Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Claude NOURMONT
Edukado-ensalutnomo:ClaudeNourmont
Vivtempo:1945 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Pri Esperanto mi ekaŭdis kiam mi estis infano. Sed necesis multaj paŝoj, por ke ĝi vere plene eniru kaj invadu mian vivon.
Ĝis mia 16a jaro mi loĝis en Sotteville-lès-Rouen, Francio, grava fervojista centro. Kiam mi estis tre juna, mia patro ŝatis promeni kun mi tra la stratoj de la urbo, kaj klarigi pri ilia nomo. Estis iu strato Zamenhof, pro siatempa forta fervojista E-movado tie. Kiam okazis tio, mi ne precize memoras, sed pri dua evento mi tre precize memoras. Mi estis 9-jara kaj feriis kun miaj gepatroj en iu familia hotelo, en la centro de Francio. Iun vesperon alia gasto de la hotelo montris turisman flugfolion de sia urbo. La dokumento estis en la franca kaj estis resumo en iu alia lingvo. La gasto petis de ĉeestantoj diveni, pri kiu lingvo temas. Neniu sciis. Tiam li malkaŝis, ke temas pri Esperanto. Kaj mia patro tuj klarigis, ke temas pri lingvo, kiun ĉiuj povas kompreni. Lingvo kiun ĉiuj povas kompreni! Tio sparkis en mi kiel mirakla afero, kaj eĉ se mi ne tuj eklernis la lingvon, restis profunde en mi tiu ideo. Jarojn poste mi denove renkontiĝis kun Esperanto, kiam en la porinstruista seminario, kie mi studis, venis André Ribot, kies prelego pri Esperanto entuziasmigis la studentinojn. Preskaŭ ĉiuj aĉetis lian bazan lernolibron. Sed bedaŭrinde post lia prelego ne estis organizita kurso aŭ ajna kontakto kun esperantistoj, kaj la entuziasmo rapide falis. Mi klopodis mem lerni per tiu libro, sed sen kontaktoj mankis la motivado. Cetere mi estis plene okupita pro la studoj, kaj tio ne lasis tempon al lernado de io ekster la oficialaj programoj.
Du jarojn poste mi translokiĝis al Aix-en-Provence kaj tie mia patro klopodis starigi kontaktojn kun liberpensuloj. Hazarde unu el la unuaj homoj, kiujn li kontaktis estis S-ro Jullien, la prezidanto de la Esperanto-Asocio de la urbo! Tuj mi rakontis pri mia interesiĝo pri la lingvo. Mi tamen atendis ankoraŭ jaron por serioze lerni, ĉar mi devis nepre kaj unuavice sukcesi la abiturientan ekzamenon. S-ro Jullien parolis pri diversaj junuloj kiuj eklernis Esperanton kun li. Foje mi iris al la loka klubo, sed tie estis ĉefe maljunuloj. Kiam mi ekis miajn universitatajn studojn, evidentiĝis ke pluraj esperantistoj studas en la sama universitato. Jen kuraĝigo! Sed plej trafe estis, kiam S-ro Jullien informis min pri esperantista renkontiĝo en Svislando dum la jarŝanĝo 1963-1964. Temis pri skiferio en Adelboden, organizita de Claude Gacond, kien mi iris kun alia studento, E-lingve multe pli sperta ol mi. Surloke mi konstatis, ke mi ne havas la nivelon de la aliaj partoprenantoj, sed la regulo estis: ne krokodili! Mi respektis ĝin (tiom ke iu partoprenanto kredis min preskaŭ malsane malbabilema…) kaj tio multe helpis min progresi.
La decida paŝo supozeble estis, ke dum tiu restado mi enamiĝis al svisa esperantisto (kiu nun duonkabeis) kaj ni poste korespondis, renkontiĝis… Kiam mi en julio iris al la UK en Hago iu kutime tre kritikema persono diris ke en Adelboden mi estis balbutanto, sed ke nun mi parolas la lingvon kvazaŭ denaske! Kaj poste… Esperanto efektive fariĝis unu el la centraj aferoj en mia vivo.
Kiam mi estis studentino en Aix-en-Provence estis kunfondita kun i.a. Renée Triolle Studenta Esperanto-Rondo en nia universitato. Ni tie sukcesis organizi kongreson de STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo) en 1968. Plej grave, en 1969 mi sukcesis kun Michel Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence, kiu okazis dum 25 jaroj.
Mi agis ankaŭ en TEJO, estis estrarano kaj poste prezidanto de 1975 ĝis 1977 kaj ekde 1978 mi estas honora prezidanto de TEJO. Ĉefa agado, kiun mi memoras, estas la klopodoj organizi serion da seminarioj « lingvo kaj » (kulturo, socio…) kun ne-esperantistaj junularaj organizoj. Kaj ankaŭ Semed (seminarioj ĉe Mediteraneo). Kaj laborgrupoj dum diversaj renkontiĝoj…

