Novaĵoj

Forpasis profesoro Helmar Frank

Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-19 08:37:52

Kun malĝojo ni informas vin ke forpasis profesoro Helmar Frank, iniciatinto, fonda prezidanto kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Li estis pioniro de informadika psikologio kaj reprezentanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto. Li estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro, kunfondinto de Eŭropa klubo okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Per la valoraj sciencaj verkoj li restos inter ni kaj daŭre instruos nin pri la Internacia Lingvo.

Pri lia agado kaj vivo vi povas legi pli detale en nia Panteono, kien profesoro Frank eniris en 2010. Samloke eblas postlasi kondolencajn vortojn. 

Ni esprimas niajn kunsentojn al la familianoj, el kiuj la edzino Vera Barandovska-Frank estas kunlaborantino de nia paĝaro en la kursaro de Klerigejo. 

Katalin Kovats, redaktoro

Provenca gazeto pri la enpanteoniĝo de Renée Triolle Al la listo Dek du novaj premiitoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.