Novaĵoj

Plia paŝo al la fina aprobo de tutnacia leĝo pri Eo-instruado en Brazilo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-07 22:20:30

Hieraŭ, la 6an de Julio, la Ĉambro de Deputitoj de la Brazila Parlamento publikigis la favoran voĉdonon de Deputito Joao Bittar al la aprobo de la Leĝprojekto numero 6.162, de 2009, kiu enkondukas la instruadon de Esperanto en la Brazilan klerigsistemon.

Deputito João Bittar estas la referanto pri la leĝ-propono, en la eduka komisiono de la deputita ĉambro. Li estas la plej grava persono post la prezidanto de la komisiono mem kaj lia favora raporto sendube influos la decidon de la kvardek membroj de tiu komisiono. Ne estas ankoraŭ difinita dato por la voĉdona kunsido de la deputita komisionaro.

Tiu leĝprojekto, originale proponita de la Brazila Senatejo, jam estis tie aprobita antaŭ ĉirkaŭ unu jaro.

Laŭ la raporto de Josias Barboza

 

Raporto el la krakova ALTE-konferenco Al la listo 20 KER-sesioj - 400 kandidatoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.