Novaĵoj

Heidi Goes denove en Azio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-06 10:03:08

Heidi Goes denove ekvojaĝos kaj laboregos en Azio. 

Jen ŝia mallonga raporto: 

 

"Jen mi faras la lastajn preparojn por morgaŭ refoje forflugi al... Azio. Ne simple al Indonezio ĉi-foje. Mi pasigos preskaŭ 48 horojn en Kuala Lumpur, kie mi vendrede alvenos kaj sabate havos 3-horan enkondukan lecionon por studentoj kaj membroj de Couchsurfing. Sekvatage mi flugos al Makassar, unua halto en Indonezio, kaj post haltoj en Ambon kaj Bali flugos al Orienta Timoro, kie mi restos tutan semajnon. Estas laŭ mia scio neniu esperantisto tie, kaj la lando havas du oficialajn lingvojn, kaj du (aliajn) laborlingvojn. Pro tio la lingva situacio en la landeto estas komplika kaj eble ili ne vere emos lerni plian lingvon... sed mi provos dum tiu semajno viziti plurajn instituciojn kaj simile kaj vidi la eblecon instrui Esperanton tie. Cele al tio, mi kreis retpaĝon kun iom da informoj en lingvoj uzitaj tie. Post tio mi reiros al Indonezio, kie restos tempo nur por Yogya kaj Bandung antaŭ ol iri al Jakarta por lastaj preparoj por la Indonezia Esperanto-Kongreso.

Por scii pli, legu mian anoncon kaj tempoplanon.

 

Se vi emas iom helpi, bv. ĉi tie legi kial kaj kiel

Lastaj informoj pri aliaj aspektoj de la movado en Indonezio troveblas ĉi tie.

Forflugonte salutas vin kaj esperas je viaj atento kaj helpo, 

 

Heidi Goes"

 

Foto: Membroj de la LKK ĉe la kongresejo

Studu filozofion per la AIS-kurso ĉe la Klerigejo de edukado.net Al la listo Ĉu vi havas demandojn?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.