Forumo

TemojPanteonoKiuj forpasintaj pedagogoj iru en la Panteonon?

Katalin
afiŝita je 2010-12-14 22:36:36

En la Panteonon ni lokas prezentojn pri la jam forpasintaj granduloj.
Bonvolu ĉi-sube indiki al ni nomojn de forpasintaj instrusitoj, kiuj meritas eniri al Panteonon.
Vian proponon bv. subteni per kelkfraza argumentado kaj klarigo pri via elekto.
Por kolekti informojn pri la proponata persono ni eble bezonos helpon. Se vi ankaŭ en tio povos kunlabori, bonvolu aparte kontakti nian redakcion. Koran dankon, Katalin

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-05-13 18:16:03

Releginte materialon de RITE pri la Esperanto-movado ekster Eŭropo mi rememoris elstaran personon, kiu en Brazilo estis ŝlosila en la kampo de instruado de Esperanto. Temas pri Ismael Gomes Braga (1891-1969). En 1937 okaze de la 50-jariĝo de Esperanto kaj de la tiujara jubilea UK, li estis inter aliaj intervjuita kiel esperantista veterano (li lernis la lingvon en sia juneco). Tiu intervjuo kaj aliaj liaj artilokoj originale verkitaj en Esperanto eniris la unuan Esperantlingvan libron aperintan en Brazilo, nome Veterano. Aliaj brazilaj esperantistoj eble povos per aliaj informoj riĉigi mian ege modestan prezenton.

Li estis kunfondinto de unu el la tradiciaj Esperanto-societoj en Brazilo, nome Kultura Kooperativo de Esperanto, kiu iam disponis pri propra presejo per kiu eldoniĝis sub lia plumo multaj lernolibroj de Esperanto. El la franca li tradukis ekz. la libreton "Unua Manlibro de Esperanto", kiu havis plurajn eldonojn kun plurmil ekzempleroj. Li verkis ankoraŭ plurajn aliajn lernolibrojn kaj vortarojn, legolibrojn, koversacilibreton, artikolkolektojn (ekz. de Carlo Bourlet kaj de Zamenhof) - inkluzive en la hispana - kiuj dum jardekoj grave servis ne nur portugallingvajn esperantistojn. Li verkis Esperantokursojn por gazetoj kaj instruis per radioelsendoj. Li estis ankaŭ tradukisto kaj aktivulo por la Brazilaj Kongresoj de Esperanto. Mi proponas lin en la Panteonon.

Katalin
afiŝita je 2014-12-03 14:41:13

Dankon por la propono. Mi petas vin sendi vivresumon kaj foton por ke mi povu prilabori la prezenton.

Leon
afiŝita je 2020-09-05 07:16:40

Mi proponas la nederlandan ELS KERVERS-VAN THOLEN.
Bonvolu vidi https://www.esperanto-nederland.nl/esp/fenikso/2008/FEN-X_jan_feb_2008.pdf , paĝo 4.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.