Novaĵoj

Eŭropa subvencio por instruista trejnkurso - URĜA ALVOKO

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-06 08:14:26

Kosmo Strategio Ltd., esperantista entrepreno kune kun Itala E-Federacio kaj edukado.net, organizas profesian trejnseminarion pri lingvoinstruado, kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto.
La kurso okazos de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 en la sicilia urbo Mazara del Vallo.
La ĉefgvidanto estos la D-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net.

Eblas ricevi subtenon de Eŭropa Unio se vi loĝas en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Kroatio kaj Turkio! (samkiel okazis por du partoprenantoj en simila seminario dum la UK en Kopenhago) La trejnseminario estas ĵus oficiale enlistigita en la Eŭropa datumbazo de trejnkursoj (referenca numero: IT-2012-805-001 [1]). Tio signifas ke la interesatoj povas peti subvencion ĉe la programo Grundtvig "In-Service Training" por partopreni en ĝi.

La subvencio kovros la aliĝkotizon al la seminario (ne-inkluzivitan en la kongresa kotizo), vojaĝkostojn kaj restadkostojn.

La afero estas ege urĝa, ĉar la limdato por peti subvencion estas la 16a de januaro.

Ĉiu interesato devas plenigi formularon elŝuteblan el la retejo de la naciaj agentejoj (atentu: ĉiu partoprenanto devas kontakti la nacian agentejon de la lando kie li/ŝi loĝas!).
Temas pri la programo Grundtvig In-Service Training (Dum-Serva Trejnado). La formularo estas speciala pdf, kiu konektiĝos al la reto kaj "sin sendos" al la koncerna oficejo. Plie, li/ŝi devas ĝin presi, subskribi kaj sendi papere al la EU nacia agentejo en sia lando (kiu decidos ĉu financi aŭ ne), kune kun oficiala letero de IEF kiu rezervas al vi lokon por la trejnseminario.

Listo de ĉiuj retejoj de la naciaj agentejoj estas ĉe: http://ec.europa.eu/education/lifelong-learning-programme/doc1208_en.htm

Se vi laboras aŭ volontulas en la instrua fako kaj interesiĝas pri tiu eblo, bv. kontakti <trejnado-mazara@kosmo.eu.com> kiel eble plej frue por ricevi Aprobleteron, kiun vi bezonos por la kandidatiĝo.
Bv. atenti ke ĉi tiu trejnseminario estas nur por limigita grupo.

Kosmo Strategio Ltd. estas la esperantista entrepreno kiu, kune kun IEF kaj Katalin Kovats, organizas la trejnkurson.

plej amike,
Francesco Maurelli, Itala Esperanto-Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd.

Kurslanĉo kaj festo sur la Esperanto-Insulo - filmraporto Al la listo Argilaj najbaretoj kaj nia familio salutas vin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.