Novaĵoj

Ankaŭ edukado.net ricevis subvencion por interkultura Grundtvig-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-10 00:25:35

Ni kun ĝojo anoncas, ke nia retejo, kunlabore kaj kun helpo de la aliaj partneroj sukcesis ricevi subvencion kadre de la eŭropa Grundtvig-projekto.

Interkulturo por tutviva lernado ege gravas. Centro de Interkultura Edukado (koordinatorino Halina Komar), partneroj en Nederlando (edukado.net, Katalin Kováts) kaj Interkultura Centro en Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo (Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka) sukcesis akiri agnoskon por eŭropa Grundtvig-projekto. Kultura Esperanto-Asocio (Laszlo Szilvasi), plua partnero el Hungario, ankoraŭ estas sur la atendolisto.
La partneroj elektis por la projekto landojn kun lingvoj el diversaj lingvaj familioj: ĝermana (germana kaj nederlanda), slava (pola) kaj aldone la finno-ugra (hungara). Aparte interesos kompari la folkloron, morojn, danckutimojn, muzikstilojn, arton, aliajn kulturtrajtojn, ktp.
La projekto intencas altigi ĉe la partneroj la konscion pri la pozitivaj aspektoj de la interkultureco kaj la staton de aktiva toleremo. La celo estas emfazi, ke eblas ŝanĝoj de la konscio de la multkulturaj socioj, kie vivas diversaj etnaj grupoj, kiuj ofte ne akceptas unu la alian.
La kunlaboro daŭros du jarojn, inter 2013-2015. En laborgrupoj oni preparos projektaktivaĵojn en formo de fakprelegoj, invitoj de etnaj grupoj, vizitoj, kursoj, ktp. Krome estos preparataj specialaj interkulturaj festoj por la publiko kaj aliaj interkulturaj agadoj. 

Kiel internan pontlingvon la subvenciatoj uzos Esperanton kaj jam nun ili ĝojas pri interesa kaj verŝajne tre fruktodona kunlaboro. Dum dujara kunlaboro, ili volas trovi uzeblajn rimedojn kaj prilabori la didaktikajn konsilojn: kiamaniere oni povus faciligi la procedon de transformo de multkulturaj socioj (ofte konfliktigaj), al tolerema, paca kunvivado en lokaj interkulturaj komunumoj.

Certe indas aldoni, ke la tuta ricevota mono por 3 organizaĵoj el PL, NL, DE sume 55 mil eŭroj, estos uzataj strikte por la priskribitaj celoj de la projekto. 

Edukado.net partoprenos ne nur ekkonigante la frisan kulturon de Nederlando, sed helpe de la paĝaro ni celas peradi en la informŝanĝadoj kaj reta kunlaborigo de la partoprenantoj, registrado kaj diskonigo de iliaj eventoj, laboro kaj produktoj. Kompreneble  la sponsoritaj vojaĝoj kreos eblojn ankaŭ por aliaj aktivaĵoj en la cellandoj, ekzemple gvidadon de kursoj, seminariojn aŭ ekzamenadon. Espereble la spertoj kaj programoj riĉigos ankaŭ la membrojn de edukado.net. 

Elektiĝis nova prezidanto de ILEI dum la konferenco en Germanio Al la listo Forpasis Hermann BEHRMANN

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.