Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Ĝeneralaj informoj
ResumoPor prepari rekomendon, kiuj gramatikaj konceptoj estu instruataj en Esperanto en kiu vicordo, tri konataj Esperanto-lernolibroj estas analizitaj pri la gramatika progreso. Estas la "Baza Cseh-kurso", la germana versio "Esperanto - direkt" de la lernolibro de Stano Marček kaj la libro "Esperanto por lernejaj klasoj" de Josias Barboza. Do, celo de ĉi tiu laboraĵo estas respondi la demandon, en kiu vicordo kaj kiamaniere la tri lernolibroj de Esperanto instruas la gramatikaĵojn. |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion
Resumo
La aŭtoroj de Esperanto-lernolibroj devas decidi pri multaj aferoj, i. a. instruata lingvonivelo, celgrupo, kiu instrumetodo. La aŭtoroj devas ankaŭ decidi kiujn vortojn kaj gramatikaĵojn ili volas instrui. La vicordo de la instruado de tiuj gramatikaĵoj (gramatika progreso) ankaŭ gravas. Por la instruenda vortostoko ekzistas la koncepto de frekvencvortaro. Rilate al la instruendaj gramatikaj konceptoj ekzistas nur tre ĝeneralaj rekomendoj. Ili ne estas tiel specifaj, ke ili povas esti adoptitaj rekte en la lernolibroj. Por prepari rekomendon, kiuj gramatikaj konceptoj estu instruataj en Esperanto en kiu vicordo, tri konataj Esperanto-lernolibroj estas analizitaj pri la gramatika progreso. Estas la "Baza Cseh-kurso", la germana versio "Esperanto - direkt" de la lernolibro de Stano Marček kaj la libro "Esperanto por lernejaj klasoj" de Josias Barboza. Do, celo de ĉi tiu laboraĵo estas respondi la demandon, en kiu vicordo kaj kiamaniere la tri lernolibroj de Esperanto instruas la gramatikaĵojn.
Krom kelkaj konsideroj pri la metodo uzata en ĉi tiu laboraĵo kaj mallonga superrigardo de la faka fono, diversaj abstraktaj konceptoj estas prezentataj, kiuj estas uzataj en la priskribo de la gramatika progreso (t.e. kruta aŭ malkruta progreso, lineara aŭ cikla progreso).
Por priskribi la gramatikan enhavon de la lernolibroj ne estas uzata scienca aŭ didaktika gramatiko. Estas uzata memdefinita hierarkio de gramatikaj nocioj. La plej supraj konceptoj de la hierarkio estas 'prononco', 'vortspeco', 'vortfarado' kaj 'sintakso'. Ĉiuj aliaj gramatikaj konceptoj troviĝas sub tiuj klasoj. La fokuso de la laboraĵo estas la priskribo de la instruataj gramatikaĵoj relative al ĉi tiu hierarkio, la sekvanta detala priskribo de la gramatika progreso en la lernolibroj kaj la komparo de la progreso inter la lernolibroj.
La rezulto montras klarajn diferencojn inter la lernolibroj de Cseh kaj Marček, kiuj uzas la gramatika-tradukan metodon, kompare kun la verko de Barboza, kiu uzas la situaci-komunikan aliron. La analizo nur montras, ke estas klaraj diferencoj en la vicordo kaj maniero, kiel la lernolibroj instruas la gramatikajn konceptojn. Sed ĝi ne povas klarigi, kial la vicordo diferencas en la verkoj. Tio postulas pliajn esplorojn.