Novaĵoj

Civilsocia Platformo pri Multlingveco plurfoje pozitive referencas al Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-30 08:42:24

En Bruselo, ĉe la Eŭropa Unio, en julio 2011 estis publikigita grava raportdokumento pri multlingveco ene de la EU. Danke al la tre aktiva kunlaboro de pluraj esperantistaj lingvistoj kaj fakuloj sub la gvido de Seán Ó Riain Esperanto kaj ties pozitiva rolo en la lernado de aliaj lingvoj ricevis lingvopolitike gravan agnoskon ĉe la Eŭropa Unio.

La rekomenddokumento “Politikaj Rekomendoj por la Antaŭenigo de Multlingveco en la Eŭropa Unio” estas detala raporto (140 paĝoj), kiun kune verkis 29 tuteŭropaj organizaĵoj, kiu plurloke parolas pozitive pri ebla rolo por Esperanto por antaŭenigi multlingvecon.

Unu el la kernaj rekomendoj estas science esplori kiu dua lernata lingvo plej efike kuraĝigas la lernadon de tria lingvo, kaj tiu rekomendo rekte referencas detalan raporton pri la brita projekto, “Springboard to Languages”. El la 7 ekzemploj de “plej bonaj praktikoj” kiujn la raporto citas, 2 baziĝas je la uzo de Esperanto. La raporto ĝenerale substrekas la egalrajtecon de lingvaj komunumoj, grandaj aŭ malgrandaj, kaj konsideras ke la dominado de iu ajn nacia lingvo, kiel la angla, havas pluraj negativajn sekvojn por aliaj lingvoj kaj ties parolantoj. La bibliografioj de la raporto havas multan materialon pri Esperanto kaj interlingvistiko. Fine, kontribuo pri tradukado substrekas ke literaturaj tradukoj al Esperanto estas kutime farataj de denaskulaj parolantoj de la lingvo el kiu ili tradukas, tute malsame al literaturaj tradukoj al aliaj lingvoj.

La reprezentantoj de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) en la Platformo estis Seán Ó Riain, Jozef Reinvart kaj Maja Tisljar.

La plena anglalingva raporto elŝuteblas en la paĝaro de la Eŭropa Unio aŭ en nia Legejo.

Grandega festo honore al Claude Gacond Al la listo Fine de la someraj KER-sesioj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.