Forumo

TemojKIUN LERNOLIBRON ELEKTI?Kiun lernilon vi uzas en viaj kursoj?

Kiun lernilon vi uzas dum viaj kursoj?

Katalin
afiŝita je 2012-08-30 20:32:54

Librojn ni elektas laŭ diversaj vidpunktoj.
Gravas
• la instrukondiĉoj (al kiuj, kiucele, kiom ofte, kie kaj kiel oni instruas ktp)
• la trajtoj de la kursanoj (infanoj, plenkreskuloj, iliaj lingvaj antaŭkonoj, iliaj motiveco, celoj, spertoj, nivelo ktp)
• elektita metodo aŭ preferataj metodoj
• la trajtoj de la instruisto mem
• la trajtoj de la libro (prezo, aĉeteblo, moderneco, materialoj, leksiko, lecionkvanto, koloroj, formato, litergrandeco; kun aŭ sen solvoj, instruista helplibro, sonmaterialo, ekzerco, vortolisto …

En Esperantujo ni havas certe pli ol mil lernilojn?
Kiujn el ili elekti?
Kiujn librojn (al kiuj grupoj) vi jam uzis kaj ŝatis? Kial?
Kiuj havis mankojn kaj necsis ilin kompletigi? Kiel vi elturniĝis?
Kiugrade vi uzas niajn ekzercojn por la kompletigaj celoj?
Kiuj el vi tute ne uzas presitajn lernilojn kaj kiel vi elturniĝas tiuokaze?
Kiujn kromajn legaĵojn vi konsilas al viaj lernantoj?

Ĉiujn menciitajn librojn de la enketilo vi povas trovi en la sekcio KATALOGO. Simple indiku vorton el ilia titolo en la kampo de ŜERĈVORTO.
Ankaŭ aliajn instruilojn vi povas elekti se vi markas viajn kriteriojn (nivelo, metodo, lingvo, ktp.)
En la ĉefpaĝo de la katalogo vi povas travidi centojn da libroj. Bv. provi la EKSPOZICION.

Se vi havas dubojn, demandojn, bv. starigi ilin ĉi tie, por ke la redaktoro kaj la membroj povu vin konsili.

Ps. La listo de la enketilo origine estis pli longa, sed la programo ebligas nur 10 punktojn, do, la ceterajn bv. mem mencii en viaj komentoj. Dankon.

akrocefalo
afiŝita je 2012-08-31 10:53:27

Por komencantoj mi jam plurfoje uzis Kunvojaĝu. La enhavo estas sprita, kaj amaso da ekzercoj faciligas la laboron de la profesoro.
Dum la daŭriga kurso por progresantoj kaj membroj de la klubo, ni preskaŭ ĉiam uzas la ekzercojn publikigitajn de edukado.net. Ili estas tre variaj kaj facile eblas elekti inter facilaj kaj malpli facilaj ekzercoj pro la sistemo A1 ... C2.

kristof
afiŝita je 2012-08-31 12:19:11

Ĝis nun, mi ne trovis lernolibron, kiu plene kontentigas min. Mi do kutime uzas propron materialon, jen verkita laŭ miaj ideoj, jen kompilita el diversaj fontoj (interalie el edukado.net).

Mi tre rekomendas "Poŝamiko" al la kursanoj, sed mi ne bazas la kurson sur ĝin.

Se mi devus elekti libron, tiam mia elekto dependus de la celpubliko. Kadre de komencanta kurso, mia elekto estus "Kunvojaĝu" por plenkreskuloj, kaj "Esperanto por lernejaj klasoj" por adoleskuloj. Por progresantoj (ekde A2), mi pli verŝajne elektus "Temagemo".

