Novaĵoj

Edukado.net gastigos la partoprenantojn de la dua Grundtvig-seminario.

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-22 21:35:52

La 22an de majo komenciĝis la dua internacia renkontiĝo de la partoprenantoj de la projekto Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo. 

Kadre de la projekto, subvenciata de la Eŭropa Unio, kunagadas kvar organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).

La unua renkontiĝo estis en januaro, kiam ni gastis ĉe la pola partnero en Nowy Sącz. Legu pli detale pri tio en la anonco.

Inter la 22a kaj 25a de majo 2014 okazas la dua renkontiĝo, kiam la gastiganto estas la nederlanda teamo edukado.net. La temo de nia seminario estas Frislando kaj la frisa kulturo. Katalin Kovats, kun la helpo de Sylvain Lelarge, kompilis kaj pretigis la programon de la renkontiĝo. Aktive partoprenos en la aranĝo la du famaj Esperanto-muzikgrupoj Kajto kaj Kapriol'. Ambaŭ grupoj kontribuos per koncerto kaj dancigo. Aldone la membroj de Kapriol' ankaŭ prelegos pri la frisaj kulturo kaj lingvo, kaj Nanne kaj Ankie de Kajto gvidos ekskursojn tra la frisaj vilaĝoj. Sabaton ni partoprenos la stratfestivalon de Leeuwarden, kie ni havos kelkajn aliajn programojn kaj vizitojn. Post la festa vespermanĝo estos koncerto kaj prezento de loka muzikgrupo kaj koruso.  

La strikte frislandajn programojn kaj seminarion partoprenos kompreneble ĉiuj kvar delegacioj, entute kun ekzakte 60 personoj. 

La pola grupo kun 27 esperantistoj jam la 21an vespere alvenis al Nederlando kaj la 22an, ĵaŭdon havis plentagan ekskurson en Amsterdamo. Kun la gvido kaj organizado de Sylvain ni ĝuis belan boatekskurson tra la amsterdamaj kanaloj, promenis tra la urbocentro vizitante plurajn vidindaĵojn. La posttagmeza ĉefa programo estis la vizito de la Van Gogh Muzeo, kie Katalin ĉiĉeronis. Post la komuna vespermanĝo la grupo, por sperti multkulturecon, promenis ankaŭ en la kvartalo por "plenkreskuloj".  Je nia granda bonŝanco tre favoris nin la kutime pluva kaj griza nederlanda vetero, kiu ĉi-tage estis belege varma, kun blua ĉielo. 

La 23an de majo la poloj venos al Hago, kaj tagmeze aliĝos al ili ankaŭ la hungara delegacio kun 8 personoj. Vespere ni ĉiuj vojaĝos al la nordo, al la frisa urbo Sneek, kie ni esperas renkonti ankaŭ la germanan grupon kun 12 personoj. 

Jen resuma dokumento pri nia programo, pli-malpli sekvita, sekvota estas ĉi tie.  

Por ke ne nur la ĉeestantoj ĝuu la kulturan riĉecon de Frislando, edukado.net lanĉos seminarion pri la temo en la sekcio LIBERAJ STUDOJ, kie legeblos serio de tekstoj, testoj, aldonaj materialoj de la seminario. La unuan tekston ni lanĉos dimanĉon, post ĝia prezento en la seminario. 

Fotoj en la ALBUMO.

Finiĝis nia Grundtvig-seminario pri Frislando Al la listo La 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado okazis en Changzhou

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.