Forumo

TemojEkzamenojPrepara manlibro por la KER-ekzamenoj de UEA

Ĉu tia manlibro estas verkinda?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-09 16:33:55

Vi povos elekti tiom da respondoj kiom vi volos. La enketo tion ebligas.
Aŭ proponi forume ion alian :)
Nu, kion vi opinias?

Tiu ĉi enketo estas inspirita je demando farita en jena fadeno kadre de la forumo (http://edukado.net/komunumo/forumo?f=50&p=2):

"Estus ege interese disponi pri verko, kiu enhavus ne nur ekzamenspecimenojn kun respektivaj solvoj - kion enhavas la libreto "Esperanto de nivelo al nivelo", sed pri tuta libro, kajero, manlibro kun preparmaterialo, en kiu ĉiu postulataĵo estus priskribata, aparte traktata, kaj en kiu oni trovus referenctekstojn, bildojn, informojn, rilatajn bibliografion kaj vortprovizon ktp. Ĉu ekzistas ie iu tia iniciato, plano, verki ion tian en la estonteco? Tia verko estus ja verkinda, mi pensas. Eĉ ĉar verŝajne la listo de postulataj scioj restas ĉiam sama."

kristof
afiŝita je 2014-01-10 08:44:17

Saluton,
jam ekzistas eldonaĵo, kiu detalas la postulojn kaj prezentas ekzamentaskojn en ĉiuj niveloj. Al mi, ne ŝajnas prioritate fari plian gvidilon, sed se oni faru, ĝi estu konciza kaj praktika konsilaro por la kandidatoj.
Amike, Kristof

fejfi
afiŝita je 2014-01-11 16:36:21

Pardonu, mi ne plenumas la enketilon, ĉar neniu el la proponoj estas konvena por mi. Mi opinias, ke bone prepariĝi al ekzamenoj eblas laŭ la libro Eo de nivelo al nivelo. Laŭ miaj scioj oni povas ankaŭ partopreni seminariojn, kie oni estas praktike preparataj al tiuj ekzamenoj. Krome ekzistas dikega, eble 300-paĝa libro, kiu priskribas ĉion, kion oni devas scii por subiĝi al la KER-ekzamenoj (ĝia nomo ne venas al mia kapo, pardonu), kaj kiu estas kaj aĉetebla paperforme kaj elŝutebla el la reto (Katalin certe volonte diros al vi la nomon de la libro kaj la elŝut-paĝon). Tial mi pensas, ke ne valoras peno verki ion pluan. Laŭ mi nenie oni povus havi ĉiujn "referenctekstojn, bildojn, informojn, rilatajn bibliografion kaj vortprovizon", kaj la ekzamenenhavo eĉ de tempo al tempo (eble eĉ el la ekzameno al la ekzameno) ŝanĝiĝas. Oni nur devas kuraĝi kaj aliĝi. Mi konas sukcesajn B1-ekzamenitojn post unumonata intensa (vere intensa!) lernado de Esperanto. Mi deziras sukceson al ĉiuj, kiuj volas ekzameniĝi!

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-20 15:43:36

Koran dankon al tiuj, kiuj respondis al la enketo, kaj koran dankon al Christophe kaj Fejfi pro la skribaj reagoj. Jam de kelkaj tagoj neniu respondas al ĝi. La enketo montras, ke la plimulto el la voĉdonintoj trovas tian libron verkinda. La opinioj estas dividitaj se temas ekz. pri la aperoformo, ĉu ĝi estu libroforma, ĉu rete elŝutebla. Multaj opinias, ke devus ekzisti aparta libro por ĉiu nivelo, sed la plimulto voĉdonis por unuvoluma verko, taŭga por ĉiuj niveloj.

