Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojEnketo pri la uzantaro de lernu.net

kristof
afiŝita je 2010-12-13 20:39:30

Saluton,

mi realigis demandaron por pli bone koni la motivojn kaj kutimojn de tiuj, kiuj lernas Esperanton uzante lernu.net.

Se vi estas en tiu ĉi kazo mi esperas, ke vi povos dediĉi kelkajn minutojn al tiuj demandoj. Via kontribuo helpos pli bone koni la esperanto-lernadon per interreto, kaj plibonigi ĝin.

Se vi estas instruanto, bonvolu diskonigi ĝin al viaj kursanoj, kiuj ankaŭ lernas esperanton per lernu.net.

Tiun enketon mi faras kadre de mia trejnado pri esperanto-instruado en la universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Ĝiaj rezultoj estos la bazo de mia finlaboraĵo, kies titolo estos "Lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu.net".

La anonimeco de la respondoj estas garantiita. Ili utilos nur al statistikaj analizoj, kaj neniu persona datumo estos malkaŝita.

Vi povas elŝuti la enketilon en diversaj lingvoj kaj formatoj:
esperanto (.doc/.odt)
angla (.doc/.odt)
hispana (.doc/.odt)
franca (.doc/.odt)
portugala (.doc/.odt)
rusa (.doc/.odt)
ĉina (.doc/.odt)

Mi pretas respondi al ĉiaj demandoj. Sendu ilin al ch.chazarein(ĉe)gmail.com

Antaŭdankon pro via helpo!

mat956
afiŝita je 2010-12-14 14:11:18

"Mi antaŭdankas vin pro via kontribuo. Bonvolu resendi la plenigitan enketon antaŭ la 20a de aŭgusto 2010."

Jen frazoj el via enketilo. Ĉu la dato estas erara?

kristof
afiŝita je 2010-12-14 15:49:55

La frazo estas forviŝenda, malatentu ĝin. Mi tuj okupiĝos pri tio, dankon pro la atentigo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.