Post miaj studoj mi fariĝis instruistino pri filozofio, unue en liceo de pariza regiono. En 1975 mi edziniĝis kun Brian Moon, angla esperantisto, kiu tiam eklaboris en Luksemburgio, do mi serĉis postenon pli proksime al Luksemburgio. Bonŝance mi ricevis postenon en liceo en Thionville, la plej proksima urbo.
En la kursoj pri filozofio oni instruas i.a. la nocion « lingvaĵo ». En tiu jaro mi havis tre scivoleman klason, kie la lernantoj ne hezitis fari demandojn. Subite iu levis la manon kaj demandis: « en la apuda liceo, la instruisto pri filozofio – kiu havas foje strangajn ideojn - parolis al siaj lernantoj pri iu internacia lingvo, temas pri Esperanto, kion vi opinias pri ĝi? » kaj mia respondo « Mi nenion opinias pri ĝi, mi parolas ĝin hejme » tiom logis ilin, ke mi devis promesi, ke en la venonta kurso mi dediĉos specialan horon por tiu lingvo. Kaj poste alia klaso ĵaluzis, kaj nepre volis ankaŭ scii pri tiu lingvo. Kaj ili petis ke mi gvidu kurson (ekster la oficiala programo, dum la tagmeza paŭzo). Mi tion faris. Tamen estis jam malfrue en la jaro, ĉiuj miaj lernantoj devis zorge prepari sin al abiturienta ekzameno. Sed eĉ se ili ne ellernis Esperanton, ili certe restis kun pozitiva impreso. La instruisto kiu parolis pri Esperanto al siaj lernantoj estas Eugène de Zilah sed mi ankoraŭ ne konis lin.

Poste mi ricevis postenon en alia liceo de la sama urbo, sed en alia fako: mi zorgis pri dokumenta centro/biblioteko. Kaj mi trovis la okazon por organizi ekspoziciojn pri Esperanto, kien venis la instruistoj kun siaj klasoj. Dum multaj jaroj instruis la rusan en la sama liceo Renée Triolle, kio helpis al la konigo de Esperanto en tuta Thionville kaj regiono.
Mi loĝas delonge en Luksemburgio, sed ĉar mi laboris en Francio, mi havis kaj pluhavas grandan parton de mia socia vivo en Francio. Tial mi plu estas komitatano de Espéranto-France (Unuiĝo Franca por Esperanto). La unuan fojon mi kandidatiĝis en 1968, kiam mi estis studentino. Mi estis elektita ĝenerala sekretario en 1973. Estis kelkaj paŭzoj. Dum 7 jaroj mi estis prezidanto de UFE. Nun mi estas komitatano A por Francio ĉe UEA. Mi taksas ke la plej grava laboro, kiun mi faris por UFE kaj por UEA, estas la prezidado de la LKK en Montpellier en 1998. Kiel partopreninto de multaj UK-oj, ekde 1964 en Hago, kiam mi ĵus lernis la lingvon kaj apenaŭ orientiĝis en tio, kio estas kongreso, kiom interese estis mem partopreni kiel konstruanto de la evento! Por la jubilea UK en Lille en 2015 mi havis malpli da respondecoj, sed tamen ne malpli da laboro: kunorganizo de la kulturaj prelegoj pri la lando, kunorganizo de la teatra parto de la arta programo, zorgado pri la ekspozicioj. Kaj la tuta organizo de la Kleriga Lundo!
En 2011-2013 mi partoprenis nome de UFE en Grundtvig-projekto, kun 3 aliaj asocioj: "Edukado al Interkulturo – defio por Eŭropo". La projekto sukcesis, kaj estis kreita speciala retejo. Tiuj projektoj estas la prauloj de Erasmus+, kaj ricevas subvencion de EU.