Kvankam la plej multaj pensas, ke ĝin devus verki klera esperantisto, mi opinias, ke kunverkado fare de la esperantistoj mem estus same taŭga vojo, ekz. per vikiopaĝo, kiu enhavus ekz. paĝojn kun listo de legindaj verkoj; helpotekstoj; gazet-artikoloj rilataj al la postulataj scioj; rilata vortprovizo; konsiloj, rekomendoj de ekzamenitoj; forumo por diskutado pri faritaj ekzamenoj; stoko de aplikitaj ekzamenoj kaj simile (kion ne enhavas la libro Esperanto de nivelo al nivelo). Se ĝi estos vikioforma, ĝi povos ekz. enhavi paĝojn kun temoj rilataj al ĉiu lando aparte. La unuopaj verkistoj devus respondeci mem pri la enhavo, kiu estontece povus utili por libroforma, enhave kontrolita kaj reviziita prepara manlibro (ĉar la ĉi tie imagata materialo konsistigonta la vikiopaĝon povos esti misgvida, ne tute taŭga aŭ trafa, kaj eĉ erariga).

Se tia libro ekzistus (eĉ se vikioforme), ĝi ne konkurencus kun la ekzistanta "Esperanto de nivelo al nivelo". Ambaŭ havus propran utilecon. Aŭ eble "Esperanto de nivelo al nivelo" povus iam enhavi i.a. tiajn materialojn, krom la ekzamen-specimenojn kaj la liston de postulataj scioj.

Katalin
afiŝita je 2014-01-22 17:49:50

Dankon pro la klopodoj enketi pri la bezonoj. Tion mi trovas utila, sed respondi al la bezonoj kaj krei la verkon, kion oni ŝatus havi estus eĉ pli utila tasko.
Tamen ĝi ne facilas. Pri komuna verkado kaj redaktado mi havas mem ne tre bonajn spertojn. Tiel naskiĝis la Manlibro pri instruado de Esperanto kaj poste mi havis la taskon redakti el la vikiaj tekstoj de multaj personoj iun koheran libron.
Mi devas diri al vi, ke malgraŭ tio, ke la kontribuintoj estis vere fakuloj pri siaj temoj, la harmoniigo de la ĉapitroj kaj poste la korespondado kun la aŭtoroj por la aprobigo estis multe pli malfacila laboro ol estintus verki memstare.

Mi mem nun laboras pri novaj eroj en la ekzamenparto. Venos baldaŭ tutnovaj paĝoj, funkcioj kaj partoj. Inter ili estos ankaŭ manlibro pri organizado de ekzamenoj, kaj ekz. memtaksilo, kaj parto kun multaj bonaj konsiloj por la kandidatoj. Jes, mi ne forgesu la specimenojn….
Do, eble vi iom paciencu kaj kiam mi havos konkretajn bezonojn mi helpkriu….
Kompreneble sendepende de nia paĝaro oni povas verki similajn materialojn, sed kutime mi ne tro estas por multaj paralelaj laboroj en la situacio kiam multegas netuŝitaj, novaj terenoj kaj bezonoj.

Myntsy
afiŝita je 2014-01-26 07:17:19

Katalin pravas( kiel kutime)
Estas multe da nefarita laboro por esperanto. Plej urĝas havigado de novaj utiligontoj por tre instrua paĝaro de edukado.net kaj lernu.net kaj trapasontoj de KER-Ekzamenoj.Tian laboron oni ne povas fari nur ene de www.edukado.net.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-21 16:51:39

Novaj sesioj proksimiĝas :)
En la sekcio Instrumaterialoj estas 27 diversaj ekzercoj kaj testoj, kiuj povas utili al personoj, kiuj preparas sin por lingvaj ekzamenoj de Esperanto. Jen ligo al la materialoj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-21 17:13:48

Per la serĉilo de la sekcio Instrumaterialoj oni trafas per la vorto "ekzameno" 33 diversajn helpilojn. Jen ligo al ili :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-29 16:40:42

FEL - Flandra Esperanto-Ligo havas tre riĉan katalogon de akireblaj brokantaj libroj. Personoj, kiuj prepariĝas por la KER-ekzamenoj trovos tie diversajn helpmaterialojn :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-29 16:57:00

En edukado.net estas listo de utilaj Esperantaj retligiloj, kiu povas utili al personoj prepariĝantaj por la KER-ekzamenoj kaj ankaŭ por aliaj lingvaj ekzamenoj de Esperanto. Certe ankaŭ la Esperanta Gazetejo estas utila. Tie estas centoj da elŝuteblaj E-gazetoj (mi proponas aldoni ĝin al la listo de edukado.net) :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.