Forumo

TemojMetodikoMi petas sugestojn por prezentado pri Esperanto

pauxleto
afiŝita je 2012-02-15 00:39:29

Mi petas sugestojn. Mi prezentos Esperanton en usona lernejo la venontan semajnon. Eble mi havas 15 minutojn por la prezentado. Kaj mi ne volas nur paroli PRI Esperanto sed mi ankaŭ volas instrui iomete. Eble mi instruas tre bazajn vortojn kaj frazojn. Ĉu iu havas ideojn pri mallonga prezentado? (strukturo, ekzemploj, laborfolioj, ktp.) Multan dankon!

Bonvolu komenti sube aŭ en mia BLOGO

Katalin
afiŝita je 2012-02-15 07:01:20

Mi regule faris kaj faras tiajn fulmkursetojn propagandcele. Ili konsistas ĝenerale el 10-minuta enkonduko nacilingve kaj 40-minuta lecioneto. Vi povas legi pri tio kaj vidi kelkajn erojn en la blogo ĉe http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/98314
Atentu, eble por viaj celoj la tuto estas tro, sed vi povas ĉerpi ideojn.
Bv. raporti post via leciono pri tio, kion vi mem faris finfine. Sukceson, Katalin

pauxleto
afiŝita je 2012-02-15 07:45:25

Multan dankon, Katalin!!!
Eble mi faros filmentojn kaj mi povas montri al vi!
Paŭleto

drakoluiz
afiŝita je 2012-02-21 21:40:27

Pauleto,
en la tempo de mia laborado en biblioteka lernejo, mi ofte devis fari tiajn enkondukojn antau mezlernejaj klasoj por invito al novaj kursoj.
komence mi prezentis min tre rapide: mi estas luiz de x-lernejo kaj havas inviton al vi partopreni kurson en la programo de kultura disvastigo. sekve mi demandis chu iu scias kio estas esperanto. ghenerale nur unu-du jesis. do mi klarigis ke temas pri lingvo, sed ne sama al la aliaj, dume mi desegnis mondo-cirklon sur la tabulon kaj skribis 'esperanto internacia lingvo' internacia.
sekve mi demandis chu iu scias kiom da lingvoj oni parolas en la mondo. mi mem respondis kaj diris ke chiu kvazau signifas identokarton de la koncerna parolanto kaj ke esperanto estas identokarto por chiu, kiel homarano, tutplanedano. rolo, kiun unesko rekonas al esperanto kaj kiu konformas al la charto de unuighintaj nacioj (tio celis la instruiston, por ke tiu ne tiel facilanime detruu per kelkaj vortoj la prezentadon).
poste mi diris ke por tia rolo internacia lingvo devas esti pli facila kompare al la aliaj kaj pro tio la kurso povas mallonge dauri.
fine mi prezentis argumentojn: helpo al posta lernado de aliaj lingvoj, aldonante ke praktike de la angla, nuntempa lingvo en internacia rolo pro potenca signifo de usono; pli bona kompreno de la strukturo de la portugala mem; kaj per posta praktiko disvolvo de logika pensado. tion chi mi rapidis kelkvorte surtabuligi (ankau tio chefe por la cheestanta instruisto).
sekve de tio au foje antau ghi jam dume mi surskribis datojn, horon kaj detalojn de aligho de la kurso.
ofte venis peto de diro de io ajn en la lingvo kaj mi kutimis doni formulon de sylla chaves parkeritan (!) "simpla, fleksebla, vere internacia en siaj elementoj, la lingvo esperanto prezentas al la mondo civilizita la sole veran solvon de la problemo de lingvo internacia" - eksmoda, chu ne? - pro ties belsoneco kaj similo al latinida lingvo, kian oni chi tie parolas. foje, anstatau tio, mi diris en esperanto - kun posta entuta traduko - ke estas granda plezuro ekkonatighi kun la klaso, ke mi dankas kaj esperas revidi kelkajn, se ne chiujn, en la kurso mem. mi devis rapidi char tiaj interrompaj vizitoj ghenas chefe la instruiston, tamen ili ne malhaveblas. afishojn, ekzemple, oni apenau rimarkas. neniam mankis lernantoj al la kursoj...

Katalin
afiŝita je 2012-05-20 00:52:17

Ŝajne Paŭleto bone elturniĝis, vidu mem...

http://www.youtube.com/watch?v=wZaYzA5aAA4

pauxleto
afiŝita je 2012-05-25 18:46:43

Katalin skribis:
Ŝajne Paŭleto bone elturniĝis, vidu mem...

http://www.youtube.com/watch?v=wZaYzA5aAA4
Dankon, Katalin

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.