Ĝeneralaj informoj
Nacilingva titolo: | Az eszperantó nyelv propedeutikus szerepe az olasz nyelvet tanuló magyar gyermekek képzésében |
Resumo: | La disertaĵo post la enkonduko pritraktas la gravecon de enkonduka pontolingvo, la psikologiajn kaj lingvajn valorojn de propedeŭtika lingvo kaj aludas al kelkaj jam konataj internaciaj eksperimentoj. Por science pruvi, ke Esperanto vere antaŭ-preparas la vojon por la itala lingvo unue mi devis difini tiun itallingvan materialon, kiun mi deziras alproprigi al la infanoj ĝis la 12a jaraĝo. Estas listigitaj la lernendaĵoj laŭ la parolintencoj kaj komunikbezonoj, necesaj gramatikaj niveloj kaj lingvaj strukturoj, leksikaj temoj kaj instruendaj parolturnoj.
La vera ĉefparto komenciĝas per detala lingvistika analizo de Esperanto. Laŭ la hipotezo Esperanto estas la unua fremda lingvo (L2) por la infanoj, do ĝi estas analizata tra la lenso de la gepatra hungara lingvo (L1) kaj la itala, la dua fremda (cel-) lingvo (L3). La komparaj studoj disvolviĝas nur je tiu lingva nivelo, kiu necesas por alproprigi la antaŭprogramitan instrumaterialon ĝis la menciita jaraĝo.
La studo aparte atentas pri la objektive ekzistantaj lingvaj interferoj kaj ties transformo je pozitivaj transferoj. Surbaze de tiu kompara analizo estas difinebla la esperantlingva materialo kiu efike povas prepari la gramatikan kaj leksikan grundon por la postaj studoj de la itala lingvo. Krom la gramatikaj kaj lingvaj strukturoj necesis elekti ankaŭ la vortostokon, aplikendan dum la propedeŭtika fazo kaj dum la posta itallingva komenca periodo.
Surbaze de la leksika analizo kaj lingva komparo mi kompilis itallingvan teston, baziĝantan sur identaj kaj similaj elementoj de la itala lingvo kaj Esperanto kaj solvigis ĝin ĉe pli ol cent hungaroj, lernantaj minimume de duonjaro la internacian lingvon kaj nekonantaj la italan.
La rezultoj de tiu enketo pruvis multajn punktojn de la hipotezo. La gravecon de la tuta studo mi vidas en tio, ke ĝi ne ĝenerale deklaras, ke Esperanto havas propedeŭtikan valoron en la alproprigo de fremdaj lingvoj, sed konkrete analizas pri kiuj elir- kaj cellingvoj temas. La grado de la propedeŭtika valoro de Esperanto unuavice dependas de la koncernaj lingvoj.
Kompreneble sen tia distingo inter la lingvoj ekzistas ankoraŭ alia pozitiva valoro de "enkonduka lingvo", ja pro la simpleco, logikeco kaj reguleco de Esperanto infano, eklernanta sian unuan fremdan lingvon - sen renkonti ĝenajn obstaklojn - en Esperanto trovas bone uzeblajn skemojn, kiuj sufiĉe rapide ebligas al li esprimi siajn bezonojn en iu nova kodsistemo. La intelekta malkovro pri la funkcio de lingvosistemoj - kaj konsciiĝo pri la propra, ĝis tiam senkonscie uzita - havas sian psikolingvistikan valoron, absolute sendependan de la lingvaj strukturoj kaj leksikoj. Tiu pozitivaĵo konstateblas kaj sendube pruveblas en ĉiu kazo, rilate iun ajn lingvon.
Ne tiel en la alia, lingvistika tereno. La ĝeneraligo, ke Esperanto multe povas helpi la lernadon de alia fremda lingvo, jam postulas konkretigojn kaj pruvojn.
La grado de tiu helpo malsamas: se ekzemple hungaro volas lerni unu el la itala, germana, japana aŭ rusa lingvoj, aŭ italo volas lerni la francan, anglan aŭ hungaran lingvon. Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1) kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli similas Esperanto al la cellingvo, des pli granda estas la propedeŭtika valoro. (Ekzemplo al tiu ĉi kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto fremdas al ambaŭ (kiam ruso volas lerni la polan lingvon).
Ĉiu kazo bezonas apartan analizon, dononta diversajn rezultojn, -kaj ĉu estas dolorige? - la profito ne ĉiam altas, ne ĉiam konvinkas pri la valoro de investoj (tempaj kaj financaj).
Al pedagogoj, kiuj instruas Esperanton (ankaŭ) propedeŭtikcele utilus konsciiĝi pri la konkretaj valoroj, pri pozitivaj kaj negativaj transferoj, renkonteblaj dum la instru- kaj lernoprocezo. Tiucele en la jena artikolo mi prezentas la resumon de du partoj el mia disertaĵo, kun la espero doni ideojn por la programigo de la instrumaterialo kaj kompara analizo de lingvaĵoj. |
Aŭtoro: | SMIDÉLIUSZ, Kálmánné |
Lingvo(j): |
hungara |
Traduko de la titolo: | La propedeŭtika valoro de Esperanto en la eduko de hungaraj infanoj lernontaj la italan lingvon |
Klasifiko: |
Instruado/edukado kaj internacia lingvo Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj |
Jaro: | 1995 |
Amplekso: | 152 paĝoj |
Prezento-loko: |
Tipo | universitato |
Nomo | Eötvös Loránd Tudományegyetem (ELTE), |
Sekcio | Esperanto- kaj itala fakoj |
Lando | Hungarujo |
Adreso | Pf. 107. H-1364 Budapest, |
Retejo | ligilo |
|
Tem-gvidanto(j): | Dr. Ilona KOUTNY; Dr. Lajos ANTAL |
Precizigo: | doktora, PhD |
Loko de publikigo: | Parto de la laboraĵo estas publikigita:
Katalin Smidéliusz: Analisi comparativa del lessico Italiano Esperanto ed Ungherese a fini didattici, COEDES - Milano 1997. |
Kontakteblo kun la verkinto: | katalin.kovats@gmail.com |
Fonto de la informo: | Katalin Kováts, aŭtoro |
Ŝlosilvortoj: | propedeŭtiko, hungara, itala, Esperanto |
Kreodato: | 2010-10-09 23:27:42 |
Lasta redakto: | 2010-10-21 07:16:35 |
Aldoninto: | Katalin KOVÁTS |
Montroj: | 37683 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 61; Viaj elŝutoj: 0
(Resumo)
Propedeŭtiko konkrete
.pdf
Elŝutoj sume: 61
Kreodato: 2010-10-09 23:28:46
|
|
|