La Virtuala Movada Foiro (ViMF) estis speciala okazaĵo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (1-8 aŭgusto 2020), dum kiu dekoj da esperantistaj organizoj kaj iniciatoj sin prezentis al la publiko dum la 8 kongresaj tagoj. Unu el la budoj de la ViMF estis tiu pri informoj kaj novaĵoj pri la UEA-KER-ekzamenoj, gvidataj Katalin Kovats, redaktoro de Edukado.net. Tiu prezento okazis la 2an de aŭgusto 2020, je la 10:00 UTC.