Provekzamenoj

Kion ni proponas?

Ni planas ebligi al interesiĝantoj provon de specimeno je maksimume du najbaraj niveloj.

Danke al edukado.net, ESF, UEA, landaj asocioj de Francio, Britio kaj Usono, kaj danke al donacoj de kelkaj individuoj ni povos disponigi senpage ĉirkaŭ 180 provekzamenojn. 

Kiel eblas aliĝi?
La interesiĝantoj petas provekzamenojn pere de la formularo (en kiu ili indikos je kiu(j) nivelo(j) kaj tipo(j) ili ŝatus trapasi la provtesto(j)n kaj kiajn reagojn ili ŝatus ricevi. .
En la formularo ni petas respondon ankaŭ pri kelkaj aliaj informoj, rilate al pasintaj ekzamenspertoj kaj planoj por ekzameniĝo. La informojn kaj datumojn edukado.net traktas respektante la privatecajn regulojn.

Kiel kaj kiam trapasi la prov-ekzamenojn?

Post la aliĝo la petinto estos registrita en la ekzamena retejo, ricevos pasvorton kaj aliron al la petitaj testoj.

Post ensaluto al la ekzamenpaĝo ĉiu povas legi en kiu tempoperiodo eblos solvi la testojn. Kutime eblos trapasi la provtestojn kiam ajn dum pluraj monatoj.

Ĉar la provekzamenon oni rajtas trapasi nur unufoje, ni petas ke oni "testu sin" nur tiam, kiam oni havas la necesajn kondiĉojn (sufiĉan tempon, senĝenan lokon kaj bonan retaliron). Ni disponigos detalajn priskribojn pri la farendaĵoj. 

Post la solvado de la petita(j) testo(j) ene de unu semajno la kandidato ricevos la rezultojn, povos vidi siajn erarojn kaj ricevos konsilojn de fakuloj, kiuj certe helpos elekti la ĝustan nivelon por trapasi veran ekzamenon kaj bone prepariĝi al ĝi.

Antaŭ la veraj KER-ekzamenoj edukado.net okazigos Zoom-seminariojn por tiuj, kiuj trapasis retajn provtestojn, kie eblos starigi demandojn kaj ricevi klarigojn, konsilojn.
Ni tamen atentigas ke la provekzameno ne egalas al vera ekzameno, la trapasinto ne ricevos oficialan atestilon pri ekzameniĝo. 

La provtestojn eblas jam mendi per la formularo. La testado komenciĝis en marto. Vidu la detalojn pri la tempodaŭro.

Se vi interesiĝas pri la veraj KER-ekzamenoj, iliaj datoj kaj aliĝiloj estas ĉi tie

La senpagajn provekzamenojn ebligis la sube indikitaj sponsoroj.

Se ankaŭ vi povas kaj volas helpi por plimultigi la eblojn, bv. legi pri la celoj kaj ebloj subteni la programon. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.