Poznan

 


Enprofundiĝi en literaturon, historion kaj movadon de esperanto, konatiĝi kun ĝia lingvistika priskribo, akiri larĝan bildon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado.
Jen la konstanta oferto de la Interlingvistikaj Studoj de la pola Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando). Tiu ĉi kompleksa formado – komparebla al filologiaj studoj kaze de aliaj lingvoj – estas unika. Se ni ne sukcesos havi 20 kandidatojn, estas la danĝero, ke neniam plu funkcios la fako. Ni devas kunagi por la konservado de tiu unika eblo. 

Temas pri 3-jara studado. Tio signifas ke necesas 7-fojojn vojaĝi al Poznan kaj pasigi tie po unu semajnon. En septembro 2014 startos nova grupo. La unua sesio okazos en septembro 2014.

Studkotizo: A-landoj: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), B-landoj: 700 PLN (ĉ. 175 EUR) / semestro. 

Kvankam ESF disponigos kelkajn stipendiojn, tiuj kovros nur la studkostojn. Multaj el la kandidatoj havas financajn malfacilaĵojn por akumuli la monon por la vojaĝkostoj, kiuj ekzemple el Brazilio povas esti mil eŭroj por ĉiu vojaĝo. 

Estas nia komuna intereso ke estu diplomitaj esperantologoj en la mondo. Kiam ili venas el lando, kie Esperanto havas ŝancon eniri la instrusistemon eĉ pli gravus ilia formado. Aldone kiam la kandidatoj eĉ agadas, laboras en universitato, laŭ nia opinio, ni devos ebligi al ili la studojn. Tial edukado.net lanĉas kampanjon por kolekti monon por ili, kaj garantias precizan administron, informadon al la subtenontoj pri la donacoj kaj studoj de la subtenatoj.

Se vi decidis helpi, bv. unue kontakti edukado.net por priparoli la detalojn por ŝpari ĝirkostojn.  

Se vi tuj agas per ĝiro bv. vidi la eblojn ĉe la konto de edukado.net indikante al kiu vi celas helpi. Se vi ĝiris monon, bv. nepre ankaŭ skribi pri tio mesaĝon al redaktanto(ĉe)edukado.net


 

 

Karina Oliveira
el Brazilo

PowerPoint en PDF

Prezentoteksto

Rafael Henrique Zerbetto

el Brazilo

Filmeto

Prezentoteksto

Eida Messias Lima
el Brazilo 

 Prezentoteksto

Suso Moinhos
el Hispanio 

Prezentfilmo

Prezentoteksto

Félix M. Jiménez 
el Hispanio

Sinprezento   

 

Pri la celorientitaj donacoj bv. peti informojn ĉe la redaktoro. 

Por la komuna kaso donacis monon: Synnöve Mynttinen (plurfoje) Arja Marita Kuhanen, Rob Moerbeek, Peggy Ley, Istvan ERTL kaj Douglas Draper.

En 2016 Mónika Molnár, Jindrich Kostalek, Ina Tautorat (2x), Rob Moerbeek, Douglas Draper, Fernando Maia Jr.,
Zofia Rogalska, Vittorio Madella, kaj Synnöve Mynttinen (plurfoje).
Por februaro 2017: Douglas Draper, Herman Deceuninck, Douglas Draper, A.V. kaj Istvan Ertl kaj Małgorzata Zięba-Szmaglińska
(La sumojn vi povas vidi ĉe http://edukado.net/prie/subteno/listo).
Klarigo:
*   Po 100.00 eŭrojn ricevis 5 brazilanoj en septembro 2014, la mono estis kolektita fine de UK, en Bonaero por tiu konkreta celo.
** Ne plu bezonas, ĉesis studi

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.