Novaĵoj

Triafoje kaj ankoraŭ sukcese - raporto el Grésillon

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-24 19:14:18

Depost 2011 kunlaboras ILEI kaj la kulturcentro Grésillon per okazigo ĉiuprintempe de lingvaj kursoj sekvataj de sesio de la KER-ekzamenoj. Mezvoje de la tria realigo ni povas konstati, ke la populareco de la aranĝo konserviĝas – la kastelo tute plenas. Kursoj disvolviĝas trinivele, kun kvin studhoroj tage – tri matene kaj du fruvespere. Ses komencintoj ricevas gvidon de ‘Ŝtonĉjo’ – iuj atingis jam bazan parolkapablon. La mezan nivelon prizorgas Christophe Chazarein, kies dekduo da kursanoj i.a. komune planas idealan E-vilaĝon. La gvidanto de la supera nivelo venas de ILEI: Stefan MacGill; ties 16 kursanoj trastudas la teatraĵon ‘La Martelo’ el la libro Nemave Edifi. Krome ĉiu ricevis taskon pretigi ĉ. 5-minutan prezenton de iu sia hobio aŭ okupiĝo – tiuj montriĝis ekstreme variaj, fascinaj kaj diskutvekaj. La parolcentreco gravas por konvena pretiĝo por la ekzamenoj – tiuj okazos je ĉiuj disponeblaj niveloj: B1, B2 kaj C1. Praktike ĉiuj kursanoj plus kelkaj pliaj, submetiĝos al la ekzamenoj. Jen fruktodona kaj daŭrigenda kunlaboro.
Semajnfine Zsofia Korody alvenos al la katelo kaj okazigos la 33an sesion de la KER-ekzamenoj, al kiu jam aliĝis 25 personoj. 

Stefan MacGill
Estrarano de ILEI pri Juna amiko, kurso e125, retejoj, rilatoj kun UEA

La subajn fotojn sendis: Bernard Behra



 

HURA! - Ni estas 3000-ope. Al la listo Instruista trejnado en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.