Dum 9 jaroj mi estis vicprezidanto de UEA, estrarano pri edukado, kulturo, kongresoj (2004-2013). En la komenco de mia mandato, en 2005, mi kunorganizis simpozion pri la 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer. Kaj poste mi rutine organizis kelkajn programerojn de la UK: Libroj de la jaro, aŭtoraj duonhoroj…

Kion mi faras ankoraŭ nuntempe, kiu rilatas al klerigo en aŭ per Esperanto?
Ekde de julio 2003 mi estas ĉefredaktoro de Le Monde de l’Espéranto, dulingva magazino, parte en la franca, parte en Esperanto.
Mi estas ankaŭ redaktoro pri arto de la magazino Monato.

De kelkaj jaroj mi zorgas pri organizado de klerigaj/pedagogiaj kursoj en la kulturcentro Kvinpetalo (Bouresse, Francio): instruado de E-o je diversaj niveloj, tradukado, trejnado de instruontoj por gustumigi E-on en elementaj lernejoj kadre de TAP (eksterprogramaj aktivaĵoj). Tie (kaj en aliaj lokoj) mi havis okazon esti ekzamenanto por ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto.
Kaj mi nun organizas la sesiojn de la Kleriga Lundo dum la UK-oj. Ne estas ĉiam facile. Multaj fakuloj proponas prelegojn, oni devas konvinki ilin, ke la programeroj de la Kleriga Lundo devas esti partoprenigaj, ke estu okazo por la homoj interveni. Ludoj, sportecaj sesioj, kantigo, k.s. estas aparte bonvenaj, same kiel diskutigaj prezentoj.

Unu el miaj revoj, kiam mi estis juna, estis vojaĝi tra la mondo, kaj i.a. pro tio mi lernis Esperanton. Tiun revon mi povis realigi en 1980-1981, kiam mi feriis dum tuta jaro kaj migris tra la mondo, ĉefe renkontante esperantistajn grupojn. Tiel mi vizitis Japanion kaj Argentinon, kie mi prelegis en E-o. Ankaŭ Baraton kaj Brazilon. Meksikion kaj Usonon. Kaj multajn aliajn landojn.
Ĉie mi renkontis la gastemon de esperantistoj, kaj mi estas tre dankema al ĉiuj. Mi nur bedaŭras, ke migrante de loko al loko, oni ne havas eblecon pli profunde konatiĝi kun la homoj.
Nun mi malpli ŝatas vojaĝi, krom al la lokoj, kie loĝis miaj prauloj: genealogio estas pasio, kiu venis al mi pli malfrue ol la engaĝiĝo en esperantaj aferoj. Krom unu escepto, ĉiuj miaj prauloj venis el Francio.

Resumante, kion mi ĝis nun faris por Esperanto, mi havas la impreson, ke kvankam mi ŝajne multon faris, mi ne faris sufiĉon. Eble aliaj havas tiun saman senton, ke oni povus fari pli.

Claude Nourmont por la Panteono, la 11an de decembro 2017.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Boulet je 2017-12-31 16:36:01

Saluton al vi. Mi ĉiam admiris viajn meritojn. Finfine venis tempo agnoski ilin kaj gratuli al vi , longe daùrigu

3.
edmond je 2017-12-20 15:21:17

Gratulojn pro via grandioza laboro por Esperanto dum tiom da jaroj. Vi plene meritas la enpanteoniĝon dumvive kaj por la eterno!
Kore,
Edmond kaj Arlette Plutniak

2.
neghero je 2017-12-15 20:46:11

Kara Claude, estas vere strange ke vi ne pli frue aperis en la Panteono! Gratulon pro ĉiuj viaj agadoj, ĉefe en la kulturdomo Kvinpetalo kaj por la dulingva revuo 'Esperanto-France'. Jes ja, ni sukcesos instigi homojn al legado, al ĝuado de Eo-literaturo!
Ĉiam estas plezuro kunlabori kun vi.

Amike
Anne

1.
Monik je 2017-12-15 10:13:38

Gratulojn, Claude ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Danke al viaj multnombraj talentoj, kiujn vi konstante obligas. Esperanto estas disvastigita larĝskale kaj altnivele. Ni kune "suferis" pro la Grundtvig projekto sed nun mi neniam forgesas mencii tiun retadreson :" www.noos.ch/ideo" ! Mi bondeziras al vi Sanon, Forton kaj Ĝojojn en viaj diversaj entreprenoj.

Kopirajto © 2001 - 2018 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.