Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
61 | Notoj pri la historio de la ideo de mondo-lingvo-efektivigo de la internacia lingvo EsperantoPrecipe pri la kopernika venko de Esperanto kiel "internacia lingvo" Interlingvistiko | NUKINA, Yositaka | 1977 | JP - Japanujo | 2011-03-30 20:48:43 |
62 | La kontribuo de Esperanto al internacia komunikado kaj kompreno.En sep ĉapitroj la aŭtorino pritraktas jenajn temojn: a/ Kio estas Esperanto; ties inicianto. b/ Kial Esperanto? c/ La neŭtraleco de Esperanto; d/ La gramatiko kaj strukturo; e/ La eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj; f/ La esperantista movado: unuiga forto; g/ La Esperantisto-movado en Malto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SCICLUNA, Mary | 1977 | MT - Malto | 2011-06-12 06:04:57 |
63 | La valoro de Esperanto kiel ilo por pli bona kompreno de la anglaj gramatika strukturo kaj uzadoEn mia projekto mi planis instrui angle kaj Esperante pri la rekono kaj uzado de la substantivo, la verbo kaj la adjektivo. Mi planis la Esperanto-lecionojn koincidigi kun la angla gramatika teksto. Kiam la studentoj lernis Esperanton, mi esperis fortigi la komprenon kaj lertecon de ilia kono de la angla (la kvina grado de la elementa lernejo). Tamen, la program-postuloj metis kelkajn limigojn al mia projekto en tempo kaj metodoj kaj mi ne estas kontenta pri la rezultoj. Mi bezonis pli da tempo kaj pli da libero por efektivigi miajn planojn kaj objektojn. Mia konsilinto preferis emfazigi la anglan anstataŭ Esperanton . Do, la projekto ne donis rezultojn, kiujn mi planis kaj esperis. Tamen kelkaj personoj lernis iom da Esperanto kaj eble iam ili revenos al ĝia studado. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WHITEHURST, Lucile E. | 1977 | US - Usono | 2014-07-06 14:37:54 |
64 | Historio de la aŭstra Esperanto-movado de la komenco ĝis 1918.La intenco de la disertacio estis: esplori la kontribuon de la Esperanto-movado al la aŭstriaj kultur-kaj spirithistorio Historio de Esperanto-Movado | BAHR, Wolfgang | 1978 | DE - Germanujo | 2010-10-12 18:49:39 |
65 | La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo. Interlingvistiko | DEMONTY, Marc | 1978 | BE - Belgujo | 2014-02-20 15:12:00 |
66 | Kiel faciligas la lingvo Esperanto la lernadon de la rusa lingvo?La verkinto proponas la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo. Komence ŝi skribas pri la graveco de Esperanto. Poste ŝi okupiĝas pri problemoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado kaj prezentas kelkajn lingvajn aspektojn de Esperanto. Havante tiajn karakterizaĵojn ĝi povas helpi en la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. La Lingvo Internacia apartenas al la hind-eŭropa lingvo-familio. Famaj lingvistoj esperantistaj jam okupiĝis pri tiu problemo: Géza Barczi, Istvan Szerdahelyi, Otto Haszpra; ŝi citas iliajn opiniojn kaj ankaŭ skribas pri la Maribora internacia pedagogia eksperimento. Laŭ la rezultoj de du mezuradoj, oni tiris la konkludon, ke Esperanto estas pli facile alproprigebla ol iu ajn alia lingvo inter la cirkonstancoj de kutimaj lernejaj instruadoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FELLEGI, Terézia | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-23 19:49:04 |
67 | Vortfarado en EsperantoEnhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo Esperantologio | GADIROVA, Dilara | 1978 | RU - Rusujo | 2010-10-26 20:26:45 |
68 | La ag-aspekto en verbaj sintagmoj de la Hungara lingvo. Disertaĵo je universitata doktoro (minora doktoro)Karaterizo de la interna tempo de la verb-enhavo ("stato, procedo, ago") en la Hungara lingvo konkludiĝas el suma semantika valoro de fraznivela sintagmo, propozicio (ekz. verbo + difinita/nedifinta rekta objekto, verbo + lativa adjekto ktp), ĉe kio havas rolon ankaŭ vortordo kaj intonacio. En la disertaĵo kelkaj ĉapitroj havas komparan karakteron, estas konsiderataj diversaj historiaj stadioj de la hungara lingvo, kompareblaj (similaj kaj malsimilaj) esprimdimedoj en aliaj lingvoj, inklluzive Esperanton. La resumo estas en la lingvoj rusa kaj Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WACHA/VAHA, Balázs/Blazio | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-28 05:44:30 |
69 | Organiza kaj financa modeloj de la libervola lingvo-orientiga instruado ĉe privata okupiĝoLa aŭtoro priskribas strukturojn kaj rilatojn inter diversaj organizaj instancoj por realigi libervolan lingvo-orientigan instruadon. Krome , la verko enhavas pripensojn pri la financado de tiu libervola instruado . (kalkulado de elspezoj kaj enspezoj) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | LOBIN, Günter | 1978 | DE - Germanujo | 2010-11-20 22:04:26 |
70 | Historio de la ĉina Esperanto-movadone indikita Historio de Esperanto-Movado | MATSUDA, Haruhi | 1978 | JP - Japanujo | 2011-02-06 13:47:40 |