Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / La plimulto "de" aŭ "da" ?
Leon
Mi vidis en PIV, ke Zamenhof uzas jen "de", jen "da" post plimulto... ĉu iu povus klarigi kiam oni uzu "de" kaj kiam "da" post "la plimulto..." ?
|
tukero
Mi rigardis la artikolon en PIV (2002) kaj konstatas ke ĝi povas esti iom konfuza. Se mi klarigus gramatike, mi deklarus ke „da“ reprezentas „partitivan“ funkcion kaj „de“ reprezentas „genitivan“.
Unu helpa konstato en la artikolo estas, ke la vorto antaŭ „da“ mezuras la postan vorton kvante, dum la vorto antaŭ „de“ difinas ekz. la konsiston de la posta vorto. En la ekzemplo „bukedo da floroj“ „bukedo da“ koncentrigas al la kutima nombro kunmetata de floristoj. En „bukedo de floroj“ „de floroj“ koncentrigas al la konsisto de la bukedo. La fakto ke post “da” ne enmetiĝas aliaj determinantoj, kiel ekz. „la“, estas alia helpo. Mi esperas ke mi povis iom redukti la artikolon al pli komprenebla formo, sed tio ja ne estas facila. Mi pli esploros. Salutas Tukero |
Leon
Dankon pro la kunpensado!
La afero restas malfacile komprenebla por mi: "la plimulto da ili" sed "la granda plimulto de la personoj" ambaŭ ekzemploj de Zamenhof. Mi ne sukcesas trovi la diferencon... |