Novaĵoj

ORGANIZU ĉe vi sesion dum la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-30 17:18:22

Ni sciigas al vi, ke en la lasta semajnfino de novembro la KER-ekzamencentro de UEA denove okazigos Tutmondan Ekzamentagon.

La ekzamenoj povos okazi en via urbo, klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponebla ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj.
La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie: 

La ekzamenoj povos okazi je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2.
Ni proponas kaj skribajn kaj parolajn ekzamenojn, sed lokoj, kie ankoraŭ ne estis KER-ekzameno, eble unue okazigu nur skribajn partojn, por kiuj ne necesas teknikaĵoj, eĉ ne retkonekto.
Sciu, ke en la sama tempo eblos trapasi ankaŭ rete ekzamenon, sed nur je C2-nivelo.
Depende de la aliĝintoj, ni verŝajne faros du tempozonojn, por ke ne estu kontraŭnaturaj ekzamentempoj por kelkaj geografie tro foraj landoj unu de la aliaj.

Por ĉion bone organizi ni devas scii sufiĉe frue kiuj urboj volas partopreni kaj kun kiom da kandidatoj, je kiuj niveloj, en kiuj formoj.
Edukado.net havas programon, la tielnomatan Ekzamenan AGENDON, kiu helpas al la organizantoj scii kiam kio estas farenda. Do, vi havos kaj tion, kaj ankaŭ personan subtenon de mia flanko.

Ni petas vin pripensi kaj laŭeble partopreni. Konsciu, ke la Fondaĵo Edukado.net havas financajn eblojn subteni kelkajn kandidatojn per pago de la duono de la ekzamenkotizoj. Pri tio necesas informiĝi antaŭ la aliĝo.

Por decidi ĉu okazigi sesion en via loko aŭ ne, mi konsilas al vi unue rigardi la jamajn sesiojn  ĉar eble estas jam planita alia sesio en via proksimeco, kaj tiam pli facilus kunlaboro ol organizado de memstara sesio.
Nun ni havas 5 lokojn, kiuj petis sesion, tri en Japanio, kaj po unu en Svislando kaj Brazilo. (Espereble morgaŭ jam multe pli.)

Peto de sesio eblas ĝis la 15a de septembro: https://edukado.net/ekzamenoj/formularo
Poste necesas aligi la kandidatojn rapide. Por tio restos unu monato.

La 15an de oktobro finiĝos la aliĝperiodo, ni produktos kaj sendos la testojn kaj faros la necesajn teknikajn kontrolojn.
Tiu dato estos ankaŭ por decidi ĉu la C2-ekzameno okazos aŭ ne. Por ĝia okazigo necesas minimume 20 kandidatoj.

Okaze de ajna demando bonvolu ne heziti skribi al ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net.

Kun la espero je bona kunlaboro, salutas vin, Katalin Kovats,
estro de KER-Ekzamena Centro de UEA
Ekzamenpaĝo kun informoj: https://edukado.net/ekzamenoj/ker

 

Novembro: RETA KER-ekzameno je nivelo C2 Al la listo Raporto post Montrealo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.