Novaĵoj

Freŝaj informoj pri la TUTMONDA ekzamensesio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-14 09:59:03

 

Vidu la plej freŝan paĝon pri la ekzamenoj. 

 

Kial ni jam plurfoje anoncis la 9an de junio okazos Tutmonda sesio de la KER-ezamenoj. 

Laŭ la alvokoj kaj antaŭaj aliĝoj 28 organizaĵoj el 16 landoj rajtos organizi sesion en tiu tago. Eblos ankoraŭ aliĝi ĝis la 10a de majo

Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi en la Pola Retradio / programo de la 4a de majo 2012.

La sumo de la ĝisnunaj kandidatoj estas 353.

Laŭ tiuj reguloj jam certas, ke en la subaj 28 urboj estos sesio:
1 Tecámac (Meksiko) 41
2 Moskvo (Rusio) 36
3 Jekaterinburgo (Rusio) 22
4 Fontaine-Grenoble (Francio) 20
5 Arras (Francio) 18
6 Liono(Francio) 17
7 Kuritibo (Brazilo) 16
8 Limoĝo (Francio) 15
9 La Roche sur Yon (Francio) 13
10 Clermont-Ferrand (Francio) 12
11 Tokio (Japanio) 12
12 Bonaero (Argentino) 12
13 Kuala Kangsar (Malajzio) 10
14 Tuluzo (Francio) 10
15 Avinjono (Francio) 9
16 La Chaux-de-Fonds (Svislando) 9
17 Senta (Serbio) 8
18 Tijuana (Meksiko) 8
19 Helsinko (Finnlando) 8
20 Kopenhago (Danio) 8
21 Herzberg (Germanio) 7
22 Vicenza (Italio) 7
23 Oosaka (Japanio) 6
24 Parizo (Francio) 6
25 Kalio (Kolombio) 7
26 Lesjofors (Svedio) 6
27 Torino (Italio) 5
28 Riga (Latvio) 5

 Aliĝiloj ĉe la paĝo: http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Bondeziru al la malsana Marjorie Bulton Al la listo Germana gazeto pri la Ratkaptista bando kaj Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.