RoSartoro
afiŝita je 2012-08-31 13:01:52

Ekde kvindeko da jaroj, en Argentino ni kutimis uzi manlibron de J.Hess "Sabe Ud.Esperanto". Nun ni havas lastajaran reeldonon... Sed la verko estis/as ankaŭ en la reto ekde la jaro 2000 eĉ kun voĉlegado de la ekzercoj, aŭ pere de aĉeteblaj KD. Por iniciati infanojn iam mi uzis videon de "Mazi en Gondolando". Mi spertis ke ili tre rapide parkere memoriĝas la tekstojn kun korekta prononcado. Por la iamaj korespondaj kaj personaj kursoj ni havis kelkaliajn manlibrojn el niaj instruistoj: J.Skolnik, E.R.Ontoria,H.Lingva, H.Meroni, D.Quarello,Ergoto de Bonaero,A.Villafranca kaj eĉ kurso de T.Sekelj kaj hispanigita de F.Szilagyi, kun kiu mi mem iniciatiĝis en la jaroj 1950... Nun ni enirigas studentojn en la reto, ĉe lernu.net aŭ Livemocha, kie oni troviĝas studentojn el la tuta mondo...

pjer
afiŝita je 2012-08-31 16:23:56

Saluton, persone kiam mi malkovris la Unuan libron de Zamenhof, skribita en mia gepatra lingvo, mi komprenis, ke mi malbone lernis la lingvon per klasikaj metodoj. Mi ne plu instruis kelkajn tempojn kaj studis la Fundamenton, samtempe mi malkovris la libron de C. Piron: La bona lingvo, sekve mi konstruis personan kurson ekde la Fundamento kaj la instruromaneton:Gerda malaperis. Anstataù diri al miaj francaj lernantoj:" E-o estas facila ĉar ĝi similas multe al la franca sed estas multe pli regula, ktp.", kontraŭe mi diras la ŝajna simileco estas kaptilo, atentu la strukturo de E-o, estas tute stranga al eŭropa lingvo, tion Z. klarigis en La Unua Libro:...simila lingvokonstruo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj .... Do mi'a'j ge'lern'ant'o'j mal'kovr'as teksto'j'n tiel'e skrib'it'a'j, ĉar fakte Z. skribis: « Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj […] » kaj la regulo de la gramatika fundamento klarigas precizigas:11a. La kunmetitaj vortoj rezultas de simpla kunigo de la elementoj, kiuj formas ilin, skribitaj kune sed disigitaj per streketoj
  • ...
  • En leteroj aŭ verkoj por personoj, kiuj jam konas la lingvon, oni povas malmeti tiujn streketojn. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la precizan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto, kaj sekve ricevi la kompletan signifon sen ia ajn antaŭa studo pri gramatiko.
  • . Tiel miaj lernantoj trovas la lingvon iom stranga kaj malfacila je la komenco, sed tre rapide ili komprenas la nekredeblan efikon de tia strukturo, poste ili pli kaj pli scipovas konstrui la vortojn kaj esprimi siajn ideojn eĉ per malgranda stoko de radikoj (tiuj de la Fundamenta gramatiko kaj de Gerda malaperis). Post nurunujara kurso (= 50 horoj kun instruisto kaj 50h hejme), ili kapablas ekzamenigî en B1 aŭ B2 Ker-ekzameno.
    Jen resume mia instrumetodo. Amik'e kaj Bon'a'lingv'an'e, Pierre Telle Bouvier.

    Barboza
    afiŝita je 2012-08-31 20:23:04

    En Universitato de Braziljo komencos en la unua de oktobro nova kurso de Esperanto sur novaj bazoj kaj kun nova celo: kompetentigo de instruistoj de fremdaj lingvoj por la kroma instruado de Esperanto. La elektita lernilaro estas Esperanto por Lernejaj Klasoj pro ĝiaj profesiecaj trajtoj, adkvataj por instruado en tiu lernetoso. En la universita lingvo-lernejo UnB-idiomoj, kie Esperanto estis ĵus aldonita al la 13 lingvoj tie jam instruataj, oni postulas profesiecajn materialojn kaj profesiemajn instruistoj. Mi esta suspektinda, ĉar mi estas la aŭtoro. Josias Barboza, Braziljo
    PS. Katalin, kara, mi ankoraŭ ne listigis la kurson ĉe "kursejo", pro manko de informo pri la nombro de lernantoj, ĉar oni ankoraŭ enmatrikuliĝas, ĝis la 24a de septembro. Josias

