Novaĵoj

Du novaĵoj el Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-17 12:54:12

Pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto Inter la 21-22.03 okazis internacia konferenco en Poznan (PL) "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta
Europo), kies oficialaj lingvoj estis: pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj esperanto. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj). En la unua sekcio prelegis Jozef Reinvart pri lingvopolitiko en EU kaj pri la Platformo de civila societo por multlingvismo, Ilona Koutny pri la Rolo de la planlingvo Esperanto en Mez-Orienta Europo, en la tria sekcio Marek Blahus pri Lernu.net kaj Petro Balaz pri la slovaka reta instruprogramo baziĝanta sur la antaŭa.
************************
La 30-an de marto, kadre de la ĉiujare organizata Festivalo de Scienco kaj Arto, okazis ankaŭ duonhora prezento de la temo: Internacia komunikado kaj la internacia lingvo esperanto en la Lingvistika Instituto de la Adam Mickiewicz Universitato (Poznan, PL), kie la alvenintaj mezlernejanoj kaj aliaj interesiĝantoj povis ekscii informojn pri komunikado en EU, konkursi pri diversaj lingvoj kaj ekhavi bazajn informojn pri eo dank'al la esperantistaj instruistoj de la instituto: Michael Farris, Chung-yi Wang, Ilona Koutny kaj la du gestudentoj: Agnieszka kaj Kristoforo.- Detlev Blanke
 

Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz

KER-ekzamenoj dum Pasko Al la listo Komuniko de UEA kaj ITK pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.