Novaĵoj

Materialoj pri la instruado de ALFABETO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-10 09:23:47

Sciante, ke multaj el vi nun komencas novajn kursojn mi kolektis kelkajn materialojn, kiuj rilatas al la instruado de la alfabeto.
Vi trovas preseblajn alfabet-afiŝojn en formato A4 (videblaj dorsflanke de Poŝamiko:), aĉeteblan Aboco-libron, 
du filmetojn pri la alfabeto mem kaj du filmitajn lecionerojn, kie mi mem eksperimentas pri manieroj amuze instrui tiun paŝon de la kurso.
Kompreneble estas multaj aliaj materialoj kaj ebloj, do viaj komentoj, proponoj kaj propraj materialoj bonvenas.

ALFABETO por la muro - afiŝo el al DOSIERUJO

Aboco-libro de Penny Vos: Katalogo

La 4 filmetoj el la FILMEJO:
Alfabeto en Esperanto: http://www.edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=46
Alfabeto en Esperanto (kun muziko): http://www.edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=47
Instruado de alfabeto dum la viena FULMKURSO: http://www.edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=49
Instruado de alfabeto kun gimnastiko je muziko dum UK en Florenco: http://www.edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=49

Bonan kursumadon deziras al vi kun la peto ke vi registru viajn kursojn en la KURSEJO . 

Katalin Kováts, redaktoro

Daniel Biro-Walker forpasis ..... Al la listo Francujo importas de Brazilo lernolibrojn de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.