Kondiĉoj

Necesas distingi du tipojn de ekzamensesioj. 

Unu estas tiu, kiu estas memstara, aparte aranĝota, sendepende de ekzamenoj en aliaj lokoj. Por tiuj memstaraj sesioj necesas ke estu minimume 10 kandidatoj por unu nivelo. Por la aliaj niveloj ne gravas kiom da kandidatoj kolektiĝas.

Ĉe la tutmondaj ekzamenoj por havi la rajton organizi lokajn sesiojn sufiĉas se en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj, sume 5 el ajna(j) nivelo(j). Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj. 

Por ricevi la rajton organizi sesion, la interesatoj devas peti tion rete, plenigante la koncernan formularon. Post la aprobo de la komisiono, la loko ricevos sian kodon kaj aliron al la KER-AGENDO, kiu gvidas la organizantojn en la preparlaboro. En ĝi oni vidas siajn taskojn kaj devas marki en la reto la plenumitajn paŝojn.  

El kiuj partoj konsistas la ekzamenpartoj kaj kiuj estas la organizaj kondiĉoj por okazigi sesion?

Nur skriba sesio 
1) konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj je C1 nivelo argumentado kaj kompreno de 2 legitaj tekstoj. )
2) daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive laŭ la niveloj B1/B2 kaj C1. 
3) signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon. 
4) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo
5) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen inter rigore difinitaj kondiĉoj, sub la reĝisorado de por tiu celo komisiita persono, la t.n ekzamengvidanto.

La parola parto: 
1) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen kun speciale trejnita loka persono kaj unu ekstermovada kontrolisto, inter rigore difinitaj kondiĉoj kaj en ejo bone ekipita je retkonekto, retkamerao kaj sonsistemo

2) konsistas el du partoj: grupe trapasenda laboratoria parto (kontrolo de kompreno de du aŭditaj tekstoj, je ĉiu nivelo ĉ. 40-minuta daŭro), kaj 20-minuta antaŭkomisiona parto 
3) la laboratoria parto devas okazi samtage kun la skriba parto
4) la antaŭkomisionan parton necesas aranĝi alitage kaj por ĝi necesas la specialaj teknikaj kaj personaj kondiĉoj, do, certe ne eblos ĉie. 
5) post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la parola parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la skriban parton de la sama nivelo pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon.
6) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo

Atentu: ne eblas ene de unu sesio miksi la nivelojn, do, ekz. trapasi je B2 la parolan parton kaj je C1 la skriban.


Se vi konsideras la eblon kaj volas organizi ekzamensesion bv. plenigi la koncernan formularon

Kiel unua paŝo necesas indiki tie - inter aliaj - la sekvajn informojn: 

1) lando, urbo, loko de la planata ekzameno
2) ni petas aparte indiki, se la loko jam okazigis la KER-sesion kaj la helpantoj, lokoj estos la samaj kiel en la antaŭaj jaroj. 
3) laŭnivela (proksimuma) kvanto de la kandidatoj
4) nomo, kontakteblo (ankaŭ skajpa kaj telefona) de la loka organizanto kaj eventualaj jam konataj helpantoj. 

Proceduro de la ekzamensesio

1) La kursgvidanto/loka organizanto anoncas la intencon okazigi sesion kaj liveras la supre petitajn informojn
2) La komisiono kontrolas la kondiĉojn
3) Okaze de favoraj kondiĉoj la komisiono publikigas la sesion en la retejo de la ekzamenoj kaj la kandidatoj povos tie aliĝi elektronike
4) Okaze de peto de parola sesio necesos pliaj striktaj kaj seriozaj preparoj, trejnado kaj testado de la teknikaĵoj. 
5) Je sufiĉe da aliĝoj la komisiono aprobos kaj fiksos la sesion, trejnos la elektitajn gvidontojn kaj faros la necesajn preparlaborojn. 
6) La loka organizanto de la sesio aliĝas al la KER-AGENDO kaj tie plenumas ĉiujn organizajn taskojn kiel ekz. trovo de protektantoj, ekzamenejo, varbado kaj informado, kolektado de kotizoj, okazigo de la sesio, prizorgado de la dokumentoj ktp. ktp.. 

Rimarkendas, ke la poŝtokostoj kaj eventualaj kostoj de la ekzamengvidontoj, luado de ekzamensalono kaj aliaj surlokaj kostoj ŝarĝos la organizontojn kaj ne UEA aŭ ITK. 

Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker
Por la konkretaj organizaj laboroj ĉiam estas malmulte da tempo, sekve necesas efika kaj preciza laboro. 

Okaze de demandoj, neceso de pliaj informoj skribu, anoncu vin ĉe ker-ekzamenoj@edukado.net. 

Katalin Kovats, estro de la ekzamenkomisiono de UEA, organizanto de la Tutmondaj Ekzamentagoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.