Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / Tiom ... ol?
danielcg
Saluton, gesamideanoj.
Dimanĉvespere post la UK, mi estas iom laca kaj do hazarde foliumas (videkranumas?) la esperantlingvan Vikipedion, kie mi trovis ĉi tiun frazon, kiu al miaj okuloj impresas kiel stranga: "Esperanto estas tiom esprimeca ol interlingvao aŭ iu ajn lingvo natura." Ĉu "tiom ... ol" estas korekta? Mi skribus "tiom ...kiom", aŭ eble "ne malpli ... ol". Kion vi opinias? Daniel |
tukero
Spontane mi konsentas kun vi, Daniel.
La partikulo „ol“ estas prasence asignita al la komparacio, specife al la komparativo. La koncerna frazo esprimas „samgradigitan komparon“ aŭ „komparacion de egaleco“. La vorto „tiom“ staras antaŭ adjektivo, kiu samgradigite determinas la substantivojn Esperanto, interlingvao kaj lingvoj naturaj, do samspecajn aferojn (lingvojn). Tial la simetriaj formoj „tiom – kiom“ ĉi tie preferindas. Salutas Ĝeraldo |
leandro_abrahao
Koran saluton Ĝeraldo kaj Daniel,
Ankaŭ tiel...kiel taŭgas. Estas bone, ke en tiuj okazoj, kiam oni certas pri la malĝusteco, eblas redakti la Vikipedian tekston. Mi faras tion de tempo al tempo. Iuj tekstoj estas Esperantigitaj el nacia lingvo per tradukiloj, do indas ie kaj ie korekti Ĉu vi konas la libron Vikipedio por vi - kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas? Jen ĝi en la katalogo de UEA kaj la recenzo farita de Edukado.net |
danielcg
Saluton, Leandro kaj Ĝeraldo.
Mi aĉetis tiun libron en la libroservo de UEA dum la ĵusfinita UK, sed ankoraŭ ne legis ĝin. Ĝuste intenco de mia aĉeto estas vidi, ĉu mi povos iel kunlabori pri la esperantlingva Vikipedio. Via, Daniel
|
tukero
Mi konstatis ke en vikipedio estas tute malĝustaj informoj pri mi kaj mia edzino. Mi ĝojus ricevi rekomendon,kiel korekti tion.
Kore salutas Tukero |