterne.
Pacon, s-ro Eugeno Serg Perevertajlo.

Wu Guojiang
Komisiito de UEA pri la projekto Ĝemelaj Urboj
Vic-prezidanto de LEA , Ĉinio
****
[1] Roland estas s-ro Roland Schnell el la Esperanto-Ligo Berlin en Germanio

13.
Katalin je 2012-04-19 06:48:42

Armenaj esperantistoj profunde kondolencas al la familio de s-ro Eugeno S. Perevertajlo kaj al Uzbekaj esperantistoj okaze de forpaso de kara samideano Eugeno.
Susanna Baghdasaryan
Prezidanto de AEU

12.
reza je 2012-04-19 06:44:58

Karaj Esperantistoj en Tĝikio kaj estimata familio de S-ro Perevertajlo. Bonvolu akcpeti niajn plej korajn kondolencojn el Tajvano, okaze de forpaso de nia kara kaj aktiva samideano. Li kelkfoje korespondis kun mi kaj donis konsilojn kaj proponojn kiel fari pli bonajn lernolibrojn por ĉinlingvanoj en Tajvano. Li ĉiam havis bonajn ideojn kaj iniciatojn. Estas kortuŝe vidi ke lia filino ankaŭ uzas Esperanton kaj tiel bone skribas. Kuraĝon kaj paciencon mi deziras al ŝi kaj ŝia kara familio.

11.
Perevertaylo je 2012-04-18 08:47:03

Dankon al ĉiuj espentistoj kaj simple homoj kui memoras mian paĉon kaj scribis ĉitie..
Mi estas filino de Eugeno Perevertaylo, vi ĉiam povas skribi al mi, kaj demandi ion, mi al ĉiuj respondos.
Mia paĉo lasis ĉiton mondon tre frue.. mi ĝuste ĉition scias.. Ĉar li havis tiom da planojn por la vivo..
Kaj ĝis nun mi ne povas kredi ke li jam ne estas kun ni. Li estas entombigita en Jangijul, regiono en Uzbekistano.
Se vere Paradiso ekziztas li ĝuste ĝin esperantistigos....

10.
ClaudeNourmont je 2012-04-18 08:01:39

Ah, kia malbona novaĵo!
Ni estis en reta konversacio, kiun ni neniam finos.
Sincerajn Kondolencojn al lia familio kaj al la movado en Uzbekistano.

Claude Nourmont

9.
privet je 2012-04-18 05:22:04

Miaj kondolencoj al la familio de kara Eugeno Sergejeviĉ Perevertajlo.
Kun ESP mi konatiĝis en la jaro 1981 dum Uzer en samarkando. Tiam mi estis komencanto kaj mi estis mirigita pro la riĉa E-lingvo de ESP. Somere en la sama jaro mi kaj kelkaj miaj lernantoj partoprenis ORSEJTOn apud Taŝkento. La ĉefa organizanto de la tendaro estis ESP.
En 1982 mi bone spertiĝis dum UZER en Taŝkento. Tiam mi konatiĝis kun s-ro Grinŝpan. En 1985 ESP multe helpis al mi dum organizado de la 1-a Mezazia E-tendaro en montaro apud Duŝanbe. Ĝin partoprenis ĉ. 200 homj el la tuta Sovetunio. En 1987 mi invitis ESP al Duŝanbe por instrui ekspresmetode al studentoj de nia universitato. Dum multe da jaroj ni korespondadis. ESP ĉiam senprokraste respondis al miaj demandoj. Ni ofte gastigis unu la alian. Li estis ĉiamhelpema arda esperantisto. Lia aspekto kaj agado ĉiam restos en nia memoro. Pacon kaj trankvilon al li.

8.
chielismo je 2012-04-17 23:41:29

Antau ol 10 jaroj mi vizitis lian hejmon dufoje kaj memorinde kun Esperanta familio... Li estas animatoro de la movado en la centra Azio.

7.
RoSartoro je 2012-04-17 22:08:30

Miajn kondolencojn! Mi memorigxas ke iam li tre gxentile respondis al miaj mesagxoj!

6.
Vojacek je 2012-04-17 19:03:53

Mi aldonas mian kondolencon al la antaŭaj. ESP vivos plu en farita laboro kaj estos modelo por ni ĉiuj.
Josef Vojáček, Brno, Ĉeĥio.

5.
mjb_edukado je 2012-04-17 18:49:43

Aĥ, kiel malĝojige! Li min gastigis en Taŝkento jam antaŭ longe, li montris la urbon, la propran legomĝardeneton, kaj manĝigis pilavon kun kokidaĵo, hejme produktita... Mi bone memoras la familianojn kaj la du junajn (tiam) geknabojn. Jes, senlaca estas la ĝusta epiteto. Se Paradizo ekzistas, li ĝin esperantistigos.

4.
Luigia je 2012-04-17 18:18:06

El Parma, malgranda urbo de la norda Italujo, iru niajn kondolencojn al la familianoj kaj al la multaj geamikoj de la neforgesebla samideano Eugeno S. Perevertajlo. Li ripozu en paco post tiom da laboro. Li mankos multe al ni, kiuj plurfoje havis la bonshancon ricevi de li kuraghigajn leterojn kaj inviton viziti lin.
Tre malghoje
Luisa kaj Vittorio Madella
silkovojo@aliceposta.it

3.
Vera_M je 2012-04-17 16:41:05

Profundan bedaŭron kaj kondolecon okaze de forpaso de Eŭgeno Perevertajlo, elstara esperantisto, senlaca E-propagandisto kaj inspiranto.
Denome de kazaĥiaj esperantistoj
kun estimo,
Vera Matvejeva

2.
Boris je 2012-04-17 16:08:52

Eŭgeno Perevertajlo estis malofta homo, kiu dediĉis sian vivon al Esperanto.

1.
luisesperanto je 2012-04-17 16:02:13

Kondolecojn por familianoj kaj Esperantujo.
Elkore,
Luis K
Urbo de Meksiko, la 17-an de aprilo 2012.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.