Pri Ekparolu!
Celo de la projekto:
- Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj
- Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj
- Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon
Baza ideo
Ene de edukado.net ni kreis programon, kie la du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi skajpajn parolsesiojn.
Spektu la filmeton pri Ekparolu!
Nun laboras 107 geonkloj kun 411 genevoj. Finis siajn studojn 100 genevoj.
Ni okazigis (150* + 4768 = ) 4918 sesiojn, estas planitaj 6 pliaj sesioj.
Kaj la genevoj kaj la geonkloj povas elŝuti helpmaterialojn, vortlistojn, strukturojn de parolsesioj, laŭ diversaj temoj.
La partopreno en la projekto estas senpaga. Tio signifas, ke la genevoj ne devos pagi por la sesioj, kaj la geonkloj ne ricevos monon por la farita laboro. Tamen la plej diligentaj estos premiataj.
Genevoj
La genevoj devus havi bazan nivelon de Esperanto, ekzemple fini la arbon ĉe Duolingo. Ni donas al ili 10 eblojn konversacii kun maksimume dek spertaj esperantistoj. La konversacioj okazas pere de skajpo. La renkontiĝojn eblas aranĝi pere de agendo.
Geonkloj
La geonkloj estos spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj. La onkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KER-atestilo). Ili ricevos metodikan trejnadon kaj teknikan helpon uzi skajpon.
* En la provperiodo en 2016 ni okazigis 150 sesiojn, kiujn laŭ la onkloj ni ne administras, sed sume jes.