Forumo

TemojMetiejoAkuzativo aǔ prepozicio?

tukero
afiŝita je 2011-08-26 22:25:24

Jes, jen ni atingis tre gravan konstaton. Mi gratulas.

laszlo
afiŝita je 2011-08-27 07:19:59

Mi esperas, ke vi pensis pri la samo kiel mi rilate al tio, ke planlingvo devas esti sena de superfluaj komplikaĵoj.
Elipsaj frazoj estas malpli facile kompreneblaj, ol tiuj neelipsaj. Do elipsaj frazoj estas komplikaĵoj, kiuj malhelpas kaj misgvidas dum lernado la nepoliglotajn lingvouzantojn. Tiaj komplikaĵoj ne rajtas enesti en etalona lingvaĵo.

tukero
afiŝita je 2011-09-01 20:57:42

Vi pravas, sed kelkfoje elipsoj estas bezonataj kaj sencoplenaj. Kelkaj havas "meritojn", kiel mi konstatis en alia fadeno pri la elipsado de pronomo. Aliaj protektas legantojn kaj precipe aŭskultantojn antaŭ superfluaj kaj tedaj ripetadoj.

tukero
afiŝita je 2011-09-01 21:24:26

Mi esperas, ke vi pensis pri la samo kiel mi rilate al tio, ke planlingvo devas esti sena de superfluaj komplikaĵoj.

Ni pensas pri la sama afero sed havas nekongruan vidpunkton pri ti, kio estas superflua aŭ komplika (ĉi tie vi miasperte elipsus "aŭ";). En interetna lingvokomuno ĉiu povas proponi ion, kio ŝajnas pli konvena laŭ la individua vidpunkto. Tamen, tio, kio ŝajnas esti pli taŭga[i] por unu individuo, povas esti pli komplikiga por alia individuo.
Oni precipe ne inventu gramatikaĵojn kiuj ne estas pravigeblaj per iu ajn gramatiko de la fontlingvoj de Esperanto, kiuj provizis la ekzistantan gramatikon.[/i]

laine
afiŝita je 2011-11-24 19:02:20

Ĉu vi permesas al mi demandi, kie la Fundamento diras, ke la prepozicio ”al” interŝanĝeblas per la akuzativa finiĝo? La tuta komenca mesaĝo de ĉi tiu diskuto ŝajnas al mi simple estigi batalon kontraŭ io neekzistanta.

laszlo
afiŝita je 2011-11-25 05:22:48

”kie la Fundamento diras, ke la prepozicio ”al” interŝanĝeblas per la akuzativa finiĝo?”
- - - - -

Ĉu vi pensis pri konkrete formulitaj reguloj? - se jes, nu, eble vi ne scias tion, ke Zamenhof kompilis nur tre malmulajn, konkrete formulitajn regulojn (tiujn, kiuj enestas en tiuj 16 alineoj en Fundamenta Gramatiko), ĉar li decidis prezenti ĉefe modelfrazojn anstataǔ formuli konkrete ceterajn necesajn regulojn. Tiujn modelfrazojn eblas trovi en Ekzercaro, tradukoj, kaj iujn klarigojn en Lingvaj Respondoj.

laine
afiŝita je 2011-11-25 08:06:43

Mi konas la Fundamenton tre bone kaj konstatas, ke vi ne kapablas respondi la demandon. Vi elektis batali kontraŭ memdifinitaj ventmueliloj. Krome, mi ne komprenas, kial diskuti kaj diskutigi pri io tia en forumo celita por "pridiskuti kaj interŝanĝi diversajn ilojn por pli efika instruado kaj lernado de Esperanto".

tukero
afiŝita je 2011-11-28 23:18:55

Jes! Instruado kaj lernado de Esperanto, kia ĝi estas, kaj ne kia ĝi estu!

(Eksmembro) guteto
afiŝita je 2011-11-29 16:00:35

Jes! Instruado kaj lernado de Esperanto, kia ĝi estas, kaj ne kia ĝi estu!
Nenio diris ke Esperanto devas esti kiel proponas Laszlo.
Instruado kaj lernado de Esperanto nur montris al mi kiel novulino
ke ĝi tute ne estas tiel facila, eĉ poste ĉiuj tiuj komentoj iĝas ĉiu tage pli komplika. Ĉu mi miskomprenis Laszlo? Sed ŝajnas al mi ke li montras kia instrado kaj lernado de Esperanto estas. Kompreneble ke poste rezulto povas esti kia esperanto devus aŭ eblus esti:pli facila, klara k.t.p.

laszlo
afiŝita je 2011-11-29 17:59:16

"Instruado kaj lernado de Esperanto, kia ĝi estas, kaj ne kia ĝi estu! "
- - - -
Ĉu vi povus denove kompili tiun frazon tiel, ke ĝi estu racie komprenebla?

...mankas racia mesaĝo...

Antaudanke

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.