Forumo

TemojPri edukado.netPropono je regulŝanĝo en RISKO

Kio okazus al la plurfoje venkintoj?

Katalin
afiŝita je 2013-12-01 14:06:24

Je pluraj sugestoj kaj petoj ni revizias la ludregulojn de RISKO kaj ekde la nova jaro, do, ekde la 1a de januaro 2014, se necesas, ni ŝanĝos ilin.
La problemo estas ke plej ofte gajnas la samaj personoj, kaj tiel la aliaj perdas la esperon, sekve ne plu ludas, kaj ne plu kleriĝas, kvankam ĝuste ili bezonus tion.
Venis propono je forigo el la ludo de tiuj, kiuj tro ofte gajnas.
Mi, Katalin, la elpensinto de la ludo, bedaŭrus ne plu doni eblon al la brilaj ludintoj, sed mi komprenas ke por la aliaj la eternaj sukcesintoj estas malkuraĝigaj.
Samtempe mi imagas, ke forigo de la plej bonaj portos alian grupon al la sama situacio. Do, la problemo ripetiĝos de jaro al jaro.
La variaj kaj ne ĉiam facilaj, sekve ne ĉiam scieblaj respondoj ŝajne postas ne sufiĉe da hazardoj por la ludo. Per ili mi volis ĝuste malebligi ke pura brila scio gajnigu la ludantojn.
Do, mi lasas al vi la eblon aldoni viajn opiniojn kaj esperas trovi solvon por ĉiu kontentigan.
Se vi alskribis aŭ interesiĝas pri la diskuto, ne forgesu marki la foruman fadenon per la ruĝa kvadrateto por mendi la RSS-fluon, kaj tiel sekvi per mesaĝo ĉiun alskribon.

ApGwilym
afiŝita je 2013-12-01 14:32:32

Mi estas nova ludanto de Risko-ludo. Mi opinias, ke la gajnintoj, ĉu unufoje ĉu plurfoje, ne malesperigas min. Mi vidas tiun ludon ŝtupetaro. Interesas min la direkto de mia grimpado, ĉu alten ĉu suben. Plej gravas al mi, ke mi plibonigas miajn sciojn ludante Riskon, ne ke mi plibonas ol iu alia.

chlavarenne
afiŝita je 2013-12-01 15:00:09

Bv senkulpigi min pro "nej" anstataŭ nek en mia ĵusa mesaĝo.
Jen propono por ne forpuŝi iun : nek la gajnintojn, nek la aliajn.
Ĉiu kiu iam estis la unua en monato daŭre rajtu ludi ja, sed li fariĝu "supera
ludanto", parte eksterkonkursa : liaj rezultoj daŭre aperus en la ĉiutaga kaj ĉiumonata normalaj listoj sed kun mencio "eksterkonkurse", kaj ne plu estus enkalkulitaj por trovi la monatajn gajnantojn : nur ĉe la jara konkurso li rajtus plene partopreni kaj do eble gajni, lastfoje, premion.
La jara(j) gajninto(j) (la tri unuaj) fariĝus "superega(j) ludanto(j)", plene eksterkonkursaj : (i)li daŭre rajtus ludi ja, kaj (i)liaj rezultoj daŭre aperus en la ĉiutaga, ĉiumonata kaj ĉiujara normalaj listoj, sed (i)liaj rezultoj ne plus estus enkalkulitaj eĉ por la jara(j) konkurso(j).
Kiel honorajn konkursanojn, oni aparte instigus ilin ĉiujn partopreni en la elpensado kaj redaktado de novaj demandoj.
Kiam estos sufiĉe multaj "superaj ludantoj" (minimume dek), paralela konkurso povus esti organizata : eble kun la samaj demandoj sed respondendaj en malpli longaj tempoj (15 sekundoj anstataŭ 20 ; 20 anstataŭ 30, ktp.), aŭ kun pli malfacilaj (sed por tio ĉi necesus pli da laboro !)
Gratulante la gajnintojn, la ludantojn, kaj ĉefe la organizantojn !
Amike, Christian L.

Katalin
afiŝita je 2013-12-01 15:04:17

Koran dankon, Christian, pro la bonegaj konsiloj.
Ni jam aprolis pri similaj ŝanĝoj, sed kio retenis min estis ke ĉio, kion vi proponas bezonigas programan ŝanĝon, kio havus financajn konsekvencojn.
Tial mi devas tre cerbumi kiel agi, kiom da mono mi povas investi por tio estontece, kaj kiam rapide povos la programisto realigi ilin. Se ni ŝanĝos ion, tio devas ekfunkcii ekde januaro.
Sed viaj idoej plaĉas almi… mi nun ekcerbumas…

