Novaĵoj

Koreaj instruistoj lernas Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-12 11:43:10

Unua vintra staĝo de LLG-oj en Koreio.

De la 3a ĝis la 7a de januaro 2014 okazis en Seŭlo la unua vintra staĝo de Libera Lernejo por Geknaboj (LLG-oj). Ĉirkaŭ 15 geinstruistoj partoprenis. La celo estis lerni pli pri Esperanto. LLG-teamo organizis staĝon kaj Ana-Sonĝanta kaj Michel Fontaine (el la « Feliĉa Lernejo » de Goisan…) gvidis kursojn. Ĉiuj matenoj estis dediĉitaj al studado de Esperanto. Posttagmeze okazis ekskursoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, preparo de internaciaj receptoj, kaj eĉ konferenco de iu korea kuracisto - Junĉjo - kies teknikoj estas tute naturaj.

Kio estas LLG-oj en Koreio ?
Eble vi jam scias, ke la familia kaj socia premoj sur infanojn en Koreio estas tre fortaj. Nur unu vojo ekzistas por ili : studadi kaj prepari sin al universitataj studoj. Reage al tio, kelkaj koreaj progresinklinaj edukistoj kreis proprajn lernejojn, ekstere de la komuna ordinara vojo. 

 

 

Tiel ankaŭ naskiĝis movado kun gravaj firmaj pedagogaj principoj, respektantaj propran vojon kaj ritmon de infanoj, resume : eduki ĉiun infanon al kaj per elekto de propra vojo kaj memlernado, respekti naturon kaj homojn, havi sanan vivon. Kvankam ili ligiĝis en tutlanda asocio de LLG-oj, ĉiu havas sian propran karakteron, laŭ la aĝo de infanoj (handikapuloj, infanĝardeno, elementa, mez-kaj-altlernejo), aŭ laŭ religiaj, politikaj, sociaj konvikoj de gepatroj. Tamen ili ĝenerale prezentas avangardajn ideojn pri socia funkciado…

 

Kiel alternativaj lernejoj, LLG-oj tuj serĉis pacan lingvon alternative aŭ plie de la angla, kaj nature venis al E°. Ene de la LLG-movado stariĝis teamo de geinstruistoj, kiuj zorgas prepari gekolegojn al Esperanto (unue lerni la lingvon kaj poste instrui ĝin konforme al LLG-pedagogio.) Tiel alia freŝa vento blovas en Koreio, jam delonge aktiva diversmaniere.

Nepre spektu la filmon pri la staĝo en nia Filmejo  

Raportis Michel Fontaine, el Ĉinio.

Voĉdonu por la KER-logotipo Al la listo Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.