    Katalin
    afiŝita je 2012-08-31 20:31:18

    Dankon, Josias pro la raporto.
    Cetere kursojn eblas registri sen kono de la preciza kvanto de studentoj aŭ io alia. La registrinto de kurso ĉiam povas reiri, ŝanĝi la datumojn, aktualigi la informojn. Do, antaŭvidita kvanto de kursanoj kiam ajn estos ĝustigebla. Bv. registri viajn kursojn jam antaŭ ol ili komenciĝas, ĉar tiel aliaj eble povos aliĝi ĝustatempe.
    La loko kie eblas registri kursojn estas la KURSEJO.

    Vojacek
    afiŝita je 2012-09-01 10:10:46

    Por komencantoj mi uzas "Mazi en Gondolando" kaj mian "Ekzercaron" kun ekzercoj al unuopaj lecionoj, gramatikaj ekzercoj kaj malgranda kantareto. Kiam mi instruis en Pedagogia fakultato de Universitato Masaryk (MU) en Brno (kie estraro ne favoris al instruado de Esperanto), la kurso estis envicigita dum aŭtuna semestro, nun en Filozofia fakultato de MU (Instituto de lingvistiko kaj baltistiko) ĝi estas dum printempa semestro. Plej parte mi strebas uzi rektan metodon.
    Por progresantoj (nun en aŭtuna semestro) mi uzos "Esperantem za tři měsíce" (Per Esperanto en tri monatoj) de Chrdle - Chrdlová de la dudeka leciono. Parte mi uzos "Paŝoj al plena posedo" de Auld (la unuan lecionon), kiun mi intencas uzi dum sekva (printempa) semestro, se interesiĝos studentoj pri plua daŭrigo. Ankaŭ, pro vortbazoj al diversaj temoj, mi uzos "Ni parolas esperante" de Vl. Němec. Malavantaĝo de la lernolibro estas demandoj en ekzercoj, al kiuj estas respondoj precize frazoj el la leciono. Tio ne instigas studentojn cerbumi pri respondo, sed rigardi kaj tralegi ĉi tiun frazon.
    De aŭtuna semestro 2012 mi ankoraŭ instruos "Enkondukon en interlingvistikon" laŭ ĉeĥlingva lernolibro de Věra Barandovská-Frank, eldonita 1995 en Nitra, uzante ankaŭ miajn konojn el studado de interlingvistiko en RITE.

    Drahotova
    afiŝita je 2012-09-01 13:29:53

    Mi trovas kiel bona kaj utila maniero prezenti al adeptoj lernoribrojn por elekto. Estas bone, ke la elekto estas riĉa. Plej parte ili volas spekti elektronikan formon, sed por serioza lernado estas (laŭ mia opinio) necese posedi libron. Mi trovas ĉiujn librojn bonajn kaj mi ilin rekomendas al ili, tamen mi lecionojn preparas por konkretaj homoj kaj utiligas taskojn el Edukado.

    dragonjoe
    afiŝita je 2012-09-01 20:47:13

    Kiam mi devas uzi materialojn, mi uzas miajn proprajn ĉe http://gefratoj.org. Tie, vi vidas la paĝon kiu resumas la bazajn aĵojn, la 21 lecionojn, kiujn ni adaptis de Languages Made Clear, kaj ankaŭ du-lingvan vortaron.

    Do, tiu dirita, mi certas ke la plej multaj de ni ne volas esti instruitaj; ni preferas lerni. Tial, ni bezonas trejniston, ne instruiston. Ni bozonas komentojn pri kiamaniere plibonigi niajn skribaĵojn.

    Pri la libroj: Mi aĉetis kelkajn de ili, kaj eĉ komencis uzi la plej multajn; sed mi preferas lerni pere de diskutadoj, prefere diskutado pri aĵoj ne trovitaj en lernolibroj. Se ankau vi tion preferas, bv skribi al mi rete. Mi tion ŝatus. Kio interesas vin?

    Kore,
    Joe
    coach@gelf.us

     Aldoni novan mesaĝon

    Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
    Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.