Novaĵoj

Intervjuo kun Mireille Grosjean - ĉu estonta prezidantino de ILEI?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-11 02:50:24

Antaŭ nelonge ni publikigis filmintervjuon kun la demisiinta ILEI-prezidanto, Stefan MacGill. 

Nun Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net intervjuis sinjorinon Mireille Grosjean okaze de tio, ke ŝi kandidatiĝis por esti la posteulo de Stefan MacGill.

Kvankam niaj membroj jam konas Mirejon, ŝian agadon kaj kontribuaĵojn al nia paĝaro, la filmo helpos al vi pli bone ekkoni ŝin, ŝiajn agadojn kaj planojn. 

Eble estas interese, ke la interparolo okazis skajpe, tiel ke la du parolantoj filmis sin, Katalin en Nederlando, Mirejo en Svislando kaj poste Katalin Kovats kunmuntuis la du filmojn. 

Bonan spektadon en la FILMEJO kaj poste saĝan kaj sukesan voĉdonadon en julio, deziras al vi kaj al ni ĉiuj, Katalin Kovats

HURA - denove funkcias la paĝaro - eblas ludi Al la listo Sabaton ekos nia nova ludo: RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.