Forumo

TemojListo de E-lernejoj kaj kursojBonvolu aldoni viajn listojn ĉi tien.

Katalin
afiŝita je 2012-02-21 16:56:55

Kiu komencos?

Ludoviko
afiŝita je 2012-02-25 09:47:42

Ni sendas la adresaron de bazgradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - en januaro de 2012 instruas Esperanton.
Multsalute
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

 DOC Alkroĉita dosiero: 6645_1330163142.doc

Miaohui
afiŝita je 2012-03-04 09:46:20

Ni okazigis kaj okazigas en monaĥejo Tiefosi jenajn kursojn esperantajn:De 2010-01-01 ĝis 2010-01-19 Baza kurso en kiu lernas tri junaj tibetanoj.De 2012-01-27 ĝis 2012-01-29 kurseto en kiu lernas tri gastoj restantaj en la monaĥejo.De 2012-02-27 ĝis 2012-03-03 kurseto en kiu lernas kvar kursanoj.De 2012-03-04 ĝis 2012-03-31 Baza kurso por kvar kursanoj, kiuj memlernas tekstlibron de sinjoro Li Shijun per la instrua filmo kaj helpo de instruisto. Poste, se ili faros bone, ili ankaŭ lernos per la filmo "Mazi en Gondolando".Post la kurso, se kursanoj volas daŭrigi sian lernadon, ni okazigos mezgradan kurson per la tekstlibro de Samideano Wang Chunfang.

Ĉiuj niaj kursoj estas senpagaj, kaj la kursanoj nur pagas por siaj loĝado kaj manĝado en la monaĝejo.

Mia adreso: S-ro Shi Yonggen (Miaohui), Qianxian, CN-713306, Shaanxi, Ĉinio. Retadreso: miaohui@wo.com.cn Retejo: http://www.budhano.com

 DOC Alkroĉita dosiero: 8671_1330854984.doc

Ludoviko
afiŝita je 2012-03-04 10:51:05

Ĉi tie ni sendas la adresaron de mezgradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - daŭre instruas Esperanton.
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo

 DOC Alkroĉita dosiero: 6645_1330858114.doc

Ludoviko
afiŝita je 2012-03-10 18:02:01

Aldonite mi sendas la adresaron de Triagradaj lernejoj, kiuj laŭ mia scio aktuale instruas Esperanton.

 DOC Alkroĉita dosiero: 6645_1331402521.doc

Ludoviko
afiŝita je 2012-03-10 18:03:21

Ludoviko skribis:
Aldonite mi sendas la adresaron de Triagradaj lernejoj, kiuj laŭ mia scio aktuale instruas Esperanton.

Larisa
afiŝita je 2012-12-25 09:08:21

Dum la tempo mi instruas italan lingvon en la sendependa lingva centro de nia urbo N.Tagil(Rusio) “iSchool” http://www.ischool-nt.ru/ Inter la instruitaj lingvoj vi ne vidas Esperanton char en la lingva lernejo la instruistoj kaj la direktoro ne kredas ke Esperanto estas utila lingvo por komunikado. Do, estus bonege se la instruistoj de la edukado.net skribu al nia lingva centro por montri la vivecon kaj utilon de Esperanto. Fakte nun estas kelkaj lernantoj kiuj deziris ekscii pri Esperanto kaj mi volonte donis al ili lerno-materialojn kaj informon en Interneto. La adreso de nia lernejo estas ischool-nt@mail.ru La direktoro estas Irina Stepanovna. Mi esperas dank’ al via helpo en la lernejo aperos Esperanto-klubo. Nun krom kursoj funkcias nur angla klubo

Ludoviko
afiŝita je 2013-01-24 17:35:30

Karaj Geamikoj!
La 20-an de januaro 2013. la aktualigitaj adresaroj de bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj estis pretaj por aperigi ilin ĉi tie. En la lastaj tagoj alvenis informoj pri ĉeso de la instruado de Esperanto en pluraj lernejoj. Mi devas do forigi tiujn lernejojn el la adresaroj. Se ĉio okazos laŭplane, eble en la dua duono de februaro mi povos afiŝi ĉi tien la denove aktualigitajn adresarojn - entute proksimume kun 150 lernejoj.
Plej amike Ludoviko MOLNÁR

Ludoviko
afiŝita je 2013-02-23 17:11:07

Jen la adresaro de mezgradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - en februaro de 2013 instruas Esperanton. Amike: Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

 DOC Alkroĉita dosiero: 6645_1361639467.doc

Ludoviko
afiŝita je 2013-02-23 17:15:31

Karaj Geamikoj! Jen la adresaroj de triagradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - en februaro de 2013 instruas Esperanton. Amike Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

 DOC Alkroĉita dosiero: 6645_1361639731.doc

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.