Vojacek
afiŝita je 2013-12-01 16:07:58

Mi havas similan proponon: La trifojaj gajnintoj povus resti kaj ludi eble dum 6 monatoj ekster la ludo kaj simile ili poste povus partopreni pli pretendeman paralelan ludon.

fejfi
afiŝita je 2013-12-01 17:07:35

Mi ludas (bedaurinde, tre sporademe) por ekscii, kiel stulta mi estas, kaj sekve iom plisaĝiĝi, legante la ĝustan respondon en mia leterkesto.
Tute ne ĝenas min, ke mi ne venkas, male, mi sincere gratulas al la plej brilaj ludantoj.
Mi apogas la proponon de Christian.
Ni lasu ludi la ludemulojn kaj se estos tro da saĝuloj - kio estos nur bone!, ni (vi, Katalin!) konstruu por ili ne la domon sur la roko, sed pli riskan Riskon, kien ili aŭtomate devos transsalti ekz. havante tri monat-gajnojn.
Plaĉis al mi, kiel la gajninto en iu monato donacis sian gajnon al la dua en la vico. Bonkora ideo! Gratulon kaj dankon por ĝi!
Bonan pluludadon kaj plisaĝiĝadon al ni ĉiuj!!!

jozefonemeth
afiŝita je 2013-12-01 18:02:40

Organizi paralelan ludon por la gajnintoj verŝajne estus tro komplike kaj multekoste. Ebla solvo povas esti laŭ mi, ke la premion de la monato ricevu tiu konkursinto, kiu akiris la plej multe da poentoj inter tiuj, kiuj ankorau ne ricevis premion inter la konkursintoj. Do, ĉiuj partoprenus la saman konkurson, ĉiumonate estus gajninto, sed la premio irus ĉiam al alia persono. Eble komence de la nova jaro oni povus nuligi la sistemon por ke la plej eminentaj tamen ne perdu la entuziasmon.

BertSchumann
afiŝita je 2013-12-01 20:48:29

La ĉefaj celoj estas: A) la emo ludi kaj gajno; B) due edukiĝi; C) gajni prezon. Tial:
A) Ĉiu rajtu ludi ĉiam, sendepende de siaj gajnoj.
B) Oni plu afiŝu la poentojn kiel antaŭe, eĉ apartigante la 3 temojn, por scii kie estas manko.
C) Oni povas gajni nur 1 fojon en specifa jaro aŭ en la tuta vivo, por ke aliaj havu plezuron gajni. .

Cetere, mi ne ŝatas la demandojn ĉu la 22a aŭ 55a kongreso okazis en 1911, 1944 aŭ 1977.
Kaj mi ne ŝatas similajn demandojn ĉu en la 33 kongreso ĉeestis 888 aŭ 999 aŭ 1.111 kongresanoj.
Ne utilas parkerigi ciferojn nur por gajni, mankas eduka valoro.

nicolee
afiŝita je 2013-12-02 00:28:05

Mi ŝatas la ideon ke ricevas premion tiu kun la plej altaj poentoj kiu ankoraŭ ne antaŭe ricevis premion.
Ne ĝenas min, ke aliaj havas pli da poentoj, sed ĝenas min perdi miajn poentojn. Tio kaŭzas frustron, malkontentigon, malesperon. Kial tio devas okazi? La celo estas ke ni lernu ion, ke ni daŭrigu, ne ke ni seniluziiĝas ĉar eĉ kiam ni kapablas respondi, ni ricevas neniajn poentojn. Ekzemple ĉi monate en nur 2 tagoj mi bone respondis al 4 demandoj kaj tamen havas nulon. Kaj kiuj haltas ludi? Ofte tiuj kiuj havas nulon aŭ tre malmultajn poentojn. Se dum pluraj tagoj oni ricevas nulon, ne plu estas deziro daŭrigi. Mi estas kontraŭ tiu regulo ke per la tria demando oni riskas perdi siajn poentojn. Krome kelkaj demandoj ja estas tro malfacilaj kaj tute ne interesaj, Kial gravas ĉu io unue aperis en 1909 aŭ 1910?

Monika
afiŝita je 2013-12-02 00:51:00

jozefonemeth skribis:
Organizi paralelan ludon por la gajnintoj verŝajne estus tro komplike kaj multekoste. Ebla solvo povas esti laŭ mi, ke la premion de la monato ricevu tiu konkursinto, kiu akiris la plej multe da poentoj inter tiuj, kiuj ankorau ne ricevis premion inter la konkursintoj. Do, ĉiuj partoprenus la saman konkurson, ĉiumonate estus gajninto, sed la premio irus ĉiam al alia persono. Eble komence de la nova jaro oni povus nuligi la sistemon por ke la plej eminentaj tamen ne perdu la entuziasmon.
Mi ŝatas la proponon de Jozefo! Ankaŭ mi pensis pri io tia.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.