Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / Partiklo "ĉi" - preterlaso pronomon?
Alexey_Antipov
Mi havas demandon - ĉu la Esperanta gramatiko aŭ aktuala ofta praktiko permesas preterlasi la pronomon se la partiklo "ĉi" estas uzata, kaj la pronomo mem estas klara el la kunteksto de la frazo?
Ekzemple, la frazo: "Ĉi tio estas tablo, kaj tio estas seĝo." Ĉu entute estas permeseble preterlasi la pronomon "tio" en la unua frazparto, ĉar ĝi enhavas la partiklon "ĉi", indikantan proksimecon, kaj tiel, el la kunteksto estas klare, ke la pronomo "ĉi tio/ tio ĉi" estas subkomprenata? Tielmaniere, ĉu estas eble diri nur dirante: "Ĉi estas tablo, kaj tio estas seĝo" ? Eĉ se vi nur dirus: "Ĉi estas tablo", estos klare, pri kio temas la parolado, kaj ke la frazo "tio ĉi estas tablo" estas subkomprenata. |
Tjeri
Saluton,
"Ĉi estas tablo", estos klare, pri kio temas la parolado, kaj ke la frazo "tio ĉi estas tablo" estas subkomprenata Tute ne, mi komprenas: "ĉi tie estas tablo". Do, por eviti tiajn miskomprenojn la uzo de memstara ĉi estas evitinda. Estime, TT |
tukero
Mi konsentas kun Tjeri. Bedaŭrinde mi forgesis reveni al ĉi tiu mesaĝo, do proforme mi tamen alsendas miajn pensojn:
Lingvaj respondoj de Zamenhof, 104 C: “Anstataŭ ‘ĉio tio ĉi’ vi povas tre bone diri ‘ĉio ĉi’, ĉar la vorto ‘ĉi’ jam per si mem signifas proksiman montron.” Laŭ mia kompreno la partiklo “ĉi” prioritate esprimas lokan rilaton, ion pli proksiman al la parolanto ol al la alparolato. Tial mi komprenus sub “Ĉi estas tablo”: “Ĉi tie estas tablo”. Por subkompreni “ĉi tio”, mi bezonus la post-koman frazon. La frazo kun elipso de la pronomo postulas pli da kunteksto por subkomprenigi “ĉi tio”. Zamenhof ja ankaŭ skribis (104 B) pri la forta ligiteco de “ĉi” kun sia pronomo. Mi do ne elipsus “tio” tiel. Tukero |