Pri Ekparolu!

Ni informas vin ke ekde januaro 2017 plene ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU! 

Celo de la projekto:
• Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj 

• Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj
• Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon

Baza ideo
Ene de edukado.net ni kreis programon, kie la du flankoj, nome NEVOJ – NEVINOJ (komencintoj) kaj ONKLOJ - ONKLINOJ (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi skajpajn parolsesiojn. 

La GENEVOJ devus havi bazan nivelon de Esperanto, ekzemple fini la arbon ĉe Duolingo. Ni donas al ili 10 eblojn konversacii kun maksimume dek spertaj esperantistoj. La konversacioj okazas pere de skajpo. La renkontiĝojn eblas aranĝi pere de agendo. 

La GEONKLOJ estos spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj. 
La onkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KER-atestilo). Ili ricevos metodikan trejnadon kaj teknikan helpon uzi skajpon. 

Kaj la genevoj kaj la geonkloj povas elŝuti helpmaterialojn, vortlistojn, strukturojn de parolsesioj, laŭ diversaj temoj. 

La partopreno en la projekto estas senpaga. Tio signifas, ke la genevoj ne devos pagi por la sesioj, kaj la geonkloj ne ricevos monon por la farita laboro. Tamen la plej diligentaj estos premiataj. 

Ekde aprilo 2016 ĝis la 1a de januaro 2024 niaj geonkloj donis 4372 lecionojn. 

Se vi volas partopreni en la projekto, serĉu la aliĝformularon por fariĝi ONKLO/ONKLINO aŭ esti NEVO/NEVINO. 

Ni volonte akceptos donacojn, kiuj helpas realigi kaj funkciigi tiun projekton.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.