Novaĵoj

Novaj ebloj por magistraj studoj en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-28 17:04:20

Nova eblo por magistraj studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM)

pri etnolingvistiko kun interlingvistika modulo 

La du-jaraj surlokaj studoj (en la Lingvistika Instituto, Fakultato de Moderna Filologio) estas ofertataj la unuan fojon por gestudentoj el diversaj landoj. Ili entenas studobjektojn pri:

  • Lingvistiko, kulturo, antropologio,
  • Internacia kaj interkultura komunikado,
  • Planlingvoj kaj esperantologio,
  • Daŭrigo de la lingvoj angla kaj esperanto, komenco de la pola.

La studoj okazos en Esperanto kaj la angla, finiĝos per diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno. Ili validas sume 120 ECTS (poentojn).  

 

Postuloj:

  • baza (bakalaŭra) universitata diplomo,
  • meza scio de Esperanto kaj la angla (B1 nivelo).

Studkotizo (por landoj ekster Eŭropa Unio): 2500 EUR / studjaro.

Poznano estas bone alirebla per trajno (meze inter Berlino kaj Varsovio) kaj aviadile, la loĝ- kaj manĝokostoj estas moderaj.

Kandidatoj por 2017-19 estas bonvenaj jam nun anonci sian deziron (ikoutny(ĉe)amu.edu.pl), fina limdato: 15.08.2017. La studoj komenciĝos fine de septembro 2017.


 

Brilanto venkis la 9an fojon en RISKO Al la listo Edukado.net fariĝos 15-jara

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.